Naar de inhoud

Ĉu samseksemo estas decido?

door nornen, 19 februari 2015

Berichten: 53

Taal: Esperanto

nornen (Profiel tonen) 19 februari 2015 17:57:09

Verdire, mi neniam interesiĝis multe pri samseksemo kaj pri la problemoj kaj rajtoj de samseksemuloj antaŭ ol komencis tiuj ĉi diskutoj (1) (2).

Mi legis nun kelke da artikoloj pri samseksemo, kaj ŝajnas al mi, ke la plej disputata aspekto estas la jena: Ĉu samseksemo estas ŝuldita al faktoro foraj de la kontrolo de la personoj, aŭ samseksemo estas libera decido de la personoj -ĉu konscie ĉu malkonscie-?

Mi ankaŭ starigis tiun ĉi demandon en mia oficejo kune kun miaj dungitoj. Evidente estas, ke la religia fido forte influas la opinion. La tri kristanoj el mia teamo (ĉe ni ne estas anoj de aliaj religioj) ĉiuj diris ke la samseksemo estas libera decido ĉu konscie ĉu malkonscie, citante la Biblion: "Dio kreis la homojn viroj kaj virinoj." Kiam mi demandis al ili, kiam ili decidis esti heteroseksaj, ili respondis, ke ili neniam decidis tion, sed ke ili tiel naskiĝis kaj tiel estis kreitaj. Do, esti homoseksa estas decido kaj esti heteroseksa estas la natura stato. Ili tri diris, ke ni ne devas diskriminacii samseksemulojn, ĉar ankaŭ ili esas kreitaĵoj de Dio kaj ke ni devas ami ĉiujn homojn. Du el ili (unu viro katolika, kaj unu virino pentekosta) diris, ke la samseksemuloj ne devas vivi sian seksan vivon, ĉar ĝi estas peko, citante 1. Korintioj. La tria persono (viro katolika) diris, ke ni devas helpi samseksemulojn kaj sanigi ilin.
Bedaŭrinde ili ne povis doni argumenton por la teorio ke samseksemo estas decido, krom la jam menciitan "Dio kreis la homojn viroj kaj virinoj"

Ŝajne estas mezureblaj, fisiologiaj malsamecoj inter homoseksaj kaj heteroseksaj homoj. Al mi estas malfacile kompreni, kiu persono pere de decido povus ŝanĝi sian amigdalan korpeton, aŭ ŝanĝi la reakciojn de sia hipotalamo, kiam li perceptas certajn feromonojn.

Tamen tiuj informaĵoj estas nur resultoj de pristudoj kaj ili estas statistikaj. Jen neniu pruvo pro aŭ kontraŭ biologiaj kialoj de samseksemo, tamen ja estas indikoj favore al ĝi.

Kiuj argumentoj subtenas la teorion, ke samseksemo estas ŝuldita -ĉu parte ĉu tute- al kialoj foraj de la decidkapablo?
Kiuj argumentoj kontraŭdiras tiun ĉi teorion?
Kiuj argumentoj subtenas la teorion, ke samseksemo estas decido -ĉu konscie ĉu malkonscie- de la samseksemuloj?
Kiuj argumentoj kontraŭdiras tiun ĉi teorion?

(Se vi volas, bonvolu indiki ĉu vi estas heteroseksa ĉu homoseksa. Mi mem estas heteroseksa.)

