Al la enhavo

La Mortigo de Nemcov--Kion Signas?

de Polaris, 2015-marto-03

Mesaĝoj: 155

Lingvo: Esperanto

Polaris (Montri la profilon) 2015-marto-03 06:52:28

Ĉu la pafmurdo de Boris Nemcov indikas ke la registaro de Rusio revenas al siaj maljunaj kutimoj? Ĉu eblas ke Putin ne toleras nek kritikon nek opozicion? Aŭ ĉu la mortigo estas hazarda ŝancokazo, kiu nenion diras de la Rusa registaro? Kion pensas la plimulto de la rusoj?

vejktoro (Montri la profilon) 2015-marto-03 08:02:02

Polaris:Ĉu la pafmurdo de Boris Nemcov indikas ke la registaro de Rusio revenas al siaj maljunaj kutimoj? Ĉu eblas ke Putin ne toleras nek kritikon nek opozicion? Aŭ ĉu la mortigo estas hazarda ŝancokazo, kio nenion diras de la Rusa registaro? Kion pensas la plimulto de la rusoj?
Ĉi tie vi ne trovos la pensojn de la plimulto de la rusoj.. nure de la aktivaj rusaj esperantistoj.

Por mi, mi ne kredas ke Putino gajnas ion ajn pri la murdo de Nemcov. Putino ja estas sufiĉe apogata en Ruso. Kaj Nemcov verŝajne estis trans lia pinto kiel opoziculo. Tamen, eksistas atmosfero de malrespekto por la opozicio de la rega reĝimo. Tiu atmosfero ja estas krei kaj daŭriĝi de la rusa ŝtata (de Putino). Estas, mi kredas, etoso en kiu oni povas senti ke la murdo de 'nesekvuloj' estas eble se timo sufiĉas. La amaskomunikilo de la ŝtato egalas opozicion kun okcidenta agreso... do, pro tiu, neŝtataj apogataj ideoj estas minacaj fremdaj ideoj.

Nu, la homoj de rusa ne estas stultaj kaj povas regi liajn pensojn si mem, sed por la fortaj enPutin-kredantoj kaj por tiuj kiuj revas ke la romantika Putina vizio de la glora maljuna Rusa ŝtato revivus, la bono estas nur la bono de la estro. Ne estas la unua fojo ke malamiko de la rusa ŝtato ekmortas; Anna Politkovskaya kaj Alexander Litvinenko ekzemple. Ebla la 'maljuna kutimoj' neniam ekiris.

Eble estas freneza enPutin kredanto, aŭ eble sekreta branĉo de la ŝtata. Li estas pafmordita ĉar oni timas lin. Li estis pafmordata pro liaj timuloj.

Sed poste ke mi diris tiun, ni nun scias ke Nemcov ofertis timon por la kredanto, kaj por la ŝtato.

La tago antaŭ ol la okazo Nemcov diris je radio ke li havas informaĵon pri la milita partopreno de Rusa en Ukrainujo.

Hmmm..

ustra (Montri la profilon) 2015-marto-03 10:10:39

Putin estas populara kiel neniam antaŭe en Rusio. Kial li devus mortigi iun politike malgravan opoziciulon? Nemcov tute ne estis minaco por Putin.
Kaj se Putin komisis la mortigon de Nemcov, kial la uloj de Putin mortigis lin sur publika strato kun la Kremlo en la malantaŭo kaj ne ekz. per aŭtoakcidento (aliloke)?

Nepras ankaŭ koni la medion en kiu Nemcov moviĝis. Li ja havis kontaktojn al miliarduloj. Ne tro postulus la imagpovon, ke tia medio povus ekestigi malsanan konstelacion, ĉu?

vejktoro:Sed poste ke mi diris tiun, ni nun scias ke Nemcov ofertis timon por la kredanto, kaj por la ŝtato.

La tago antaŭ ol la okazo Nemcov diris je radio ke li havas informaĵon pri la milita partopreno de Rusa en Ukrainujo.

Hmmm..
Nemcov estis la sola homo sur la tuta mondo havanta pruvojn pri rusaj trupoj en Ukrainio. Tial Putin mortigis lin... Interesa teorio.
Eble li ankaŭ sciis, kie troviĝas la Sukcena Ĉambro?

