Vai all’indice

Ĉu "alumeti"?

di Hound_of_God, 15 febbraio 2015

Messaggi: 3

Lingua: Esperanto

Hound_of_God (Mostra il profilo) 15 febbraio 2015 03:35:12

Mia kopio de La Infana Raso de William Auld uzas vorton, kion mi ne komprenas.

La vortoj ĉirkaŭ "alumeti" estas:

Memoru jam Orsipon, kiu ĵetis
La lastan lumboveston kaj impetis
Al kurovenko, kaj per sia gesto
Miljaran spiritflagron alumetis.


Mi kontemplas, ke ĝi estas eraro, sed mi ne konas sufiĉajn vortojn por scii.

Dankon.

Terurĉjo (Mostra il profilo) 15 febbraio 2015 04:52:55

do, poezio

laŭ mia kompreno:

alumeti - uzi alumeton por bruligi (aŭ flagrigi) ion

aŭ simple bruligi alumeton

ekz.:

kiel alumeti nur per unu mano

grava averto: ne ripetu hejme sen zorgo de fakuloj

Ondo (Mostra il profilo) 15 febbraio 2015 20:54:24

Hound_of_God:Mia kopio de La Infana Raso de William Auld uzas vorton, kion mi ne komprenas.

La vortoj ĉirkaŭ "alumeti" estas:

Memoru jam Orsipon, kiu ĵetis
La lastan lumboveston kaj impetis
Al kurovenko, kaj per sia gesto
Miljaran spiritflagron alumetis.
Por kompreni la vorton alumeti sufiĉas kompreni la vorton alumeto. Alumeti estas simpla verbo derivita de alumeto. Tute normale, ĝi signifas proksimume fari tion, kion oni normale faras per alumetouzi alumeton (en la kutima maniero). Tio igas la vorton tre samsignifa al estigi fajron (per alumeto), fajrigiekflamigi. Tio ŝajnas ankaŭ sencohava interpreto en la Auld-a verso.

La verbo alumeti estas tre malmulte uzata. Mi ne memoras alian tekston kun alumeti. Eble ĝi estas malofta pro tio, ke en aliaj lingvoj oni ne rekte derivas verbon el la vorto, kiu signifas "alumeto". Sed Auld skribas naturan Esperanton, ne tradukon de alilingvaj vortoj. Pri alumetoj oni povas diri (ofte kun la prefikso ek-) froti alumeton, bruligi alumeton, flamigi alumeton. Sed estas nenio malbona en la vorto alumeti.

Torna all’inizio