robbkvasnak (Profiel tonen) 19 februari 2015 18:23:51

Nornen - mi jam legis diversajn sciencajn studojn pri la temo/demando. Al mi ŝajnas ke la rezultoj de la studoj iomete dependas de kiu pagas ilin. Sed interesa estas la fakto ke ekzistas samseksemaj homoj en ĉiuj socioj - tute ne dependas de la filozofaj direktoj de tiuj socioj. Krom tio, ekzistas aliaj bestoj samseksemaj - eĉ estas kazoj de paroj de du samseksaj pingvenoj kiuj flegis alies pigvenan idon kaj kiu restis kune dum la tuta vivo.
Mi nur povas paroli pri mi kaj la homoj, kiujn mi konas. Vere ne estis elekto. Ekde ĉiam mi sentas altiron de aliaj viroj. Mi neniam sentis altiron al iu ino - eĉ tre junaĝa - antaŭ ol koni la ideojn de la religio de miaj gepatroj (romkatolikoj).
Kaj, jes, mi jam demandis multajn aliajn homojn kiam ili "decidis" preferi unu sekson kaj neniu povas respondi.
Mi eĉ ne komprenas vere kial gravas, tiu demando. Ni (mia edzo kaj mi) vivas tre harmonie kune ekde pli ol 20 jaroj. Niaj najbaroj ŝatas nin kaj ni havas amikojn. Mi voluntulas en diversaj organizaĵoj nun ĉar mi emeritiĝis. Ĝi donas al mi tempon por Esperanto, ankaŭ. Jes - ni ambaŭ forlasis la romkatolikan kredon. Mia edzo ne plu kredas en iu ajn religia filozofio kaj li ŝatas legi Voltaire. Mi legas la verkaĵojn de homoj kiuj sekvas la Budhon, ekde la morto de miaj gepatroj - vjetnama kolego gajnis min por tiuj ideoj.
Ĉar ja ne estas facila vivo en socio por ni ĉiam - mi perdis mian profesion pro intertempa estrino protestanta en mia fako ĉe la universitato - mi ne kredas ke iu ajn "decidus" esti samseksema. Aliflanke esti samseksema sent-emigis min pri la malfaciloj de aliaj minoritatoj kaj sen- aŭ pokrajtuloj (rifuĝintoj, judoj, virinoj, negruloj en nia socio, eksterlandanoj, surduloj, handikapuloj, olduloj, ktp). Iugrade estis beno en mia vivo kaj pligrandigis mian simpatiojn por aliuloj.
Se iu sciencisto volas fari DNA-ekzamenon aŭ cerboskanojn aŭ aliajn esplorojn pri la temo, mi volonte partoprenos.

nornen (Profiel tonen) 19 februari 2015 19:19:22

Robb, multan dankon por via respondo.

Al mi ŝajnas ja iomete grava la demando ĉu samseksemo estas decido aŭ ne, ĉar super la respondo al tiu ĉi demando estas konstruitaj multaj pliirantaj opinioj.
Ekzemple la opinio (kiun mi ne kunhavas), ke oni povas (kaj eble devas) reeduki samseksemulon por estigi lin malsamseksemulo, dependas de la aserto de tiu unua demando.
Personoj, kiuj malrespektas samseksemulojn, ankaŭ asertas, ke ili decidis ilian samseksemon, ĉar oni ne povas malrespekti iun pro io, kion li ne povas ŝanĝi/influi/kontroli.

Nun, kiam mi ekinteresiĝis pri tuta tiu ĉi afero, mi ekpensis alian pensaĵon (kiun aliuloj jam pensis antaŭe):
Se hodiaŭ ni ne kontraŭas la diskriminacion kontraŭ gejoj (aŭ ajnaj personoj), morgaŭ ni mem estos diskriminaciataj pro alia detalo.

Voltaire supoze diris: "Mi ne konsentas vian opinion, tamen mi batalos ĝis la fino por ke vi havu la rajton diri ĝin."
Al mi ne koncernas direkte la rajton de gejoj, sed se mi ne subtenas la rajtojn de aliaj, kiu subtenos estonte miajn rajtojn?

