Til indholdet

«Esperantigado denove» aŭ «Ke Esperanto estu Esperanto»

af georgo_g, 15. feb. 2015

Meddelelser: 29

Sprog: Esperanto

georgo_g (Vise profilen) 15. feb. 2015 17.44.17

Ne temas pri: kuna monda religio, nereala frateneco aŭ eĉ neebla «fina venko».
Temas pri la lingvo:
Ludoviko Lazaro Zamenhofo – kreinto de Esperanto:Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia [sia] posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn.
Mi povus fari ĉi tie sekvan enketon, sed tutcerte demando ne estus: ĉu esperantigi proprajn nomoj. Prefere: kiel... Sed ne ĉi-tempo, ne ĉi-ejo por ĝi.

Kiel brito mi estu feliĉa, ke la movado apogas latinigado anstataŭ esperantigado. Sed kiel esperantisto... Ĉu vere esperanto estu helpa por... la angla? Nun nia lingvo signifas tre malmulte, sed kiel la menciita estos nenio. Mi ne komprenas, kial nuntempe estas esperantistoj skribe uzantaj h-sistemon? Ĉi tiu sistemo erarigi legantojn, precipe novajn. Zamenhofo lasis uzi h-sistemon kiel "averia" anstataŭigo de ĉapeletoj, sed antaŭ supre 100 jaroj. Ankaŭ antaŭ supre 100 jaroj Zamenhofo postulis plenan esperantigadon de propraj nomoj, kiel ekz. familinomoj. Sed ĉikaze ĉi samaj personoj neis tion. Kvazaŭ ĝi estus titana – bezona por neniu – laboro. Kvazaŭ ĝi estas kontraŭ nia lingvo.

georgo_g (Vise profilen) 15. feb. 2015 17.46.34

Lastan someran libertempon mi pasigis en Montenegro kaj povis rigardi anglalingvajn filmojn kun subtitoloj serbaj – ne kiel mi pensis antaŭ alveno tien – cirilalfabete, sed latinide. Unuamomente vidante serban version de familinomoj mi fartas strange. Sed post kelkaj minutoj mi ekkomprenis, ke ĝuste tiel aspektu Esperanto, tute sen fremdaĵoj. Do anstataŭ enketo bv. trarigardi: Bruklin, Bronks, Vol strit, Brižit Bardo, Lik Beson, Džon Vojt, Voren Bejti, Volt Dizni, Klint Istvud, Alfred Hičkok kaj post ebla rido pripensu ĝin.

Kompreneble, pli frue mi interesiĝis opiniojn de esperantistaro pri plena esperantigado. Precipe de familinomojn. Lantio, Oldo, Ŝulco, jam ne ekzistanta portalo "Ĝangalo" postulis plenan esperantigon. "Libera folio" kaj "respubliko" estas defaŭlte kontraŭ ĝin. Antaŭ kelkaj jaroj mi trafis rete provon kuraĝan de esperantigo: pensiulo esperantigis 20.000 polajn familinomojn. Per PHP-skripto. Ĉi tiu profesoro akre kritikas malvolo esperantigi kaj donas rajton esperantigi por ĉiu esperantisto, ĉie (ne nur libre, ankaŭ rete, ankaŭ en Vikipedio). Mia opinio estas simila.

georgo_g (Vise profilen) 15. feb. 2015 17.47.56

En pasinta jaro "Libera folio" publikigis tre unuflankan artikolon de Jorge Camacho. Preteksto por publikigo estis provoj de esperantigado de vikipediisto «Pimskrabo». Temas kvazaŭ pri Vikipedio, fakte pri la lingvo. Vikipedio estas strikte ligita al la lingvo. Brita Vikipedio diferencas de la serba abisme. Do, formo de esperanta Vikipedio dependas de la lingvo, ne de la usona Vikipedio, ne de kelkaj administrantoj, kiuj regas tie. Camacho proponas atendi ĝis momenton, kiam esperantigo igos "vasta", li donas rajton esperantigi al personoj kiel li mem, samtempe li mem ne volas esperantigi. Ja ne povas elpensi kaprice. Sinjoro Camacho forgesis, ke ĉiu esperantigo estas rezulto de elpenso, kaj ĉu kaprico estas elekti formon de angla "William" de unu el Viliamo kaj Ŭiliamo (William Auld esperantiĝis kiel Vilhelmo Oldo), estas preteksto por diskuto, ne por fari nenion aŭ nei esperantigon tute. Unu el voĉo de prudento metis sub artikolo Pejno Simono, sed liaj kontraŭuloj eĉ ne provis kompreni liajn argumentojn.

