К содержанию

Demandoj pri akuzativo

от sergejm, 10 января 2008 г.

Сообщений: 6

Язык: Esperanto

sergejm (Показать профиль) 10 января 2008 г., 6:41:45

Kiel uzi nomon de vortaro en akuzativo?

Rigardu Esperantan-rusan vortaron.

Rigardu Esperanta-rusan vortaron.

Mi ne trovis la respondon en PMEG.
----------------------------------
En PMEG estas ekzemplo:
Mi vidas bovon tirantan ĉaron.

Ĉu bovo tiras ĉaron aŭ bovon tiras ĉaro?
(Ruse ni havus komon post 'bovon'.)

dobri (Показать профиль) 13 января 2008 г., 21:44:35

Laŭ mia opinio estas ĝusta la unua frazo: Rigardu la Esperantan-rusan vortaron.
Tion mi trovis en Gramatiko de Esperanto de Miroslav Malovec. En la sama fonto troveblas simila frazo: Mi vidas bovon tirantan ĉaron.
Mi preferus :Mi vidas bovon tiranta ĉaron.
Laŭ la lernolibro en unua kazo vi vidas la bovon kaj en la dua vi vidas la tiradon.
Kutime vi vidas la ambaŭ. Sed vi pravas, ke el la unua frazo ne videblas, kiu tiras. Do prefere faru komon, kiel en la rusa kaj ankaŭ en la ĉeĥa.

dobri (Показать профиль) 23 февраля 2008 г., 14:07:33

Terurĉjo:
Koncerne la bovon, kiu tiras la ĉaron, ĉio estas komprenebla:
Mi vidas bovon, tirantan ĉaron, ĉar "mi vidas bovon tiranta ĉaron" signifas, ke "mi, tiranta ĉaron, vidas bovon".

Sed, estimataj, similaj ekzemploj jam estas multfoje pridiskutitaj en multaj fadenoj de la forumoj.
Jes, vi pravas. Unue mi ne rimarkis tiun ĉi memevidentecon.

Kaj ankoraŭ multfoje estos pridiskutitaj. Venas novaj kaj novaj samideanoj! Tamen dankon pro via pacienco.

Rao (Показать профиль) 29 февраля 2008 г., 13:53:19

Pri "Mi vidas bovon tiranta ĉaron":

Tio POVAS signifi en stranga situacio "Mi tiranta ĉaron vidas bovon", sed probable signifas "Mi vidas, ke bovo tiras ĉaron." Estas simila ekzemplo en PMEG:

Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia. (el ĉi tie)

Miland (Показать профиль) 29 февраля 2008 г., 16:57:59

Temas ja pri ĉu du-parta adjektivo kiel 'esperanto-rusa' estas kunmetita vorto. Se jes, nur la fina parto bezonas la -n. Mi mem konsentas al Terurĉjo.
Sed la demando ŝajnas al mi debatebla. Do, laŭ mi ne gravas ĉu oni uzas 'franca-rusan vortaro' aŭ 'francan-germanan' vortaro, ktp.

sergejm (Показать профиль) 1 марта 2008 г., 1:31:42

Terurĉjo:Mi vidas bovon, tirantan ĉaron = Mi vidas bovon, kiu tiras ĉaron.

Mi vidas bovon tiranta ĉaron = Mi vidas, ke bovo tiras ĉaron.

Ŝajnas al mi, ke jen estas ĝustaj frazoj kaj iliaj signifoj. lango.gif

Mi eĉ opinias, ke la unua frazo respondas al "Kiun bovon mi vidas?", dum la dua - al "Kian bovon mi vidas?".
sal.gif
Mi opinias ke, almenaŭ de gramatika vidpunkto, la unua frazo respondas al "Kian bovon mi vidas?", dum la dua - al "Kia bovon mi vidas?". Sed dua demando estas dusenca:
"Kia BOVON mi vidas?" aŭ "Kia bovon MI vidas?"

Kaj ankoraŭ:

Mi vidas bovon tirante ĉaron = Mi, tiranta ĉaron, vidas bovon = Mi vidas bovon, kiam mi tiras ĉaron.

Ni vidas, ke akuzativo ne sufiĉas por havi plene liberan vortordon.

Наверх