Späť na obsah

Kiel traduki "take for granted" al Esperanto

od JBen, 1. februára 2015

Príspevky: 4

Jazyk: Esperanto

JBen (Zobraziť profil) 1. februára 2015 7:23:57

Mi ne povas elpensi kiel diri "take something/someone for granted" esperantlingve. Tiu frazo signifas ke oni estas tiom certa pri io, ke oni tute ne devas zorgi aŭ eĉ pensi pri ĝi. Mi opinias ke eble "nezorginda" sufiĉas, sed tiu vorto eble ankaŭ povus indiki ke problemo estas tro malgranda por esti zorginda, kaj tio ne estas la vera signifo de "take something/someone for granted". Anglalingve, tiu frazo signifas ion, kio estas iom aĉa, ĉar kiam oni takes someone for granted, tio signifas ke oni estas tiom certa pri la agoj de iu, ke oni povas ignori/neglekti/malestimi iu sen konsekvencoj. Ĉu ekzistas kutima frazo esperantlingve por tiu frazo?

nornen (Zobraziť profil) 1. februára 2015 7:49:46

Eble "trocerti pri io".

yugary (Zobraziť profil) 1. februára 2015 9:53:07

Kaj Wells kaj Benson, en siaj vortaroj, donas "senplue akcepti", sed tio ŝajnas al mi ne taŭga por la plej multo da nuancoj kiujn havas la angla esprimo "take something/someone for granted". Se la kunteksto estas neŭtrala (kiel, ekzemple, "I take it for granted that we'll have Sundays off.) mi kredas ke vi povus simple uzi "kompreneble" aŭ "certe": "Certe ni ne bezonos labori dimanĉe". Se la objekto estas persono, depende de la preciza signifo, vi eble povus uzi "rigardi kiel neatentinda", "neglekti", "ekspluati", aŭ eĉ iom pli longe, "rigardi kiel facile ekspluatebla".

JBen (Zobraziť profil) 2. februára 2015 14:59:21

Dankon pro via helpo.

Nahor