Kwa maudhui

tago sen sunbrilo

ya Peccavimus, 24 Februari 2015

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

Peccavimus (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2015 5:44:40 alasiri

Mi klopodas traduki frazon je Esperanto:

Manĝo sen vino estas simila al tago sen sunbrilo.
Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)

Mi volas fari vinapogilon, gravuritan kun la frazo. La vinapogilo estas malgranda, kaj eble ĝi ne havas sufiĉan spacon.

HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2015 6:33:51 alasiri

Peccavimus:Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)
Saluton,
Jes oni tute povas, ĉar kvazaŭ estas "Partikulo, uzata por enkonduki komparon fikcian pri subst. aŭ adj." (PIV)

vidas vandenis (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2015 7:27:07 alasiri

HaleBopp:
Peccavimus:Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)
Saluton,
Jes oni tute povas, ĉar kvazaŭ estas "Partikulo, uzata por enkonduki komparon fikcian pri subst. aŭ adj." (PIV)
Ĉu eblas: Manĝo sen vino, kiel tago sen sunbrilo?

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2015 7:33:50 alasiri

Peccavimus:Mi klopodas traduki frazon je Esperanto:

Manĝo sen vino estas simila al tago sen sunbrilo.
Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)
Jes, vi povas, sed kial vi volas emfazi la fikciecon de la komparo? Pli frape estus kompari kun "kiel":

Manĝo sen vino estas kiel tago sen sun(bril)o.

Tempodivalse (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2015 9:38:59 alasiri

La malsamo inter "kvazaŭ" kaj "kiel" estas ĉefe ke la malantaŭa indikas ion nerealisman en la komparo, do: "La kiĉo frapas miajn okulojn kvazaŭ rozkolora elefanto." Sekve, ĝi plejparte estas malpli forta, malpli rekta nivelo de komparo.

Fine, la du vortoj gramatike estas sufiĉe interŝanĝeblaj en multaj kuntekstoj. Se oni dubas pri la ĝusta elekto ĉe aparta situacio - do estas, laŭ mia sperto, pli sendanĝere resti kun "kiel".

Kurudi juu