Mi esperas pliajn respondojn prezentantajn aliajn argumentojn pore kaj kontraŭe.

maratonisto (Profiel tonen) 19 februari 2015 20:25:57

Samseksemon kaŭzas defekto de evoluo dum la 9-12 semajnoj de gravedo, kiam evoluas strukturoj en la cerbo, kiuj respondecas por seksa konduto. Pli konkrete, ĉu al persono plaĉos viroj aŭ virinoj, dependas de nivelo de testosterono en la embrio. Ĉe normala evoluo la nivelo de testosterono ĉe knaboj estas alta ĉar la testikoj de la embrio jam produkas testosteronon en aĝo de 9-12 semajnoj. Tio formigas en la cerbo en aĝo 9-12 semajnoj strukturojn, kiuj kaŭzas ekde seksa maturiĝo seksan iriton dum percepto de virinoj. Ĉe knabinoj estas ĉio inverse - la nivelo de testosterono estas malalta kaj la cerbo evoluas "por simpatio al viroj". Se dum evoluo en tiu kritika aĝo la kvanto de testosterono pro iu kialo ne estas ĝusta, evoluas samseksemo.

Sunjo (Profiel tonen) 19 februari 2015 20:35:08

nornen:
Se hodiaŭ ni ne kontraŭas la diskriminacion kontraŭ gejoj (aŭ ajnaj personoj), morgaŭ ni mem estos diskriminaciataj pro alia detalo.
Ĝuste. Do ekzistas religianoj kiuj kredas ke ili rajtas, eble eĉ devas, diskriminacii gejojn, same kiel ekzistas religianoj kiuj kredas ke ili rajtas, eble eĉ devas, mortigi alikredantojn. Multe pli bone estus se oni bazas la pravigojn de siaj agoj ne sur kredoj/religioj.

Krom tio mi estas konvinkita ke ajna seksemo ne estas decido. Eĉ se oni ankoraŭ ne certe scias de kio tio dependas (eble de premmarkado? eble de genoj?).

Oni povas informiĝi pri la suferado de samseksemaj homoj (ekzistas libroj kaj filmoj) kiuj kreskis en socio kiu maltoleras samseksemon. Neniu libervole elektus tion.

Rujo (Profiel tonen) 20 februari 2015 13:25:52

Robbkvasnak diris: Mi eĉ ne komprenas vere kial gravas, tiu demando. Ni (mia edzo kaj mi) vivas tre harmonie kune ekde pli ol 20 jaroj. Niaj najbaroj ŝatas nin kaj ni havas amikojn. Mi voluntulas en diversaj organizaĵoj nun ĉar mi emeritiĝis. Ĝi donas al mi tempon por Esperanto, ankaŭ. Jes - ni ambaŭ forlasis la romkatolikan kredon. Mia edzo ne plu kredas en iu ajn religia filozofio kaj li ŝatas legi Voltaire. Mi legas la verkaĵojn de homoj kiuj sekvas la Budhon, ekde la morto de miaj gepatroj - vjetnama kolego gajnis min por tiuj ideoj.
Ĉar ja ne estas facila vivo en socio por ni ĉiam - mi perdis mian profesion pro intertempa estrino protestanta en mia fako ĉe la universitato - mi ne kredas ke iu ajn "decidus" esti samseksema. Aliflanke esti samseksema sent-emigis min pri la malfaciloj de aliaj minoritatoj kaj sen- aŭ pokrajtuloj (rifuĝintoj, judoj, virinoj, negruloj en nia socio, eksterlandanoj, surduloj, handikapuloj, olduloj, ktp). Iugrade estis beno en mia vivo kaj pligrandigis mian simpatiojn por aliuloj.
Mi petas al vi permeson skribi tie ĉi pri la religia doktrino laŭ kies fundamento pli alproksimiĝas al mia vidpunkto pri samseksemo. Mi ne volas altrudi al vi ion ajn. Estas nur unu plia laŭreligia vidpunkto por debato, kaptante la okazon ke vi parolis iom pri Budhismo, Katolikismo kaj Protestantismo.

