Al la enhavo

Universala Kongreso 2016 en Slovakio!

de zielonamamba88, 2015-marto-04

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-novembro-05 11:55:33

maratonisto:Ĉu rajtas partopreni nur membroj de UEA aŭ de iu landa E-asociacio?
Se rajtas ne membroj, kiuj estas la kotizoj?
Mi legis la paĝon, sed ne komprenis bone.
Rajtas partopreni ĉiuj - kaj membroj de UEA, kaj ne-membroj de UEA. Kongreskotizoj por individuaj membroj de UEA estas malpli altaj ol por tiuj kiuj ne estas individuaj membroj de UEA

Via kongreskotizo dependas de kiu lando vi estas, kiam vi aliĝas, kaj ĉu vi estas membro de UEA.

Ekzemple se persono estas de Germanio - tio estas "A-lando", kiu aliĝas ĝis 31-12-2015 kaj ne estas membro de UEA - tiam kotizo estos 225 EUR. Se germano aliĝos al UEA (malplej alta kotizo kiu donas rabaton por UK estas MJ do 26 EUR) tiam la kongreskotizo estos 180 EUR (do sume oni ŝparas 19 EUR kaj aldone ricvados retan eldonon de la revuo Esperanto).

Plena kotiztabelo de kongreskotizoj troviĝas ĉe: http://uea.org/kongresoj/kotiztabelo kaj aktuala kotiztabelo de UEA kaj TEJO troviĝas ĉe: http://uea.org/alighoj/kotiztabelo.
Ebloas ankaŭ ŝalti retan aliĝilon kaj tie vidi kiel kalkuliĝas/ŝanĝiĝas la prezo depende de tio ĉu vi estas individua membro de UEA aŭ ne: http://uea.org/kongresoj/alighilo

Aldone estas malpli altaj kotizoj por:
  • komitatanoj de UEA
  • kunuloj (tiuj kiuj loĝas samadrese kun la ĉefaliĝinto)
  • junuloj (ĝis 30-jaraĝaj)
  • handikapuloj (tiuj, kies handikapo nepre postulas akompananton (ekzemple blindulo), kaj kiu pruvis tion per kuracista aŭ simila atestilo)
Aldone, infanoj kaj junuloj ĝis 20-jaraĝaj (naskiĝintaj post 1995-12-31) ne pagas la kongreskotizon.

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-decembro-03 16:04:46

Hodiaŭ aperis informoj pri la Internacia Infana Kongreseto kiu okazos samtempe kun UK en la urbo Nitro en Slovakio. Ĉeftemo de IIK 2016 estas "Bestoj".

Trovu retejon de la kongreseto kun la aliĝilo ĉe: http://bertosch.free.fr/iik2016/

Pli da informoj pri la 101-a Universala Kongreso de Esperanto vi trovu ĉe: [url=www.nitra2016.sk]www.nitra2016.sk[/url]

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-decembro-30 10:15:45

Speciale por junuloj (sed ne nur)!
Loĝado dum la 101-a UK en studenthejmo tuj apud la kongresejo en 2-3 litaj ĉambroj jam ekde 7 EUR! ridulo.gif
Vidu kiel abundan elekton por loĝado vi havos dum la 101-a UK! De 4-stelaj hoteloj ĝis studentaj hejmoj, de 7 ĝis 77 EUR po nokto! Ĉiu trovos por si ion taŭgan.

Ne maltrafu la okazon, kaj se vi ankoraŭ ne aliĝis faru tuj kaj ĝuu la avantaĝojn de la unua aliĝperiodo! ridulo.gif
Plena listo de loĝebloj: http://uea.org/pdf/hoteloj_nitro.pdf (studenthejmoj tute fine, numeroj 20-22)

Unua, plej favorpreza, aliĝperiodo finiĝos morgaŭ (31-an de decembro 2015).

Aliĝilon trovu ĉe: http://www.uea.org/kongresoj/alighilo

petro666 (Montri la profilon) 2015-decembro-30 10:35:48

Ĉiuj lernu-uzantoj! Nur ĝis morgaŭ, 31.12. estas la malplej kosta eblo aliĝi al UK 2016! Nepre do utiligu tiun ŝancon, por ŝpari monon kaj veni somere al la tutmonde plej granda Esperanto-evento! Antaŭ ĝi okazos IJK en apuda lando Pollando, do eblas plani karavanon kaj pluveturi al UK de IJK!
La aranĝo estos plena de novigaj eroj, do certe indas veni kaj esti parto de tiu ĉi neforgesebla aranĝo! Ĝis revido en Nitro, Slovakio ridulo.gif.

zielonamamba88:La 101-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en la urbo Nitra en Slovakio!
Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2016-januaro-10 20:57:28

Junaj volontuloj por la 101-a UK serĉataj!

Se vi…:
  • estas vojaĝema, juna (17-30-jaraĝa) esperantisto el eŭropunia aŭ najbara al EU-lando*,
  • volas helpi en organizado de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, plej granda Esperanta evento de la jaro, gajni unikan sperton, ekhavi neforgeseblajn remorojn,
ni invitas vin volontuli en Slovakio dum 14-59 tagoj (laŭ via prefero kaj disponeblo)!

Ni monpetos al Eŭropa Unio por subteni la volontuladon kadre de Eŭropa Volontula Servo. La projekto kovros i.a. viajn kostojn de: loĝado, manĝado, asekuro kaj vojaĝo. Aldone vi ricevos etan poŝmonon.

