Al la enhavo

silentas aŭ silentadas?

de dema90, 2015-februaro-15

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

dema90 (Montri la profilon) 2015-februaro-15 22:27:53

Saluton al ĉiuj,
en iu libro mi trovis la vorto "silentadas".

Nun mi konas la vortoj "silenti" kiel "estas silenta" kaj la postafikso "ado" kiel konkreta ago, do mi ankaŭ komprenas "silentado". Sed mi bedaŭrinde ne povas kompreni kial oni el ĉi tiu farus novon verbon.

Ĉu vi ekkonas la diferencon inter silentas kaj silentadas? Ĉu tio estas bona kreaĵo?
Same kun "pensas kaj pensadas" (trovita en la sama libro).

Dankon!

nornen (Montri la profilon) 2015-februaro-16 02:02:29

Mi ne scias, kie vi legis, ke ad' signifas "konkreta ago", tamen Zamenhof mem difinis ad' tiel:

Universala Vortaro:ad' marque durée dans l’action; ex. paf' coup de fusil ― paf'ad' fusillade | denotes duration of action; e. g. danc' dance ― danc'ad' dancing | bezeichnet die Dauer der Thätigkeit; z. B. danc' der Tanz ― danc'ad' das Tanzen | означаетъ продолжительность дѣйствія; напр. ir' идти ― ir'ad' ходить, хаживать | oznacza trwanie czynności; np. ir' iść ― ir'ad' chodzić.
silent'ad'i = longtempe silenti
pens'ad'i = longtempe pensi

dema90 (Montri la profilon) 2015-februaro-16 08:14:38

nornen:Mi ne scias, kie vi legis, ke ad' signifas "konkreta ago", tamen Zamenhof mem difinis ad' tiel:

Universala Vortaro:ad' marque durée dans l’action; ex. paf' coup de fusil ― paf'ad' fusillade | denotes duration of action; e. g. danc' dance ― danc'ad' dancing | bezeichnet die Dauer der Thätigkeit; z. B. danc' der Tanz ― danc'ad' das Tanzen | означаетъ продолжительность дѣйствія; напр. ir' идти ― ir'ad' ходить, хаживать | oznacza trwanie czynności; np. ir' iść ― ir'ad' chodzić.
silent'ad'i = longtempe silenti
pens'ad'i = longtempe pensi
Mi komencas kompreni, sed ne estas tutfacila.

Ĉu tio estas ĝeneraligebla?
Do, ekzemple:
dancadi = longtempe danci
paroladi = longtempe paroli
iradi = longtempe iri ??

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-februaro-16 09:37:43

Jes. Aŭ ĝi signifas ripeton (frapadi).

amigueo (Montri la profilon) 2015-februaro-21 12:26:31

telefono, telefoni, telefonago. telefoni gratulon. altelefoni min, telefoni horojn, kuntelefoni min, telefonkunbabili min.
telefonago <> telefonvoko.

mia demando, post kelkaj konsideroj ĉisupraj, jenas:

ĉu TELEFONAGO pliolmalambiguas na TELEFONADO kiam TELEFONADO signifas nek ripeton nek longdaŭron?

Reen al la supro