Polaris (Montri la profilon) 2015-marto-03 17:01:29

Terurĉjo: ŝajnas al mi, ke vi estas konvinkita, ke "sangsoifa diktatora reĝimo de Putin" mortigis Nemcov-on. tute senpruve, tute antaŭjuĝe, nur pro influo de totala usona amaskomunikila propagando.
Fakte, bedaŭrinde, Rusio havas malbelegan historion de subpremado, precipe dum la soveta epoko. La tuta mondo rimarkas ke Rusio nune entrudiĝas sin en Ukranio, io kion ili nepre ne rajtas fari. Kaj nun, "subite" Nemcov, "ial", estis pafmurdita. Logike, do, oni suspektas kaj scivolas. Ĉu vi kulpigas nin pro tio?

Terurĉjo:mi ne dubas, ke vi legas en ĉiuj viaj ĵurnaloj kaj gazetoj, aŭdas en ĉiuj radioelsendoj kaj vidas en ĉiuj televidprogramoj jenon: la ĉefa opoziciulo de Rusio, eminenta malamiko de Putin s-ro Nemcov estis mortigita fare de nuna rusa reĝimo.
ĉu mi ne pravas?
Mi ne kupligas vin por kredi tion, Terurĉjo; tamen, la gazetara reago ĉi tie estas rimarkinde moderigita, mi kredas. Kompreneble, ekzistas demandoj, sed mi pensas ke la amaskomunikiloj ĉi tie pritraktas juste ĉi tiu afero.

Terurĉjo:kiu akompanis Nemcov-on en la momento de lia morto, ĉu vi scias?
ja li promenis ne sola.
Ne, mi ne scias, kaj malkaŝeme, mi ne prizorgas tion. En civiligita socio, oni povas esprimi siajn kredojn (aŭ politike aŭ religie) sen timo pri eblaj reprezalioj, speciale pro la registaro. Se elvenos ke frenezulo aŭ sendependa krimulo faris ĉi tiun murdon, tio povus okazi ĉie ajn. Aliflanke, se la rusa registaro reiniciantas siajn maljunajn kondutaĉojn, tio gravegas.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-marto-03 17:09:17

Tre neordinare rezonas reprezentanto de Usono Polaris. Li tre diskrete aludas kremlan spuron en murdo de Boris Nemcov, kaj poste 'levas' demandon pri nia opinio.

Polaris, vi volis aŭdi opinion de rusoj. Aŭskultu!
Mi opinias, ke pereon de Nemcov denove (kiel kutime) reĝisoris CIA laŭ mendo de usona registaro. Via lando daŭrigas latentan atakon al Moskvo por krei novan iluzion de kvazaŭ terura putina reĝimo. Via registaro sekvas evidentan celon kvereligi tutan mondon kun Rusio. Usonaj sekretaj servoj bone posedas senkontaktan batal-teknologion por detrui ĉefajn politikajn kaj ekonomiajn konkurantojn Ĉinion kaj Rusion.

Certe, Boris Nemcov neniam aspektis minaculo. Li ne estis gvidanto de iu grandega kontraŭŝtata forto, kiu ellaboris planon de la detruo de rusia potenco. Li estis opoziciulo, kiu ne havis grandegan kvanton de l'apogantoj. Li estis ĉiam gaja kaj ĝentila homo.
Jes, li apogis ukrainian ŝtatrenverson kaj estis evidenta prousona sekvanto en propagando de modelo de usona ekonomio. Tamen, neniam ekzistas homogena socio. Ĉiu homo rajtas esprimi sian vidpunkton je politika modelo.

Sed mi devas turni vin al realeco. Kial vi ligas morton de Nemcov kun lia politika pozicio? Al mi ŝajnas, li estas viktimo de granda politika ludo de eksterlanda forto. Li estas peono sur ŝaktabulo, kiu devis provoki popolan indignon kaj politikan eksplodon en Rusio. Sed rusoj ne estas idiotoj, kredantaj je malpuraj metodoj de la trompo. Kaj Putin ne estas plena idioto por krei proprajn problemojn en Rusio kaj likvidi neflatantajn homojn apud Kremlo. Ekzistas por tio sekretaj kaj misteraj metodoj de la likvido. Kaj tiuj metodoj ekzistas dum kelkaj jarcentoj.

Tamen estas alilandanoj, kredantaj al propagando de New York Times. Tio estas la vero.