Rujo (Profiel tonen) 20 februari 2015 13:35:40

Samseksemo laŭ spiritisma vidpunkto.
Dio kreis spiritoj kaj ili ne havas sekson. Ĝis nun ni povas enkarniĝi en vira kaj virina korpo.
Kiam ni estas elkarniĝintaj, en la spirita mondo, ni kutime konservas la aperon de la lasta enkarniĝo. Multaj elektas la aperon de la personigo kiu estis la plej okulfrapa. Kiam ni estas enkarniĝintaj, ni ludas la rolon, kiel artistoj en filmo aŭ romano. Unu homo, ekzemple, ne estas viro; li ludas la rolon de viro, ĉar li portas masklan korpon. Same okazas koncerne al virinoj. En la proksima vivo ni ne scias en kiu sekso ni reenkarniĝos. Ĉiuj ni alportas gravurita en la spirita memoro, kion ni faris aŭ estis en antaŭa aŭ praantaŭaj enkarniĝoj. Kiel ni trairis multajn personigojn, foje en ina korpo, foje en masklaj kondiĉoj, ni ĉiuj havas iom duseksema. Estas sentivaj kaj delikataj masklaj viroj same kiel estas brutalaj malgejaj virinoj. Ekzemplo: Oni diras ke Chopin dum lia unua renkonto kun la verkisto George Sand, la amo de lia vivo, ne povis esti tiom malbona. Li skribis: "Kiel malagrabla estas tiu Sand! Ĉu vere ŝi estas virino? Mi komencas dubi." Finfine, lia nova amikino agadis samekiel knabo: ŝi vestadis sin maskle kaj fumadis cigarojn. Iam, dum pluva tago, liko aperis en la kabano kie ili restis. Chopin inspiriĝis pro la gutfalo kaj komponis la muzikon Akvoguto. Fininte li la komponaĵon, lia edzino surgrimpis la tegmenton por halti la akvogutadon. Sed, la spirita doktrino klarigas ke samseksemo povas havi diversajn originojn. Tiuj inkludas: pekliberigo rezultanta en travestiito; eblo kiu rezultas el toksomanio; gepatra stimulo kaj misio. Ni klarigos ilin laŭ la espiritisma vidpunkto de Richard Simonetti kaj Divaldo Franco:
1) En la kazo de pekliberigo, estas spiritoj kiuj trouzis la kontraŭan sekson, kutime por konktentigi iliajn seksajn instinktojn, kiuj ilin kondukis al memmortigo, ekzemple, kaj nun (nepre) reenkarniĝis en mala korpo de la antaŭa enkarniĝo, por senti sur la haŭto humiligojn, misuzojn kiujn virino suferas de iuj viroj kaj reciproke, lernante tiamaniere ne fari la saman eraron dum la venonta enkarniĝo. Do ili uzas inan korpon, sed ŝia deziro estas vira, tio estas, ili rigardas virinon kaj sentas fizikan altiron. La samo aplikiĝas al la viraj gejoj. Tiuj ankaŭ, pro diversaj kialoj, trouzis la sentojn de la kontraŭa sekso. Nun, ili estas (nepre) en viraj korpoj kaj sentas sin altiritaj al homoj de la sama sekso. Em tiu kazo ankaŭ venas la travestiito - la viro kiu ŝajnigas esti virino kaj ŝi kontraŭe. Kutime, ili estas ligitaj al artaj aktivecoj, vestiĝante laŭ la sekso kiu ili diras esti. La travestiito nur persvadas en samseksemo, ili droniĝas em iliaj seksaj impulsoj, gviditaj de inversa psikologio. La plej nematuraj finfine engaĝiĝas en prostituado, havantaj neadekvatajn homojn kiuj serĉas seksajn aventurojn.