Aliĝilon trovu ĉe: http://bit.ly/UK2016evs
Aliĝu ĝis 17.01.2016, sed ju pli frue, despli bone!

Kaze de demandoj skribu ĉi tie aŭ retpoŝte (info@ikso.net).
Kaj ne hezitu diskonigi la anoncon!

*La akceptataj landoj estas:
- ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom Slovakio;
- neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;
- Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

Rimarko: se oni partoprenis jam la longtempan volontuladon (pli ol 2-monatan) kadre de EVS tiam oni ne plu rajtas partopreni denove volontuladon kadre de EVS. Post partopreneno en mallongtempa volontulado kadre de EVS (tiu pri kiu temas anonco) oni senprobleme rajtas partopreni poste ankaŭ longtempan (2-12 monatan) volontuladon.

Urho (Montri la profilon) 2016-februaro-04 09:27:29

zielonamamba88:
Urho:
zielonamamba88:Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/
Ĉu la 101-a UK havas Twitter-paĝon?
Ne, ĝi ne ekzistas. La organiza-teamo ankoraŭ pripensas ĉu ĝin krei kaj kian utilecon ĝi havus.
Estas bonege, ke nun ekzistas Twitter-paĝo: JunularoUK2016 (Junularo dum UK 2016). ridulo.gif

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2016-marto-02 10:15:51

Filmkonkurso pri amikeco en UK

Universalaj Kongresoj estas bona okazo por renkonti geamikojn kaj ekhavi novajn. Por doni atenton al la kongresaj amikecoj, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco UEA okazigas konkurson pri amatoraj filmoj kiuj traktas tiun fenomenon. Aŭtoroj de la plej popularaj filmetoj gajnos senpagan kongresaliĝon por sia amiko.

Ĉu vi konatiĝis kun nova amiko en Universala Kongreso? Ĉu vi renkontis aŭ planas renkonti viajn geamikojn en UK? Ĉu vi havas kortuŝajn aŭ frenezajn rememorojn el la kongreso? Rakontu pri tio!

La konkurso okazos en la sociretejo Facebook, kie la gajnintojn elektos la publiko: la premion ricevos aŭtoroj de la plej popularaj filmoj. La aliĝo al la konkurso estas senpaga kaj ĝi okazas aŭtomate post la aldono de la kradvorto #uk2016amikeco. La filmojn oni povas alŝuti ĝis la 31-a de marto 2016. La gajnintoj – kolektintoj de la plej multaj ŝatoklakoj – estos anoncitaj la 4-an de aprilo 2016.

En la konkurso povas partopreni ĉiu interesito. Ne gravas la tekniko – la filmo povas esti kolora aŭ nigra-blanka, ankaŭ registrita per poŝtelefono. Tamen, ĝi devas esti en Esperanto kaj ĝia daŭro ne povas superi tri minutojn. Ĉiu povas anonci por la konkurso plurajn filmetojn.

UEA atribuos du premiojn, kondiĉe ke en la konkurso partoprenos almenaŭ 25 filmoj. Se oni anoncos por la konkurso pli ol 50 filmojn, estos elektitaj tri gajnintoj. La regularo de la konkurso estas konsultebla en la LKK-retejo de la 101-a Universala Kongreso.
Legu pli ĉe: http://www.nitra2016.sk/konkurso/

(informo laŭ la Gazetara Komuniko de UEA: [url=uea.org/gk/606a1]uea.org/gk/606a1[/url]

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2016-marto-19 11:31:49

Riĉan kaj neforgeseblan junularan programon dum UK 2016 diligente preparas SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo!
Kaj jen ni anoncas ke jam estas lanĉita mendilo por junularaj programeroj! Ne hezitu, ĉar lokoj estas limigitaj!!

Mendeblas lokoj en junularaj programeroj por:
* E10 - junulara ekskurso al Bratislavo,
* D10 - vingustumado
* D11 - verda pikniko

Legu pli pri tio ĉe: http://www.nitra2016.sk/junulara-programo/
Vizitu: UK 2016 - Junulara programo
Mendu ĉe: http://uea.org/kongresoj/mendilo

* * * Por ĉiuj programeroj havas prioritaton aliĝi junuloj ĝis 30-jaraĝaj. Se restos liberaj lokoj, junuloj pli ol 30-jaraĝaj povos aliĝi surloke, dum UK, ĉe la budo de junulara programo aŭ informejo.

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2016-marto-21 10:53:38

Vojaĝu al UK-ejo tute senpage!

La urbo Nitro sponsoras transporton de la kongresanoj de la trajna/busa stacidomo de Nitro al la kongresejo per ĉarma trajneto!

Dum la tuta alventago, la 23-a de julio, la trajneto senpage veturigados la kongresanojn, ĉu ankaŭ vin? ridulo.gif

Aliĝu ĉe: http://uea.org/kongresoj/alighilo

Urho (Montri la profilon) 2016-aprilo-05 05:30:56

Multlingva paĝaro por lerni la slovakan

Se vi vojaĝos al la 101-a UK en Slovakio, bv. noti, ke vi povas lerni la slovakan lingvon per Esperanto (aŭ per 12 aliaj lingvoj) ĉe la retejo slovake.eu.

Reen al la supro