dekkvar studjaroj "por" timeme balbuti la lernejan anglan
viết bởi amigueo, Ngày 03 tháng 2 năm 2015
Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
amigueo (Xem thông tin cá nhân) 15:39:09 Ngày 03 tháng 2 năm 2015
amigueo:por? mia celo ne estis frustro, tial mi pensas ke POR ne taŭgas, ĉu estas ĝusta alternativo?
kiam mi havis dekok jarojn, mi resumis la situacion: dekkvar studjaroj por timeme balbuti lernejan anglan kaj havi nul amikojn per tiu lingvo.
eble, oni ofte uzas tiun POR ironie?
antaŭdankon
Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 16:20:59 Ngày 03 tháng 2 năm 2015
Mi studis 14 jarojn la anglan nur balbutonte ĝin poste timeme
P.S.: Tamen tia uzo de por estas konata kaj en ordo.
amigueo (Xem thông tin cá nhân) 13:24:36 Ngày 04 tháng 2 năm 2015
Kirilo81:Tia por montras nur, kio poste sekvis. Ĝi havas sencon en la etnolingvoj, kiuj ne havas aliajn rimedojn, sed en E-o oni havas ĝuste por tio la futurajn participojn, do:mirindas la vinproponita ekvivalenco (ne alkohola haha).
Mi studis 14 jarojn la anglan nur balbutonte ĝin poste timeme
P.S.: Tamen tia uzo de por estas konata kaj en ordo.
ĉu pli koncize: "Mi studis 14 jarojn la anglan balbutonte ĝin"?
ĉu ekvivalencus "Mi studis 14 jarojn la anglan kaj poste balbutas ĝin"?
ĉu ekvivalencus "Mi studis 14 jarojn la anglan kaj deposte balbutas ĝin"?
aŭ , sincere, interjekcio de surprizo aŭ surprizo malagrabla aŭ frustriĝo,
aŭ, ironie, interjekcio de akrobatio (alehop) aŭ de mirindaĵo.
lasta ideo: prepozicio aŭ vortgrupo prepozicia de efiko aŭ rezulto.