Filozofo kaj saĝecamanto
psychoslave :lta, 26. helmikuuta 2015
Viestejä: 6
Kieli: Esperanto
psychoslave (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2015 13.22.59
Do mi pensis ke oni povus alie vortigi filozofo kiel saĝec-am-anto. Mi ne certas ke amo tradukas bone la malnovan grekan je philo. Eble ŝato tradukus plibonige? Ĉu vi konsentas?
Kio pensas vi de la esperanta multvortigeblo? Personale, mi ŝatas diverson, dum ĝi ne implikas ne konsantajn dolorojn.
Tempodivalse (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2015 15.39.47
astroscienco anstataŭ astronomio
veteroscienco anstataŭ meteorologio
Al mi ĉi tiuj formoj ĝenerale plaĉas - ili eĉ plie malpezigas la leksikajn lernendaĵojn, kaj ili estas plejparte tute samsencaj. Ekzemple, por ekscii la signifon de hematologo, oni devas rigardeti en vortaron - aĥa, etimologie, ĉi tio devenas de la malnovgreka hemato- = sango, kaj -logo, tio estas, fakulo.
Sed ... Haltu! Jam ĉi tiuj du konceptoj esprimeblas Esperante: sango + scienco + isto. Laŭeble vortoj konstruiĝu laŭ la Esperanta kunmetaĵa skemo - kaj ne laŭ la skemo de iu malnovgreka! Jen - Sangosciencisto.
Iom aliteme - ĉiam ŝajnis strange, ke oni diras -logo kaj ne -logiisto por indiki fakulon de la samnoma scienco - tio estas evidenta latinidaĵo kaj malobeas kutimajn vortkreadajn regulojn.
Sed, por reiri al via dekomenca demando: "filozofio" ŝajnas iom malsimili. Ŝajne "filozofio" priskribas apartan koncepton kiun la anstataŭigo "saĝecamanto" ne plene kaptas. Ĉi-situacie fremdprenaĵo eble pli taŭgas.
psychoslave (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2015 16.11.52
*Ĉu mi devas uzi la akuzativon post 'anstataŭ'?
Tempodivalse (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2015 16.26.10
Laŭ mia opinio, la nenorma "-logo" el "-logio" eĉ estas malpli uzinda ol "-isto" simple ĉar ili malhelpas kaj malobeas la tipan vortskemon. Nur eŭropema kutimo diktas, ke "-logo" estu pli vaste uzata.
psychoslave:En ĉi tiu kunteksto, jes! Via uzado de ĝi estis ĝusta. La jena citaĵo eble eksplikos la nuancojn de signofo.
*Ĉu mi devas uzi la akuzativon post 'anstataŭ'?
Pri la akuzativo post «anstataŭ»
Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ «anstataŭ» per si mem postulas ĉiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post «anstataŭ» la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: «Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon», la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pri tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato.
(Fonto: http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0015/00...
robbkvasnak (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2015 17.16.10
La germanparolantoj ofte priskribas sian lingvon kiel "die Sprache der Dichter und Denker" - la lingvo de la poetoj kaj pensantoj. Tre bela priskribo, ĉu ne?
ustra (Näytä profiilli) 26. helmikuuta 2015 17.38.54
robbkvasnak:La germanparolantoj ofte priskribas sian lingvon kiel "die Sprache der Dichter und Denker" - la lingvo de la poetoj kaj pensantoj. Tre bela priskribo, ĉu ne?Verdire, oni kutime parolas pri "la lando de la poetoj kaj pensantoj".