目次へ

Kial Esperanto? Kaj kial Lernu.net?

Jxenja_A,2015年2月1日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

Jxenja_A (プロフィールを表示) 2015年2月1日 12:38:30

Saluton! Mi estas magistra studento en la Universitato de Kebekio ĉe Montrealo (UQAM), kaj mi faras mian tezon pri lernu! Parto de mia esploro estos enketado de Lernu-uzantoj, sed antaŭ ol mi pretigos la enketon, mi ŝatus peti vin esprimi vin pri kelkaj demandoj:

- Kial vi lernis / lernas Esperanton? (t.e., kio specife igis vin lerni Esperanton?)
- Kial vi partoprenas en Lernu.net? (t.e., kion la partopreno en la komunumo donas al vi persone?)


Esprimu vin ĉe la forumo aŭ skribu al mi ĉe amis.yevgeniya@courrier.uqam.ca, se vi preferus esti anonima. Koran dankon pro via helpo! ridulo.gif

Amike,
Ĵenja (Yevgeniya) Amis

OrangxKoloro (プロフィールを表示) 2015年2月1日 16:08:13

Pri iuj kialoj pri la lernado de esperanto, vidu tiun fadenon se vi ne jam faris : Via teksto...:;

RoMesasLi (プロフィールを表示) 2015年2月1日 16:29:33

Mi lerni esperanto, tyal ke ghi h'i grandega potencyalo. Bedawrinde ghya potencyalo detruitas per arkaika fundamenta gramatiko, sed malgraw tyo ghi 'sti valora lingwo.

Olivie (プロフィールを表示) 2015年2月1日 17:14:12

Saluton,

la Esperanto estas la idealo de la perfekta lingvo, la perfekta ilo por komuniki.Se ĉiu homo lernu la same lingvo...

Jena...

Ĝis.
Olivie.

Paulinho (プロフィールを表示) 2015年2月1日 18:47:10

Mi pensas, ke ni ĉiam havos regantajn lingvojn, kiel en la Okcidento estis la greka, latina, hispana, franca kaj nun estas la angla. Mi al esperanto dediĉas iometon da klopodo, tamen, konstantan. "LERNU. NET" estas la sola formala medio de tiu lingvo eĉ kiu mi ĉeestas. Mi havas diversajn volontulajn laborojn por personoj kun urĝaj bezonoj, en malriĉa lando kiu estas la mia, tial mi ne havas esperanton kiel prioritato. Sed mi pensas ke tiu lingvo portas profundan simbolismo: deziro por komunikado inter homoj kaj kulturoj ekster militaj aŭ financa potenco. Plue, mi kredas ke Esperanto vere estas tre kompleta kaj konkreta lingvo, kvankam sen nacia aŭ kultura bazo.

FractalBloom (プロフィールを表示) 2015年2月1日 19:15:58

Oni dirus kion oni volus pri Esperanto, ke ĝi estas kelk-maniere stranga, ke ĝia gramatiko estas malkompleta aŭ malperfekta, ke ĝia leksiko ne havas ne-eŭropeajn vortfontojn, kaj mi tute konsentas. Esperanto estas fora de perfekta lingvo. Sed mi jam parolas la hispanan, la anglan, kaj iom da japana ankaŭe, kaj kvankam mi komencas studi Esperanton antaŭ nur ses aŭ sep monatoj, mi neniam antaŭ trovis tian lingvon kiu povus tiel kaperi mian koron.

Mi estas juna, kaj mi timas vivi sufiĉe longe por vidi la eventualan forpason de tia belega lingvo kaj kulturo. Do mi penas uzi miajn proprajn talentojn, kreanta esperantan arton por ke Esperanto daŭri vivanta. Kaj mi esperas ke miaj esperantaj esperantistaj amikoj same faros mem.

Jxenja_A (プロフィールを表示) 2015年2月2日 1:34:49

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj! Bv. rakonti ankaŭ pri viaj kialoj partopreni en la komunumo de Lernu.net. Kio estas plej grava, kion vi ricevas pro via partopreno en la komunumo? Kaj kion, laŭ vi, via partopreno donas al aliaj uzantoj de Lernu?

amigueo (プロフィールを表示) 2015年2月3日 17:30:21

mi lernis epon du-pro:
1. mi havis grandan entuziasmon kaj fascionon al vortoj, lingvoj, leksika algebro, poezio, kriptografio, kurtigoj, matematiko.
2. mi lernis epon ĉar mi jam estis kaj esperanto kaj doktoro esperanto. kion esperi? na facila tutmonda ĉiutaga amo kaj en la mondo kaj en mia vivo. kia doktoro? donkiĥota senuniversitata universsopira malklera inventema.

espero, miakaze, signifas promeso, malsama al tiu promeso proponita de Doktoro Esperanto al interesuloj en internacia lingvo. laŭ mi, espero estis promeso al mi mem ke neniam denove detrui min pro farto am-manka. mi promesis al mi konstrui mondon iom pli ama, pli bela, pli justa, pli ĝoja, pli kreema. doloro, frustro, despero motivis tiun promeson.

mi elektis ŝanĝi la koloron de mia ĉielo, kaj tiel ŝanĝi iom la koloron de ĉies ĉielo! mia tristo ridetas en la ĉielarko tutmonde, ĉiupluve. mi supozis, prave, ke ĝojo lerneblas.

mi kisas kaj brakumas ĉiujn jen epanojn jen ne-tiajn, per vortoj realaj sed sento virtuala.

mi antaŭdankas, postdankas kaj eĉ dumdankas ke epo helpi kisan brakuman tuŝeblan simbolan jama.

ni esperu ke lernu iĝu vivu, vivu lernu!

先頭にもどる