Skip to the content

Ĉu samseksemo estas decido?

by nornen, February 19, 2015

Messages: 53

Language: Esperanto

Tempodivalse (User's profile) May 4, 2015, 7:46:46 PM

Lakiro:
Dekomence la vorto estis rusa moko. Poste Poroŝenko decidis korekti situacion kaj ordonis elfari multe da brakosignoj kun tiu ĉi vorto por ukraina armeo. Nun ukro-soldatoj fieras, ke ili estas ukropoj. ridulo.gif
Ukropĉiki! Ha, bone. Malaĉe elpensite.

Clarence666 (User's profile) May 7, 2015, 2:07:24 PM

nornen:Verdire, mi neniam interesiĝis multe pri samseksemo kaj pri la problemoj
kaj rajtoj de samseksemuloj
> samseksemo estas libera decido de la personoj -ĉu konscie ĉu malkonscie-?

JES.

> ĉiuj diris ke la samseksemo estas libera decido ĉu konscie ĉu
> malkonscie, citante la Biblion: "Dio kreis la homojn viroj kaj virinoj."

Rimarku ke tio veras nur por katolikistoj. La katolikistoj rajtas kredi tion, same ke ili rajtas kredi ke la katolika Diacxo kreis la Universon kaj Teron antaux cxirkaux 6'000 (ses mil) jaroj, aux iujn aliajn absurdajxojn. Bedauxrinde, la katolikistoj devas akcepti, ke personoj rajtas decidi NE SEKVI la katolikan religion, kaj NE SEKVI la katolikan fasxisman sistemon de du seksoj "viroj kaj virinoj" kaj ties perforta kunfandigado.

> ni devas helpi samseksemulojn sanigi ilin

Eble jes, sed ne antaux ol ni sanigis (senreligiigis) la katolikistojn okulumo.gif

Tempodivalse (User's profile) May 7, 2015, 3:09:17 PM

Se oni forigas ĉiujn la emocie ŝarĝitajn reagojn kaj anstataŭe fiksiĝas nur ĉe racio kaj filozofieco, - kial oni ŝokiĝu pri samseksemo? Tre simpla, elkora demando.

En Ĉinujo oni manĝas birdnestojn; en Kazaĥujo oni manĝas ĉevalaĵon. Por kelkaj eŭropanoj, ĉi tiuj manĝaĵoj povas ŝajni nenaturaj, estetike abomenaj; tamen mi ne vidas, ke iu juĝegas kaj malamas ĉinojn aŭ kazaĥojn nur pro ties dieto, aŭ penadas malpermesi al ili havi tiun dieton.

Kaj la samon mi povas diri pri samseksemo. Eble al kelkaj homoj la penso pri samseksa amoro estas intuicie naŭza aŭ kontraŭestetika - kaj eble ili ne povas helpi tion. Bone. Sed kiel oni saltas de tio al aktiva malamo, diskriminacio, kaj lezo al samseksemuloj?

Mi suspektas, ke la kontraŭuloj estas malgrandmensaj. Ili ne povas eĉ kompreni, kiel eblas trovi la saman sekson alloga; kaj kion ili ne povas kompreni, tion ili timas - same kiel knabo timas mallumon.

Back to the top