Al la enhavo

La Mortigo de Nemcov--Kion Signas?

de Polaris, 2015-marto-03

Mesaĝoj: 155

Lingvo: Esperanto

Polaris (Montri la profilon) 2015-marto-04 23:14:26

vejktoro:
Polaris: fivirinon.
Mi petas, ni diru 'virino.'
Ne. Ŝi estas prostituitino. Prostituitino = fivirino.

FractalBloom (Montri la profilon) 2015-marto-05 01:50:06

Polaris:
vejktoro:
Polaris: fivirinon.
Mi petas, ni diru 'virino.'
Ne. Ŝi estas prostituitino. Prostituitino = fivirino.
Ni diru "virino" aŭ "femino" ĉar oni ne devas paroli seksiste. Plue ŝi ne estas prostituitino sed ukrajnia modelino. Oni neniam mencias "fivir(iĉ)ojn" aŭ "ĉiesul(iĉ)ojn" do ni ne aparte parolu pri inaj prostituitoj kiel "fi-virinoj" simple ĉar la vorto eblas konstruiĝi.

Polaris (Montri la profilon) 2015-marto-05 05:16:18

Lakiro:Tre neordinare rezonas reprezentanto de Usono Polaris. Li tre diskrete aludas kremlan spuron en murdo de Boris Nemcov, kaj poste 'levas' demandon pri nia opinio.
Kiu faris tion, Lakiro? Iu ĉi tie? Iu de Pravda? Iu de tutaj viaj dekduoj da aliaj fontoj de naciaj novaĵoj (kiuj certe nun ekzistas en Rusio)?

Lakiro:Polaris, vi volis aŭdi opinion de rusoj. Aŭskultu!
Mi opinias, ke pereon de Nemcov denove (kiel kutime) reĝisoris CIA laŭ mendo de usona registaro.
Ho, Usono...kompreneble. Usono responecas pri ĉiuj problemoj de la mondo, ĉu? Se neĝegus en Moskvo, verŝajne estus pro Usono, kiu klopodas regi la veteron. Tio estas la plej stulta aserto, kiun mi jam aŭdis ekde longe. Kial vi kredus tion? Kie estas via pruvo? Aŭ ĉu la pruvo ne necesas...se io okazas, kaj estas malbona, do, "logike" devas esti pro Usono, ĉu?

Ĉu vi kredas ke Usono ankaŭ igis la morton de Juŝenkov? Kaj kion vi pensas pri Klebnikov, la redaktiso de Forbes? Mi supozas ke ankaŭ li estis murdita pro Usono--tio nepre ne pritemis la koruptadon, kiun li estis malkovranta, ĉu mi pravas?

Lakiro, PLI OL 300 ĵurnalistoj aŭ malaperis aŭ estis murditaj ekde 1993...ĉu Usono respondecas pro ili ĉiuj? Vekiĝu kaj flaru la kafon. Kiom longa devas esti la listo antaŭ ol vi konsiderus alian eblecon krom Usona implikiĝo? Kio okazis je Girenko, akitvulo por homaj rajtoj? Hmmm? Aŭ Andrei Kozlov...Anna Politkovskaja...Stanislav Markilov...Natalia Estimirova? Kaj dum ni parolas pri ĉi tio, kio, vi supozas, VERE okazis je Prezidanto Viktor Usĉenko en Ukranio? Aŭ Aleksader Litvinenko? La Usona CIA estis tre okupita se ili respondecas por ĉion el tio.

Lakiro:
Via lando daŭrigas latentan atakon al Moskvo por krei novan iluzion de kvazaŭ terura putina reĝimo...Ĉiu homo rajtas esprimi sian vidpunkton je politika modelo.
Ho, jes, ili povas esprimi sian vidpunkton, kaj post tio, la Rusa registaro povas mortigi ilin. Kiom da sendependaj ĵuraloj ekzistas en Rusio? Kiom da sendependaj radiofoniaj elsendoj, kiuj pritraktas la novaĵojn kaj alpaŝas politikajn aferojn? Kial?

Lakiro: Kial vi ligas morton de Nemcov kun lia politika pozicio?
Unue, mi ne akuzis, mi demandis. Sed mi suspektas la rusan registaron pro la longa listo de la politikaj kontraŭuloj de Putin, kiuj finvenis mortaj.

Polaris (Montri la profilon) 2015-marto-05 05:31:46

FractalBloom: Ni diru "virino" aŭ "femino" ĉar oni ne devas paroli seksiste.
Mi ne parolis simple pri "virino" sed pri "fivirino" aŭ prostituitino. Mi parolas kiel mi intencas paroli.

FractalBloom:
Plue ŝi ne estas prostituitino sed ukrajnia modelino.
En la unua paĝo, Terurĉjo diris
Terurĉjo:pri Nemcov
dum sia lasta nokto li promenadis tra moskvaj stratoj kun sia vica amatino - ukraina prostituitino Anna Durickaja
Povas esti erara...mi ne scias.

FractalBloom (Montri la profilon) 2015-marto-05 06:31:01

Polaris:Povas esti erara...mi ne scias.
Laŭ la rusa artikolo ŝi estas modelino. Mi ne scias kial ĉiuj supozis ke ŝi estas prostituitino. Kompreneble mencii prostituitojn ne 'stas malbona, sed mi pensas ke supozi iu juna virino esti prostituitino senrigardante la faktojn estas tre bigota.

Tio estas kial la antaŭa ulo diris ke ni diru simple "virino".

vejktoro (Montri la profilon) 2015-marto-05 06:38:52

Polaris:
Terurĉjo:pri Nemcov
dum sia lasta nokto li promenadis tra moskvaj stratoj kun sia vica amatino - ukraina prostituitino Anna Durickaja
Povas esti erara...mi ne scias.
Ne atribuu pezon al la vortoj de Terurĉjo. Oni povas ekscii pri Anna Duritskaya-on, ŝi ne estas nekonata. Ŝi ne laboras kiel prostituitino. Ŝi ja estas ukraina kaj pro tio allogas maljustajn fivortojn kaj antaŭjuĝon el certaj homoj.

