ورود به محتوا

La Mortigo de Nemcov--Kion Signas?

از Polaris, 3 مارس 2015

پست‌ها: 155

زبان: Esperanto

Lakiro (نمایش مشخصات) 22 مارس 2015،‏ 16:53:35

Fusiloj, pistoloj... ridulo.gif Pluraj homoj estas veraj bravuloj.
Tamen rememoru Ĥirosimon kaj Nagasakion. Imagu kiel malaperas tuta urbo, tuj, subite, kun ĉiuj loĝantoj kaj soldatoj kun iliaj pistoloj kaj fusiloj. Pripensu. Vi komprenos kiuj ridindaj estas viaj bildetoj pri pafiloj.
Verŝajne vi malbone imagas kiel post unu artileria salvo pereas malamika bataliono kun ĝia fusiloj kaj pistoloj.
Tiu ĉi bravaĉo estas stulta.
externalImage.png

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 22 مارس 2015،‏ 18:37:01

Doktor_Zlo:Usona generalo aĉetis detektilon de polonio.
eble, do vi ja scias pri kio mi skribis eĉ se mi ne rekte skribis tion

Doktor_Zlo (نمایش مشخصات) 23 مارس 2015،‏ 5:33:45

Lakiro:Fusiloj, pistoloj... ridulo.gif Pluraj homoj estas veraj bravuloj.
Tamen rememoru Ĥirosimon kaj Nagasakion. Imagu kiel malaperas tuta urbo, tuj, subite, kun ĉiuj loĝantoj kaj soldatoj kun iliaj pistoloj kaj fusiloj. Pripensu. Vi komprenos kiuj ridindaj estas viaj bildetoj pri pafiloj.
Verŝajne vi malbone imagas kiel post unu artileria salvo pereas malamika bataliono kun ĝia fusiloj kaj pistoloj.
Tiu ĉi bravaĉo estas stulta.
ĉu snajper-fusilo de Putin?
externalImage.png

Lakiro (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2015،‏ 6:26:15

Nova murdo. En Kievo oni murdis faman verkiston opoziciulon Olesj Buzina. Kial neniu indignas? Ĉu kulpas hipokriteco?

ustra (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2015،‏ 9:20:05

Okazis tuta serio de "sinmortigoj" de (pli malpli) prominentaj opoziciuloj en Ukrainio. Kaj lastsomere en Lvivo mortis la pola esploristo pri Holokaŭsto Robert Kuvalek...

Lakiro (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2015،‏ 13:35:51

Verŝajne vico de lastaj tragediaj eventoj en Ukrainio nomiĝas "vera demokratio". Niaj pluraj forumanoj konvinkas min, ke Ukrainio estas demokrata lando kun etalona ordo, ke ĝi estas eŭropa ŝtato, defendanta liberon de la vorto.
Sergej Suĥobok, Oleg Kalaŝnikov, Aleksandr Pikluŝenko, Stanislav Melnik, Miĥail Ĉeĉetov kaj Olesj Buzina - viktimoj de la "demokrata" reĝimo. Kiu estas sekva?

La situacio estas tre interesa, ĉar pluraj forumanoj tre aktive rezonis pri morto de Nemcov. Okazis terura tragedio. Sed tiu temo estis profita por la parolantoj, ĉar tio koncernis Rusion.
Sinjoroj, kio embarasas diskuti pri mortoj de ukrainaj politikistoj? Ĉu hipokriteco? Jes, por iuj aktivuloj tiu ĉi temo estas neinteresa, ĉar ĝi tuj montros ilian veran vizaĝon.
Mihxil, vi tiel aktive kulpigis rusojn pro malajzia Boeing kaj Nemcov. Vi ricevas rajton partopreni ankoraŭfoje, nur kontraŭ la ukrainoj. Ĉu ne? Hipokriteco!!!

externalImage.png

Olesj Buzina

Vinisus (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2015،‏ 15:25:56

La televido de Okcidento silentis pri la murdo de Olesj Buzina. La amaskomunikiloj nur prizorgas, kiam la afero malfavoras al Ruslando. Faŝista demokratio de ĉokoladaj faristoj helpata de okcitentanoj.

ustra (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2015،‏ 8:09:42

La ukrainaj naziistoj havas retpaĝon sur kiu ili publikigas personajn informojn de neniigendaj homoj. La IP-adreso de tiu retpaĝo apartenas al pbs4ukr.nato.int

fonto 1
fonto 2

externalImage.png

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2015،‏ 19:13:47

Kaj denove vi uzas la vorton "faŝismo" sen fonto. Uf! Tediga tendenco flanke de la rusoj.

Lakiro (نمایش مشخصات) 19 آوریل 2015،‏ 5:25:38

robbkvasnak:Kaj denove vi uzas la vorton "faŝismo" sen fonto. Uf! Tediga tendenco flanke de la rusoj.
Kvasnak, eĉ neniu dubis, ke laŭ vi denove kulpas rusoj. Tio ĉi estas teda tendenco de la usonanoj. Pereis ukraino de ukrainaj nazioj, tamen vi denove rigardas orienten kaj serĉas moskvan spuron. Tio ĉi estas la plej ŝatata temo por vi.
Mi rekomendas al vi trovi informon pri UPA (Ukraina partizana armeo), kies membroj murdis Buzina-on. Ĝi estas nome faŝista organizaĵo. Pli frue ĝi obeis al hitlera ukraina rejĥskomisarejo.
09.04.2015 Poroŝenko donis al tiu ĉi faŝista organizaĵo oficialan statuson de ŝtata organizaĵo. Ĝiaj membroj ricevis sociajn garantiojn kaj estas agnoskitaj herooj.

Olesj Buzina neniam alvokadis aranĝi ŝtatan renverson aŭ ribelon. Li neniam minacis. Li neniam partoprenis en kontraŭŝtataj mitingoj. Li nur diris pri granda politika eraro de nuna potenco. Tio ne plaĉis al "demokrata kabineto" de la faŝista potenco.

بازگشت به بالا