본문으로

Ĉu artikolo?

글쓴이: HaleBopp, 2015년 2월 1일

글: 36

언어: Esperanto

HaleBopp (프로필 보기) 2015년 2월 1일 오전 6:25:38

Saluton,

Mi hezitas meti difinajn artikolojn en tuj tempaj kazoj, ĉar la Franca bezonas ilin sed ne la Angla :

Malestantaj je la naskiĝo, ili aperas dum la infanaĝo, kaj malaperas kun la maljuniĝo.
Malestantaj je naskiĝo, ili aperas dum infanaĝo, kaj malaperas kun maljuniĝo.


Kaj mi trovas interrete ekzemplojn por ambaŭ kazoj:

PIV: Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan.
PIV: vartistinoj tenas infanojn aŭ dum laborhoroj aŭ dum libertempo de la gepatroj.

Por vi, kio estas pli natura au taŭga en tiuj kazoj?

Dankon

nornen (프로필 보기) 2015년 2월 1일 오전 6:29:03

HaleBopp:SPor vi, kio estas pli natura au taŭga en tiuj kazoj?
Mi timas, ke tio ĉi dependos forte de la L1 de la parolanto.

yugary (프로필 보기) 2015년 2월 1일 오전 9:02:02

Kvankam unu el la lingvoj kiujn mi parolas bone (la korea) tute ne havas artikolojn kaj la alia (la angla) ne bezonas artikolojn en tiaj esprimoj, mia sento estas ke la uzo de la artikolo, kiel en la franca, tute taŭgas.

RoMesasLi (프로필 보기) 2015년 2월 1일 오후 2:23:08

Artikolo 'sti balasto, artikolo kawzi nur problemo. Na artikolo oni devi forjheti ridulo.gif

Fundamento malbonas kay arkaikas, kreolado na esperanto bonas. Esperanto ne'sti religio, esperanto 'sti lingwo ridulo.gif

HaleBopp (프로필 보기) 2015년 2월 1일 오후 5:20:52

Bone, mi sentas min iom en la sama punkto… sed dankon malgraŭ ĉio.

Mi do faros laŭkutime, kiel mi volas.

BluesPas (프로필 보기) 2015년 2월 2일 오후 2:39:15

RoMesasLi:Artikolo 'sti balasto, artikolo kawzi nur problemo. Na artikolo oni devi forjheti ridulo.gif

Fundamento malbonas kay arkaikas, kreolado na esperanto bonas. Esperanto ne'sti religio, esperanto 'sti lingwo ridulo.gif
Kiu lingvo estas ?

RoMesasLi (프로필 보기) 2015년 2월 2일 오후 6:04:31

Esperanto sen senbezona balasto.

Kirilo81 (프로필 보기) 2015년 2월 3일 오전 9:01:23

Hura, por amigueo finfine troviĝis sabluja kamaradeto!

Sxak (프로필 보기) 2015년 2월 3일 오전 11:12:41

RoMesasLi:
BluesPas:
RoMesasLi:Artikolo 'sti balasto, artikolo kawzi nur problemo. Na artikolo oni devi forjheti ridulo.gif
Fundamento malbonas kay arkaikas, kreolado na esperanto bonas. Esperanto ne'sti religio, esperanto 'sti lingwo ridulo.gif
Kiu lingvo estas ?
Esperanto sen senbezona balasto.
RoMesasLi deklaris balasto la literon ŭ
RoMesasLi deklaris balasto la literon r
oMesasLi deklais balasto la liteon b
oMesasLi deklais alasto la liteon e
oMsasLi dklais alasto la liton d
oMsasLi klais alasto la liton o
MsasLi klais alast la litn n
MsasLi klais alast la lit a
MssLi klis lst l lit l
Mssi kis st it s
Mi ki t it i
M k t t m
k t t k
t t t

RoMesasLi (프로필 보기) 2015년 2월 3일 오후 4:34:11

Fundamento d'esperanto: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj.

Mya patruya lingwo ne h'i artikolo, do mi ne povi uzi ghi, chu ne? ridulo.gif

다시 위로