Konkludoj:

1) Mita titana laboro pri esperantigo estas absurdaĵo.
→ eĉ se ĉiuj lingvoj en la mondo estas 3000, pli bone fari tiom da PHP-skriptoj ol eklerni ilin ĉiujn por bone (preskaŭ ĉiam nur pli-malpli) elparoli, kion fakte proponas Bertilo Wennergren en sia PMEG (ĉapitro 2.3). Ĉar estas du skoloj grafisma kaj fonetisma André Cherpillod ne kutimas esperantigi kaj Wennergren staras ĉi-aŭtoron kiel lingva modelulo por imiti. Malfacilaĵoj? Estos ĉiam. Ili ne povas esti preteksto por malsolvi, precipe ke ĝi estas unufoja afero.
→ nelegeblaj fremdaĵoj en esperantaj tekstoj ekzistos ankoraŭ longe, sed temas pri: kial sinjoro Jorge (Ĝoĝ?) kaj granda grupo de liaj amikoj tiel forte estas kontraŭ esperantigo? Se ili ne volas fari ĝin, kial ili fakte malpermesas ĝin, kvazaŭ ĉi-malpermeso estas en Fundumanto. Kaj ĝi ne estas. Estas vortoj de Zamenhofo pri neceso esperantigi!

2) Antaŭnomo kaj familinomo ne estas privataj. Estas neniu kaŭzo por neesperantigi ilin aŭtomate laŭ specifaj reguloj (Rikardo Ŝulco diras pri ili multe).

3) Ĉiu rajtas esperantigi. Ĉie kaj ĉiumomente. Escepte nur se specifa vorto jam estis esperantigita. Esperanto ne estas nacia lingvo, en kiu ĉio estas jam "elpensita", kaj ni ja havas kelkaj jarmiloj por evoluo. Sen esperantigado nia lingvo perdas simplecon, logikecon.

4) Nur danke al plena esperantigo Esperanto traktos ĉiujn lingvojn EGALE: sen dividi lingvojn en bonaj=latinidaj kaj strangaj='bildetaj'.

5) Vikipediaj "prononcindikoj" anstataŭ "IFA" ?
– Kial malfaciligi simplajn aferojn? Simple ni esperantigu, kaj gramatikaj problemoj forpasos. Ĉu vi preferas eternajn problemojn kun akuzativo? Jes? Do almenaŭ ni adoptu – por malfaciligi uzi fremdaĵojn – "na" de IDO.

jonas_ciur (Vise profilen) 15. feb. 2015 17.56.11

Kvazaŭdiskuto okazis eĉ antaŭ 10 jarojn. Kiel ĉiu alia finiĝis senkonklude. Rilato de la litova lingvo al fremdaĵoj estas simila al serba, sed litova vikipedio ne estas senerara. Ekz. fremdaĵa titolo de artikolo: Lech Wałęsa, kaj ene de ĝi nur Lechas Valensa, sed edzino de Lechas estas Danuta... Wałęsa. Latve Lehs Valensa estas tute kiel serbe. La serba/balta maniero de naciigo povas esti por latinidlingvuloj stranga, sed estas lingve konsekvenca kaj logika. Ŝajnus ke esperanto vere estu tiel. Poloj loĝantaj en Litovio ploras post siaj diakritaj signoj en iliaj familinomoj...

geo_borisov (Vise profilen) 15. feb. 2015 18.04.47

Laŭ mi tute senproblemaj por esperantigi (kiel por latinigi) estas lingvoj cirilalfabetaj: simpla transliterumado. Paradokse plej grandaj problemoj estos pri lingvanoj latinidaj, al kiuj ŝajnas, ke ili jam havas esperantajn proprajn nomojn – rezisto mentala estas forta.
Ŝajnas, ke esperantaj verkistoj skribante origine sentas kiel... tradukistoj al la helpa (stranga? malgrava?) lingvo. Do kial perdi tempon por esperantigi ekz. familinomojn? Auld volis, Camacho ne volas, kaj ni nur povas akcepti ĉi tiun fakton.