P.S. Por estonta fadeno: Ŝajnas ke la plimulto da prostituitinoj ekfaras la laboron perforte; nememvola; ofte la rezulto de infana seksa mistrakto, kaj tiel plu. La juĝa etikedo, 'fi-' eble plibone estus uzata pri la predantoj kaj mistrakantoj.

Fajro_Ruso (Montri la profilon) 2015-marto-05 06:57:54

Putin povas esti kio ajn, sed ĝuste ne stultulo. La murdo de Nemcov (kaj antaŭe kaj speciale en nunaj politikaj cirkonstancoj) certe estas malutila por li kaj krom tio, kiel opoziciulo Nemcov neniel minacis al Putin. Li estis tre nepopulara inter pliaĝuloj, kiuj bone memoras lian aktivan partoprenon en ruinigo de la lando kaj rabado de ties loĝantoj, por junuloj li entute estis preskaŭ nekonata. Kiu efektive murdis ni dume povas nur konjekti, sed estas evidenta ke la plej grandan profiton el ĉi tiu mortigo ricevis tiuj, kiuj deziras plian malboniĝon de la situacio en Rusio kaj ĉirkaŭ ĝi.

luphundo (Montri la profilon) 2015-marto-05 08:30:58

Oni neniam ekkonos la kapon, eble la manon. En mia lando ankaŭ oni murdadis tra lasta 25 jaroj kelkaj gepolitikistojn. Plej verŝajne iuj volus, ke Putin estu pli kruela kontraŭ "amikoj de Ukrainio". Ĉiam oni diros, ke tion faris Putin. Ĉu Stalin volis, ke oni murdu Kirov`on? Tre simila afero tio estas.

ustra (Montri la profilon) 2015-marto-05 10:26:36

Polaris:
Lakiro:Polaris, vi volis aŭdi opinion de rusoj. Aŭskultu!
Mi opinias, ke pereon de Nemcov denove (kiel kutime) reĝisoris CIA laŭ mendo de usona registaro.
Ho, Usono...kompreneble. Usono responecas pri ĉiuj problemoj de la mondo, ĉu? Se neĝegus en Moskvo, verŝajne estus pro Usono, kiu klopodas regi la veteron. Tio estas la plej stulta aserto, kiun mi jam aŭdis ekde longe. Kial vi kredus tion? Kie estas via pruvo? Aŭ ĉu la pruvo ne necesas...se io okazas, kaj estas malbona, do, "logike" devas esti pro Usono, ĉu?
La historio de vetermanipulado estas longa. Tiu tute ne estas tiom abstrakta temo kiel vi pensas.
Ke aĉulo kiel McCain volas forigi la rusan prezidenton, tute ne estas sekreto. Kaj la CIA ja ekzistas por tiaj taskoj. Stulta estus nur nei tion fakton.

Polaris:Ho, jes, ili povas esprimi sian vidpunkton, kaj post tio, la Rusa registaro povas mortigi ilin. Kiom da sendependaj ĵuraloj ekzistas en Rusio? Kiom da sendependaj radiofoniaj elsendoj, kiuj pritraktas la novaĵojn kaj alpaŝas politikajn aferojn? Kial?
Kiom da sendependaj ĵurnalistoj kaj radiofoniaj elsendoj ekzistas en Usono? En alia fadeno mi skribis, ke en Germanio eĉ ekzistas scienca verko pri gazetara samdirekteco rilate ĉefe la sekurec- kaj eksterpolitiko, kaj ke dumjara ĵurnalisto kaj internulo de renoma gazeto en Germanio plene konfirmas la ekkonojn de tiu scienca verko.

Polaris:Lakiro, PLI OL 300 ĵurnalistoj aŭ malaperis aŭ estis murditaj ekde 1993...ĉu Usono respondecas pro ili ĉiuj? Vekiĝu kaj flaru la kafon. Kiom longa devas esti la listo antaŭ ol vi konsiderus alian eblecon krom Usona implikiĝo? Kio okazis je Girenko, akitvulo por homaj rajtoj? Hmmm? Aŭ Andrei Kozlov...Anna Politkovskaja...Stanislav Markilov...Natalia Estimirova? Kaj dum ni parolas pri ĉi tio, kio, vi supozas, VERE okazis je Prezidanto Viktor Usĉenko en Ukranio? Aŭ Aleksader Litvinenko? La Usona CIA estis tre okupita se ili respondecas por ĉion el tio.
Kiam vi prezentas tiaj faktoj, bv. montru ankaŭ la fontojn (kio ne signifas, ke mi principe neas tiajn faktojn). Kiom da ĵurnalistoj aŭ malaperis aŭ "mortigis sin mem" en Usono? Kio estas via komento pri la torturmalliberejo en Ĉikago?

Spionado, samdirekteco, torturo, droneoj, intenca stultigado de lernejanoj, pli malliberuloj ol Stalin kaj preskaŭ ĉiujaraj invadoj - ĉu ne ekzistas sufiĉe da problemoj en Usono pri kiuj usonano devus zorgi? Kial ĉiam nur okupi sin pri alia ŝtato kaj kulpigi ĝin?

mihxil (Montri la profilon) 2015-marto-05 13:01:23

ustra:
La historio de vetermanipulado estas longa.
Ha, chemtrails. Ial ne mirigas min ke vi ankaŭ kredas pri tiu stultaĵo. Tio estas absoluta frenezaĵo, komplete imagata komploto.

Reen al la supro