Al contingut

Ĉu samseksemo estas decido?

de nornen, 19 de febrer de 2015

Missatges: 53

Llengua: Esperanto

lagtendisto (Mostra el perfil) 8 de març de 2015 17.03.10

Sunjo:Krom tio mi estas konvinkita ke ajna seksemo ne estas decido.
Mi konsentas. Amo ne posedas* etikedon.

*Ĉu tradukis korekta?

brohanu (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2015 9.06.00

Mi ne skribis multe esperante, do korektu min se estas bezona, mi petas.

Multa da forumanoj jam skribis ke ĝi ne estas decido, aŭ ke la demando ne gravas. Ĉar mi estas geja, mi pensis pri tiu temo, kaj mi havas kromajn demandojn kaj opinionojn. Ekzemple, kio estas sekseco? Ĉu ĝi estas kio oni faras, aŭ kio oni pensas kaj sentas? Kaj ankaŭ, kiel oni povas nur kompreni oniajn pensojn kaj sentojn? Mi opinias ke la demando ne nur ne gravas, sed ĝi ne estas komprenebla. Mi ne povas kompreni kio ĝi signifas esti geja. Tiel Jeal-Paul Sartre povus diri, mi konstente kreas la signifo per miaj agadoj; ne ekzistas vera idento.

Por klarigi miajn proprajn spertojn, se mi devus priskribi kial mi estas geja, mi dirus ke ĝi estas treege komplika araneaĵo de psikologio, biologio, kaj spertoj. Kaj mi ĝuste povas paroli por mi mem.

Kio mi scias, estas ke kio oni kutime nomus elekti esti aŭ esti geja, estas pli komplika ke oni pensus. Estas oniaj sentoj, kaj kiel oni interpretas kaj komprenas oniajn sentojn, kaj kiel oni agas per onia interpreteco kaj kompreneco. En la unua, estas ne elekto. En la dua, mi ne estas certa. Kaj kvankam la tria ŝajnas esti klare elekto, estas fondita sur aĵoj kiuj ne estas, do ĉu ĝi estas vere elekto?

Mi ĝojis legi viajn skribadojn pri tiu ĉi temo, ĉar evidente ĝi estas grava al mi. Dankon pro viaj pensoj. Krom la malamparolado de unu el vi, sed tio ne estas pli ol mi travivis antaŭ. Mi ĝuste scivolas kial li pasigis multa da tempo por lernis la lingvo de paca por tia vortoj, kiuj ne havas propran ejon en mondo paca.

leporinjo (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2015 11.37.27

Mi ŝatas inojn, ĉar ili estas belaj. Mi ŝatas virojn, ĉar ili estas belaj. Mi ŝatas homojn, ĉar ili estas belaj kaj fojfoje eĉ afablaj. Mi ne ŝatas diojn, ĉar ili ne ekzistas.

Tempodivalse (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2015 14.20.17

Konsiderante l'altan nivelon de diskriminacio, malamo, kaj ja violentaj lezoj kiun samseksemuloj kaj aliaj minoritataj orientiĝoj devas suferi kaj toleri ankoraŭ en multaj partoj de la mondo, mi devas demandi al mi: Ĉu oni propravole decidus preni tiun ŝarĝon al si?

Estas tre naive diri, kiel kelkaj konservativaj "kristanoj" en Usono, ke homoj samseksemiĝas pro ribelemo, aŭ por ŝajnigi sin "mojosaj".

Sekve - eĉ iu povus iĝi samseksemuloj volonte, kial tio gravus? Kie estus la problemo? Honeste mi ne vidas seriozan, notindan malsamon inter samseksa amoro kaj aliseksa amoro.

Al mi forte ŝajnas, ke ĉe la kontraŭantoj de samseksemo simple estas iu estetika aŭ emocia antipatio (ĉu pro kultura endoktrinigo, ĉu pro timo de tio, kion ili ne povas kompreni), kiun ili mise prenas kiel indikon al malmoralaĵo, pro mallarĝa menso.

Altebrilas (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2015 14.38.42

Ne nepras, ke iu/io ekzistu por ŝati lin/ŝin/ĝin. La infanoj ŝategas Sanktan Nikolaon.

Organizi leĝojn pri seksa vivo estas tre malfacila, ĉar multas la situacioj. Iu tradicia simpligo estas malpermesi ĝin al ĉiuj (krom eble la plej potencaj aŭ riĉaj...) kaj rezervi ĝin al produktado de idoj. Sed tia solvo malkontentigas multajn personojn.

Iom post iom, la aferoj iĝis pli facilaj (kvankam tio ne estas regula movado, estas periodoj pli toleremaj ol aliaj): Libera elekto de kunulo, eksedziĝo, pilolo, edziĝo de samsemsemaj paroj. La situacio varias laŭ landoj: en iuj oni povas geedziĝi kun knabino, sed samseksemo estas severe punata, en iuj aliaj, estas la malo.

Kio pri tiuj, kiuj ial-ajn ne povas trovi gekunulon kiu konformas al ilia gusto? Ĉu ili tamen rajtas havi seksan vivon? Pro tio, ke ili havas tro specialajn gustojn, aŭ ke ili estas malbelaj, aŭ timemaj aŭ ke neniu volas ilin? Kion fari pri prostitucio? Kaj kion pri robotoj, kiam tekniko ebligos fabriki iujn por plenumi tiun funkcion? (Mi kredas, ke estas jam eksperimentoj pri tio en Japanio.)

leporinjo (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2015 14.41.58

Altebrilas:Ne nepras, ke iu/io ekzistu por ŝati lin/ŝin/ĝin. La infanoj ŝategas Sanktan Nikolaon.
Miaj gepatroj ne ŝatis mensogi al mi, do mi ne kreskis kun kredo je Avo Frosto. Miaj gepatroj eĉ diris al mi, ke ili ne certis, ĉu Dio ekzistas. Sekve mi ne komprenas vian argumenton. Mi certe ŝatas fikciaĵojn; mi legas la biblion kaj aliajn fabelojn. Tamen ili ne influas mian realon tiom, ke mi volus mortigi iun aŭ kontraŭleĝigi ies konduton pro ili.

Vinisus (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2015 16.54.13

En la daŭro de la tempo mi konsciis, ke ĉiu el ni estas aparta estulo pro tio en la venonta enkarniĝo mi volas esti ĉevalo, ĉar ĉevalo ne konscias pri la morto. Ankaŭ mi ne komprenas kial Dio kreis nin vivantaj estuloj por poste mortigi nin per homeopatiaj dozoj. Ne gravas kiu vi estas, iam la morto metos sian fikilon enen de vi, ĉu vi volas aŭ ne?

awhooker (Mostra el perfil) 2 de maig de 2015 15.26.41

Mi estas kvira, kaj por mi, la demando estas malgrava. Ne gravas, ĉu iu estas gaja per sia naskiĝo aŭ per ia decido. La kaŭzo de mia samseksemo ne influas mian vivon aŭ kiel mi elektas vivi.

Lakiro (Mostra el perfil) 2 de maig de 2015 19.40.50

Junulino kun bluaj okuloj estas la plej bela, sed junulino kun bluaj viroj estas la plej fidela. ridulo.gif

Lakiro (Mostra el perfil) 2 de maig de 2015 19.55.17

Ukraina kanto pri la gejoj ridulo.gif ridulo.gif ...Gej, dolinoju gej, ŝirokoju kozaki jdutj.

Tornar a dalt