Pri kopuloj, kaj ĉefe 'iĝi'
de psychoslave, 14 de fevereiro de 2015
Mensagens: 11
Idioma: Esperanto
psychoslave (Mostrar o perfil) 14 de fevereiro de 2015 10:31:12
Ĉu ekzistas aliaj kopuloj?
Nu mi volas scii se la sekve formulojn estas korektajn:
vario iĝi 3 oble 4Eble uzi la imperativo estus malpli stranga, sed ĉu la infinitivo (i-modo) estas sole ebla/korekta?
vario iĝi io oble umo
vario obliĝi 3 4 (aŭ eble vario obliĝi 3 kaj 4, ĉi-poste krampe vortigi)
vario obliĝi io (kaj) umo
Plie, mi demandiĝas se vi jam povas vortigi:
3 oble 4 igi varionKaj alia permutoj.
3 oble 4 varion igi
varion igi 3 oble 4
varion obligi 3 4
igi varion oble 3 4
io oble umo igi varion
varion obligi 3 (kaj) 4
varion obligi io (kaj) umo
io (kaj) umo obligi varion
obligi io (kaj) umo varion
[1] Laŭ Franca vikipedio pri esperanta gramatiko
Rugxdoma (Mostrar o perfil) 20 de fevereiro de 2015 09:34:31
psychoslave:Tuj, mi volus koni la plenliston de esperantan kopuloj. Mi jam trovis ke la sekvaj verboj estas kopulaj[1]: esti, iĝi, ŝajni, aspekti.Mi korektis iujn gramatikajn erarojn. Kio estas en la citaĵo-kadroj, tion mi ne komprenas, do mi ne korektis ion ajn tie.
Ĉu ekzistas aliaj kopuloj?
Nu mi volas scii ĉu la sekvaj formuloj estas korektaj:vario iĝi 3 oble 4Eble uzi la imperativo estus malpli stranga, sed ĉu la infinitivo (i-modo) estas sole ebla/korekta?
vario iĝi io oble umo
vario obliĝi 3 4 (aŭ eble vario obliĝi 3 kaj 4, ĉi-poste krampe vortigi)
vario obliĝi io (kaj) umo
Plie, mi demandas ĉu vi jam povas vortigi:3 oble 4 igi varionKaj alia permutoj.
3 oble 4 varion igi
varion igi 3 oble 4
varion obligi 3 4
igi varion oble 3 4
io oble umo igi varion
varion obligi 3 (kaj) 4
varion obligi io (kaj) umo
io (kaj) umo obligi varion
obligi io (kaj) umo varion
[1] Laŭ Franca vikipedio pri esperanta gramatiko
tommjames (Mostrar o perfil) 20 de fevereiro de 2015 10:09:02
psychoslave:Mi jam trovis ke sekve verboj estas kopula[1]: esti, iĝi, ŝajni, aspekti.Vi povus aldoni fariĝi al tiu listo. Kaj eble ankaŭ sent[iĝ]i.
Ĉu ekzistas aliaj kopuloj?
psychoslave (Mostrar o perfil) 28 de fevereiro de 2015 15:23:27
Dankon Ruĝdoman por la korektoj.
nornen (Mostrar o perfil) 2 de março de 2015 19:19:17
Tamen en tiu ĉi paĝo, la uzo de "copule" estas aŭ simple erara aŭ almenaŭ tre, tre stranga.
"Ŝajni" ne estas kopulo. "Ŝajni" estas plena verbo kaj krome ĝi estas levanta verbo [1] (ĝi ne ĉiam levas, sed ja havas tiun ĉi kapablon).
"Aspekti" ne estas kopulo. Ĝi estas plena verbo kaj ĝenerale havas predikativon sur la subjekto. Eble ĝi ankaŭ estas levanta verbo.
"Iĝi" eble estus kopulo. Bezonus pli da esploro.
Sume, la alineo "On n'emploie pas l'accusatif" povas esti reduktita al unu nura regulo:
Predikativoj neniam markas akuzativon.
Ĉi tiu franca gramatiko nenecese plimalfaciligas la aferon.
----
[1] Ekzemple: (1) Ŝajnas, ke [la literoj ĉiuj] brulas. Ĉi tie [la literoj ĉiuj] estas la subjekto de la verbo brulas. Nun ni levas la subjekton de la enhavata frazo al la pozicio de la subjekto de la enhavanta frazo: [La literoj ĉiuj] ŝajnas bruli. Nun, post levi ĝin, [la literoj ĉiuj] estas la subjekto de la verbo ŝajnas. Tio ĉi nomiĝas levado.
psychoslave (Mostrar o perfil) 3 de março de 2015 08:50:17
Rugxdoma (Mostrar o perfil) 3 de março de 2015 21:40:31
En alia fadeno mi trovas "La amaskomunikilo de la ŝtato egalas opozicion kun okcidenta agreso". Ĉu tiu uzo de egali estas ĝusta? Ĉu ne egaligi? Se jes, ĉu egali estas transitiva verbo aŭ verbo de la sama speco kiel esti? Ĉu La sumo egalas la kosto aŭ La sumo egalas la koston estas ĝusta?
Tempodivalse (Mostrar o perfil) 3 de março de 2015 23:30:37
Kaj PIV kaj ReVo ambaŭ nomas ĝin transitiva.
Tamen, mi ne estas la unua homo konfuziĝinta de ĉi tiu vorto:
http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=9...
Sxak (Mostrar o perfil) 4 de março de 2015 01:12:00
Tempodivalse:Jes
Egali ... - ĝi estas verbigo de l'adjektivo egala. Do oni ĉie povas anstataŭigi egali per esti egala(j).
Tempodivalse:Ĝi, same kiel esti, ne prenas rektobjekton.Ne. Pri tio, kio estas transitiveco estas bone skribite sur la p. 27 de PIV, kion eblas resumi kiel "transiticeco estas eco, elpensita de tiuj, kiuj ne komprenas ĝin"
Kaj pri "egali":
Zamenhof:
kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas
Ho Eternulo, kiu egalas Vin,
Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin.
kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas
Ho Dio, kiu Vin egalas?
Tempodivalse (Mostrar o perfil) 4 de março de 2015 01:41:44
Egali oni ja povas uzi kiel transitivan verbon, ĉar kreeblas la pasivaj participoj: egalita, egalata, kiuj ne eblus, se la verbo estus nur netransitiva.
Mil pardonojn; dankon pro la sciigo.