mikalojus (Vise profilen) 15. feb. 2015 18.31.42

Ankaŭ miaopinie plena esperantigo de propraj nomoj estas urĝe necesa. Tamen mi opinias ke ne ĉiuj lingvoj estos facilaj por aŭtomate esperantigi. Duaflanke plejmulto da lingvoj ne latinidaj havas siajn regulojn por latinigi, kaj ja esperantigo estas multe pli simpla. Alia afero estas rezisto de gravuloj. Sub artikolo de Camacho plej amuza estas enskribo de Jakvo Ŝram, kiu mem ne scias kial esperantiĝis ridulo.gif Li, sennaciulo de SAT (fondinta de Lantio), estas sekva kamaĉisto kaj kontraŭ intencoj de Zamenhof lango.gif Se unu el kunaŭtoroj de PIV havas tiun opinion pri esperantigado tio signifas, ke rezisto estos granda.

georgo_g (Vise profilen) 15. feb. 2015 18.35.39

mikalojus:Se unu el kunaŭtoroj de PIV havas tiun opinion pri esperantigado tio signifas, ke rezisto estos granda.
Kiel mi legis en diskuto sub artikolo de Camacho: pli grava problemo de esperanta vikipedio estas memreklamo (ekz. Marek Blahuš, Pejno Simono...), kaj ne manko de esperantigo proprajn nomojn. Se oni malgravigas tielmaniere la seriozan problemon, tio povas signifi, ke bedaŭrinde vi povas rajti, sed mi esperas ke ne.
Se ni ne volas esperantigi proprajn nomojn, volas akcepti nelegeblajn fremdaĵojn, do t.e. ni konsentas kun suba uzanto:
RoMesasLi:Fundamento malbonas kay arkaikas, kreolado na esperanto bonas. Esperanto ne'sti religio, esperanto 'sti lingwo.
Se latinigo sufiĉas, do ĝuste tielmaniere ni skribu. Se ne, plena esperantigo necesas.

loek_zijlstra (Vise profilen) 15. feb. 2015 18.49.07

Miaopinie ĉi-forumo ne estas ejo por ĉi tiu serioza diskuto. Pli bonaj estas dissendolistoj, ĉar nur tie povas aperi iu konata esperantisto. Sed se fama "Ĝangalo" povus deklari plenan esperantigon, kial ne "lernu.net"? Tutcerte esperantigo nur por "elektitaj" aŭtoroj nenion ŝanĝis, kaj por malferma esperantigado neniu "reganto" konsentos. Wennergren fakte iom strange apartigas skribon kaj elparolon kaj troe uzas majusklojn (ne nur por substantivoj).

philippe_biras (Vise profilen) 15. feb. 2015 18.54.41

loek_zijlstra:Tutcerte esperantigo nur por "elektitaj" esperantistoj nenion ŝanĝis, kaj por malferma esperantigado neniu "reganto" konsentos.
Nu ja ĉiu povas fari, kion volas, ĉu ne? Ja ni vivas en libera mondo. Se tra tiom da jaroj Akademio de Esperanto nenion unusignifan rekomendis pri ĝi...

loek_zijlstra (Vise profilen) 15. feb. 2015 18.57.27

philippe_biras:Nu ja ĉiu povas fari, kion volas, ĉu ne?
Jes. Sed sen oficiala decido ĥaoso, kiu estas nuntempe, profundiĝos forte. Ĉiu lingvo havu siajn regulojn por esperantigi (≠ latinigi). Vikipedio igis nia kunilo kun la aliaj lingvoj, reklamo de ĝi. Certe parte tiel estas, sed reguloj de esperanta Vikipedio ŝajnas kopio de la angla, lingvo tute alia. Fakte latva vikipedio estu modelo por la esperanta, sed tiamaj administrantoj estas kontraŭ ĝi. Guglo-tradukilo tutcerte estas tre komplika, ĉe ĝi esperantiĝilo estus bagatelo, ĉu? Do ne teĥnika problemo estas obstaklo, sed homoj, fetiĉismuloj pri ĉio, kio estas nacia (ekz. familinomojn). Ili ja ekzistis multnombre ankaŭ en tempoj de Zamenhof. Li devis konsideri iliajn opiniojn donante al ili provizorajn solvojn, kiuj nun estas... standardoj (ekz. h-sistemo). Laŭ mi ĉiuj inaj antaŭnomoj havu surfine apostrofon. Tamen apostrofo estas solvo por o-kontraŭuloj, sed ne por kontraŭuloj de esperantigado proprajn nomojn.

Tilbage til start