Rujo (Profiel tonen) 20 februari 2015 13:37:15

2) Ekzistas la eblo rezultinta de toksomanio. Same kiel estas individuoj kiuj toksiĝas pro fumo, alkoholo, drogoj, tio estas, seksaj maniuloj serĉante sensaĵojn; ili disvolvos samseksemajn praktikojn. En tiu kazo, ni ankaŭ trovos ambaŭseksemulojn. Samseksemo povas disvolviĝi dum adolesko, pro nematura scivolemo, ofte motivita de modismo altrudita de televidaj amaskomunikiloj; de infanoj seksperfortitaj de plenkreskuloj; aŭ en malliberejoj, kiel alternativo al seksaj necesoj; por prostituado cele gajni monon... Ili ne havas konflikton de menso kaj korpo. Do, tie estas tre virecaj samseksemuloj, same kiel ĉar ekzistas lesbaninoj kiuj estas ekstreme inaj.
Ekzemplo: estas multaj junuloj kaj plenkreskuloj kondukataj laumode pro "scivolemo". Mia edzo havas studentojn kiu sin klasifikas kiel "ambaŭseksemaj". Iuj diras ke volas "provi". Aliaj diras esti trompitaj de iliaj amindumantoj kaj komencis restadi kun ŝia amikino. Fine, ni vidas ke la "modo" tutcerte ekzitas.
3) Estas ankaŭ individuoj kiuj iĝis samseksemuloj pro "patra stimulo." Frustritaj gepatroj kiuj kuraĝigas malĝustajn seksajn kondutojn al siaj infanoj. La patrino kiu revas naski knabinon sed knabo alvenas; ŝi komencas vesti knabineton knabeske kaj transdoni ŝiajn konfliktojn kaj frustraĵojn al la infano; aŭ la patro kiu volis filon por konservi la familian nomon, kaj venis al li filinon; li komencas trakti ŝin krude, ĉar senkonscie li markas ŝin profunde kaj trudante ŝin al seksa konduto kiu ne harmonias al ŝia psikologio aŭ al ŝia anatomio.

Rujo (Profiel tonen) 20 februari 2015 13:40:22

4) Kaj finfine, samseksemo ankaŭ povas okazi kiel memvolo, kiam la Spirito, en misio, volas entrepreni iujn taskojn, elektas ĉi tiu "anomalio" kiu detenos liajn kuniĝajn impulsojn. Kutime ili estas spiritoj kiuj havis plurajn personigojn en vira korpo, ekzemple, kaj kiam ili petas veni en ina korpo, ili sentas sin strangaj. Portante psikologion (pensadon) kiu ne persvadas la morfologion (korpon), ili emos (en iuj kazoj) altiriĝi al la sama sekso. Kiel lia konscienco ne permesus al li implikaĵon tian, laŭ ili kontraŭa al la naturo, ili elektos solecan sentemon, per kies li plene sin dediĉos al la taskoj laŭ ili starigitaj, disvolvigante sindonan ekziston. Ni trovis, tra historio, multajn elstarajn personojn je la kampoj de kulturo, arto, filozofio, scienco, religio, kiuj vivis tiun sindetenon. Trairis la tempon miskomprenitaj, ridindigitaj kaj kalumniitaj de iliaj samtempuloj koncerne iliajn poziciojn rilate al sekso, sed gardantaj severan ĉastecon, kanaligante iliajn reproduktajn organajn fortojn al gloraj atingoj favore al la Homaro.
Ĉu sekso estas peka?
Kiel jam diris Emmanuel, "sekso estas atributo ne nur estiminda sed profunde el sankta naturo, postulanta edukadon kaj kontrolon." Do, pekovola estas la maniero kiel ili seksumas, estu li(ŝi) heterulo aŭ samseksemulo.
Kio estas la celo de la sekso?
Sekso estiĝis por la vivo, por doni ŝancon al enkarniĝintaj spiritoj repagi ŝuldon aŭ plenumi defiajn taskojn. Kontraŭe al kio oni sugestas hodiaŭ, la vivo ne estiĝis por la sekso,
Oni rimarku ke kiam nia korpo pli maljuniĝas kaj ne povas plu ludi, la virino ne lubrikiĝas pli kiel dum la juneco kaj la viro havas erektajn malfacilaĵojn. Do kiam seksumado estas farita kun la intenco havi aŭ ne havi infanon, tio estu farata respektoplene, neniam volupteme, neniam intersŝanĝante konstantan partneron (prostituadon); heterulo aŭ ne, multaj el ni ankoraŭ bezonas tiun energian interŝanĝon.

