본문으로

Pri kopuloj, kaj ĉefe 'iĝi'

글쓴이: psychoslave, 2015년 2월 14일

글: 11

언어: Esperanto

psychoslave (프로필 보기) 2015년 2월 14일 오전 10:31:12

Tuj, mi volus koni la plenliston de esperantan kopuloj. Mi jam trovis ke sekve verboj estas kopula[1]: esti, iĝi, ŝajni, aspekti.

Ĉu ekzistas aliaj kopuloj?

Nu mi volas scii se la sekve formulojn estas korektajn:
vario iĝi 3 oble 4
vario iĝi io oble umo
vario obliĝi 3 4 (aŭ eble vario obliĝi 3 kaj 4, ĉi-poste krampe vortigi)
vario obliĝi io (kaj) umo
Eble uzi la imperativo estus malpli stranga, sed ĉu la infinitivo (i-modo) estas sole ebla/korekta?

Plie, mi demandiĝas se vi jam povas vortigi:
3 oble 4 igi varion
3 oble 4 varion igi
varion igi 3 oble 4
varion obligi 3 4
igi varion oble 3 4
io oble umo igi varion
varion obligi 3 (kaj) 4
varion obligi io (kaj) umo
io (kaj) umo obligi varion
obligi io (kaj) umo varion
Kaj alia permutoj.

[1] Laŭ Franca vikipedio pri esperanta gramatiko

Rugxdoma (프로필 보기) 2015년 2월 20일 오전 9:34:31

psychoslave:Tuj, mi volus koni la plenliston de esperantan kopuloj. Mi jam trovis ke la sekvaj verboj estas kopulaj[1]: esti, iĝi, ŝajni, aspekti.

Ĉu ekzistas aliaj kopuloj?

Nu mi volas scii ĉu la sekvaj formuloj estas korektaj:
vario iĝi 3 oble 4
vario iĝi io oble umo
vario obliĝi 3 4 (aŭ eble vario obliĝi 3 kaj 4, ĉi-poste krampe vortigi)
vario obliĝi io (kaj) umo
Eble uzi la imperativo estus malpli stranga, sed ĉu la infinitivo (i-modo) estas sole ebla/korekta?

Plie, mi demandas ĉu vi jam povas vortigi:
3 oble 4 igi varion
3 oble 4 varion igi
varion igi 3 oble 4
varion obligi 3 4
igi varion oble 3 4
io oble umo igi varion
varion obligi 3 (kaj) 4
varion obligi io (kaj) umo
io (kaj) umo obligi varion
obligi io (kaj) umo varion
Kaj alia permutoj.

[1] Laŭ Franca vikipedio pri esperanta gramatiko
Mi korektis iujn gramatikajn erarojn. Kio estas en la citaĵo-kadroj, tion mi ne komprenas, do mi ne korektis ion ajn tie.

tommjames (프로필 보기) 2015년 2월 20일 오전 10:09:02

psychoslave:Mi jam trovis ke sekve verboj estas kopula[1]: esti, iĝi, ŝajni, aspekti.

Ĉu ekzistas aliaj kopuloj?
Vi povus aldoni fariĝi al tiu listo. Kaj eble ankaŭ sent[iĝ]i.

psychoslave (프로필 보기) 2015년 2월 28일 오후 3:23:27

Jes certe, kiel esperanto eblas aglutini leksemojn, ĉiuj leksemoj povas post ricevi la finaĵo -îg-, kaj tuj deveni kopulvorto. Sed mi serĉas mem-kopulajn leksemojn.

Dankon Ruĝdoman por la korektoj.

nornen (프로필 보기) 2015년 3월 2일 오후 7:19:17

Tiu ĉi defino estas bona.
Tamen en tiu ĉi paĝo, la uzo de "copule" estas aŭ simple erara aŭ almenaŭ tre, tre stranga.
"Ŝajni" ne estas kopulo. "Ŝajni" estas plena verbo kaj krome ĝi estas levanta verbo [1] (ĝi ne ĉiam levas, sed ja havas tiun ĉi kapablon).
"Aspekti" ne estas kopulo. Ĝi estas plena verbo kaj ĝenerale havas predikativon sur la subjekto. Eble ĝi ankaŭ estas levanta verbo.
"Iĝi" eble estus kopulo. Bezonus pli da esploro.

Sume, la alineo "On n'emploie pas l'accusatif" povas esti reduktita al unu nura regulo:
Predikativoj neniam markas akuzativon.

Ĉi tiu franca gramatiko nenecese plimalfaciligas la aferon.

----
[1] Ekzemple: (1) Ŝajnas, ke [la literoj ĉiuj] brulas. Ĉi tie [la literoj ĉiuj] estas la subjekto de la verbo brulas. Nun ni levas la subjekton de la enhavata frazo al la pozicio de la subjekto de la enhavanta frazo: [La literoj ĉiuj] ŝajnas bruli. Nun, post levi ĝin, [la literoj ĉiuj] estas la subjekto de la verbo ŝajnas. Tio ĉi nomiĝas levado.

psychoslave (프로필 보기) 2015년 3월 3일 오전 8:50:17

Dankon por via informega respondo.

Rugxdoma (프로필 보기) 2015년 3월 3일 오후 9:40:31

La detala gramatiko mencias, ke la verboj esti, (far)iĝi, ŝajni, montriĝi kaj nomiĝi povas ligi la subjekton kun la subjekta predikativo.
En alia fadeno mi trovas "La amaskomunikilo de la ŝtato egalas opozicion kun okcidenta agreso". Ĉu tiu uzo de egali estas ĝusta? Ĉu ne egaligi? Se jes, ĉu egali estas transitiva verbo aŭ verbo de la sama speco kiel esti? Ĉu La sumo egalas la kostoLa sumo egalas la koston estas ĝusta?

Tempodivalse (프로필 보기) 2015년 3월 3일 오후 11:30:37

REDAKTO! Mi eraris. Estas vere precedento por transitiva uzado de egali. Mil pardonojn; la malĝustan informon mi forigis. Oni lernas ion novan ĉiutage ....

Kaj PIV kaj ReVo ambaŭ nomas ĝin transitiva.

Tamen, mi ne estas la unua homo konfuziĝinta de ĉi tiu vorto:

http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=9...

Sxak (프로필 보기) 2015년 3월 4일 오전 1:12:00

Tempodivalse:

Egali ... - ĝi estas verbigo de l'adjektivo egala. Do oni ĉie povas anstataŭigi egali per esti egala(j).
Jes

Tempodivalse:Ĝi, same kiel esti, ne prenas rektobjekton.
Ne. Pri tio, kio estas transitiveco estas bone skribite sur la p. 27 de PIV, kion eblas resumi kiel "transiticeco estas eco, elpensita de tiuj, kiuj ne komprenas ĝin"
Kaj pri "egali":
Zamenhof:
kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas
Ho Eternulo, kiu egalas Vin,
Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin.
kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas
Ho Dio, kiu Vin egalas?

Tempodivalse (프로필 보기) 2015년 3월 4일 오전 1:41:44

REDAKTO: Erara teksto forigita.

Egali oni ja povas uzi kiel transitivan verbon, ĉar kreeblas la pasivaj participoj: egalita, egalata, kiuj ne eblus, se la verbo estus nur netransitiva.

Mil pardonojn; dankon pro la sciigo.

다시 위로