Kaj mi iomete aldonos. Neniu trovis murdiston. Neniu konas mendinton kaj kaŭzon de la tragedio. Neniu povas respondi vian demandon ĝis fino de la krim-esplorado. Nemcov estis bona homo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-marto-03 17:35:20

Feliĉe ni jam konas homojn en Usono kiuj ĉiam donas la ŝuldon por malbonaj aferoj al eksterlandanoj kaj al la "malamikoj" de Usono (ili ĵus festis kune en Vaŝingtono kunvenon de CPAC - Konservema-Politika-Agad-komitato kun steloj kiel Sarah Palin, Ted Cruz, Rand Paul, ktp. Por ili nur Usono bonas, usonanoj estas anĝeloj, nia flago estas kvazau religio).
Uff! Sed ŝajne Rusio ankaŭ suferetas: Se tro neĝas en Moskvo, kulptas la CIA. Se juna Ivanov havas akenon, kulpas la usona agresemo.
Putin estas anĝelo, la savinto de sia popolo kaj la granda rusa patrolando. Post sia morto, li estos embalzamigita kaj mostrata en vitra ekspoziejo en Kremlino - Aŭ eble li neniam mortos ĉar li estas dio.
La fieŭropa unio, la faŝistaj ukrainoj, la NATO-aĉ-o, la fiusonanoj ... povra Rusio havas tiom da malamikoj! Ĉiu malbona venas el ekstero!

ustra (Montri la profilon) 2015-marto-03 17:43:54

robbkvasnak:Feliĉe ni jam konas homojn en Usono kiuj ĉiam donas la ŝuldon por malbonaj aferoj al eksterlandanoj kaj al la "malamikoj" de Usono (ili ĵus festis kune en Vaŝingtono kunvenon de CPAC - Konservema-Politika-Agad-komitato kun steloj kiel Sarah Palin, Ted Cruz, Rand Paul, ktp. Por ili nur Usono bonas, usonanoj estas anĝeloj, nia flago estas kvazau religio).
Uff! Sed ŝajne Rusio ankaŭ suferetas: Se tro neĝas en Moskvo, kulptas la CIA. Se juna Ivanov havas akenon, kulpas la usona agresemo.
Putin estas anĝelo, la savinto de sia popolo kaj la granda rusa patrolando. Post sia morto, li estos embalzamigita kaj mostrata en vitra ekspoziejo en Kremlino - Aŭ eble li neniam mortos ĉar li estas dio.
La fieŭropa unio, la faŝistaj ukrainoj, la NATO-aĉ-o, la fiusonanoj ... povra Rusio havas tiom da malamikoj! Ĉiu malbona venas el ekstero!
...skribas tiu, kies lando dekomence senĉese militas kontraŭ la homaro kaj elspezas ĉiujare 800.000.000.000 da dolaroj por la armeo.

lagtendisto (Montri la profilon) 2015-marto-03 19:49:52

robbkvasnak:La fieŭropa unio, la faŝistaj ukrainoj, la NATO-aĉ-o, la fiusonanoj ... povra Rusio havas tiom da malamikoj! Ĉiu malbona venas el ekstero!
Ie mi legis: 'Ĉiam ekster politiko samtempa ankaŭ estas interna politiko.' Mi volus aldoni: 'Ju forta, histeria ekster politiko regas ĉeftitolojn de loka gazetaro, des diskreta nuntempa registaro povas regi internan politikon.' Natura ankaŭ inkludas membroŝtatoj de EU.

Sunjo (Montri la profilon) 2015-marto-03 20:06:37

spreecamper:
robbkvasnak:La fieŭropa unio, la faŝistaj ukrainoj, la NATO-aĉ-o, la fiusonanoj ... povra Rusio havas tiom da malamikoj! Ĉiu malbona venas el ekstero!
Ie mi legis: 'Ĉiam ekster politiko samtempa ankaŭ estas interna politiko.' Mi volus aldoni: 'Ju forta, histeria ekster politiko regas ĉeftitolojn de loka gazetaro, des diskreta nuntempa registaro povas regi internan politikon.' Natura ankaŭ inkludas membroŝtatoj de EU.
Inverse oni povus diri ke la solvo de enlandaj problemoj grave kontribuus al la solvo de problemoj inter diversaj landoj, ĉar oni ne plu bezonus eksteran malamikon por distri la popolon de enlanda fiaska politiko.

lagtendisto (Montri la profilon) 2015-marto-03 20:47:05

Sunjo:Inverse oni povus diri ke la solvo de enlandaj problemoj grave kontribuus al la solvo de problemoj inter diversaj landoj, ĉar oni ne plu bezonus eksteran malamikon por distri la popolon de enlanda fiaska politiko.
Mi konsentas. Krom tio, laŭ sia naturo, en sia ielo ĉiu politika gazetaro kaj televidaro volus aŭ indignigi, aŭ histerigi, aŭ konfirmi antaŭjuĝoj, aŭ manipuli alie sian celgrupon.

Reen al la supro