Rujo (Profiel tonen) 20 februari 2015 13:46:22

Se la celo de la sekso estas doni la ŝancon por spiritoj kiuj reenkarniĝas, kial oni inventis la kontraŭkoncipaĵojn?
La kontraŭkoncipaĵoj ekzistas por kontroli la nombron da infanoj kiujn la geparoj volas aŭ povas havi. Ĝi ne estis elpensita por homoj fari trouzon de sekso, disamoreme kaj sen respondeco.
Emmanuel diras en la libro “Vivo kaj Sekso”: "Pri la sekso estas resume la jenajn normojn:
Ne malpermeso, sed edukado.
Ne altrudita rigora abstinado, sed deca uzado kun plena respekto al la aliaj kaj al si mem.
Ne miskontrolo, sed memkontrolo.
Ne libera impulso, sed respondeco.
Krom tio, tio estas nur teoriumi, poste eklernadi kaj rekomenci la laboron de persona sublimado, tiomfoje bezonata, tra la mekanismoj de reenkarniĝo, ĉar la apliko de sekso, fronte al la lumo de amo kaj vivo, estas afero ekskluziva al individua konscienco.
Ĉu Spiritismo ne estas kontraŭa al samseksemo?
Respondis Divaldo: "Spiritismo ne estas kontraŭa al la samseksema strukturo de la individuo, tamen, ĝi ne konsentas pri infana misuzo, tio estas, pri la transdono de perturbigaj kutimoj kaj praktikoj, kio estas tre malsama. "(...) "Kion la doktrino diras estas ke la samseksemulo serĉu respekton al si mem; ne devas malsupreniri al disamoremaj situacioj; li(ŝi) devas respekti la partneron; devas respekti la socian grupon, ne intencante trudi ilian seksan orientiĝon al iu ajn. Ĉar ni ĉiuj havas nevarie iun tipon de konduto kaj ni konsideras ĝin normala. Ni volas konscie kaj nekonscie ke la mondo ŝanĝiĝu kaj restu ĉe nia flanko, tamen la aliaj havas ankaŭ siajn vivmanierojn kaj seksajn orientiĝojn. "
NOTO: Tiam, ni povas diri ke la samseksemulo devus ne altrudi sian seksan kondiĉon al heteroseksemuloj kaj ĉi tiuj lastaj agu tiel. Same kiel estas samseksemulo kaj malsamseksemuloj disamoremaj, agresemaj al socio, ankaŭ estas samseksemulo kaj malsamseksemuloj kiuj reciproke sin respektas. Ŝanĝo en la konduto venos kun la maturiĝo de la spirito mem kaj ne postulitaj de aliaj spiritoj, ankaŭ misaj. Tiu kiu volas havi liberan volon devas permesi la samon al aliuloj. Nur tiel ni vivos harmonie, ĝis kiam la homaro maturiĝos kaj lernos respekti sian propran seksemon, volante fari el la seksa aktiveco ne nur fonto por agrablaj bestplezuroj, sed fundamente por afekcia komunio, sub la inspiro de l’Amo kiu kunigas la homojn por la sanktaj spertoj de la familia vivo.
Esperantigita de Rujo, el la portugalaj verkoj: “Kiu timas la spiritojn?”, de Richard Simonetti kaj “Familiaj Bantoj”, de Divaldo Franco, ĉe Studgrupo Allan Kardec.

Terug naar boven