Al la enhavo

Universala Kongreso 2016 en Slovakio!

de zielonamamba88, 2015-marto-04

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-marto-04 12:02:50

La 101-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en la urbo Nitra en Slovakio!

Konata estas jam preciza dato de UK 2016 - 23-30.07.2016.

La urbo Nitra jam gastigis kelkajn esperantajn aranĝojn. En la jaro 2011, 2012 kaj 2014 okazis tie sukcesaj Someraj Esperanto-Studadoj kaj somere 2015 okazos en la sama urbo SAT-kongreso (Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda).

La 101-a Universala Kongreso havas jam ŝtatestran protekton! La prezidento de Slovakio, s-ro Andrej Kiska, akceptis la inviton fariĝi la Alta Protektanto de la aranĝo. Okaze de la Kongreso aperos ankaŭ en Slovakio speciala poŝtmarko. (Legu pli ĉe uea.org)

Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-marto-16 13:02:38

E m b l e m k o n k u r s o !

La Loka Kongresa Komitato (LKK) organizas okaze de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra (Slovakio) en 2016 konkurson pri desegno de emblemo por ĝi.

Limdato por sendi la emblemproponojn estas: 15.04.2015

Premioj: la kvin plej bonaj proponoj ricevos valorajn premiojn (librojn, T-ĉemizojn, KD-jn, DVD-jn kun temoj de Esperanto kaj urbo Nitra). La unua loko, por la konkursanto kun la venkinta emblemo, estas kovrita ĉeesto en la 101-a UK en Nitra en 2016 (aliĝkotizo kaj tranokto por la tuta aranĝo).

Legu pli ĉe: http://www.nitra2016.sk/emblemkonkurso/

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-aprilo-08 09:16:07

Restas lasta semajno por partopreni konkurson por krei emblemon de la Universala Kongreso de Esperanto en Slovakio!
Estu vi kiu kreos emblemon kiun portos ĉiuj partoprenantoj de la 101-a UK kaj kiu aperados ĉie kie temos pri la 101-a UK!

Legu pli ĉe: http://www.nitra2016.sk/emblemkonkurso/

Valoraj premioj atendas!

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 16:25:06

Morgaŭ estas la lasta tago por sendi la emblemproponojn! Hastu, ne prokrastu, valoraj premioj atendas! ridulo.gif

Legu pli ĉe: http://www.nitra2016.sk/emblemkonkurso/

Urho (Montri la profilon) 2015-septembro-20 12:58:00

zielonamamba88:Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/
Ĉu la 101-a UK havas Twitter-paĝon?

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-septembro-21 08:46:29

Urho:
zielonamamba88:Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/
Ĉu la 101-a UK havas Twitter-paĝon?
Ne, ĝi ne ekzistas. La organiza-teamo ankoraŭ pripensas ĉu ĝin krei kaj kian utilecon ĝi havus.

Urho (Montri la profilon) 2015-septembro-22 10:37:30

zielonamamba88:
Urho:
zielonamamba88:Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/
Ĉu la 101-a UK havas Twitter-paĝon?
Ne, ĝi ne ekzistas. La organiza-teamo ankoraŭ pripensas ĉu ĝin krei kaj kian utilecon ĝi havus.
Bedaŭrinde, ĉiuj el loĝantoj sur la Tero ne havas Facebook-paĝon. Mi do rekomendas krei la Twitter-paĝon. Krome Twitter estas tre utila kaj rapida amaskomunikilo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-septembro-27 18:42:08

Se UEA havas aparte malaltan kotizon por UK por junuloj, kial oni ne havas tion por emerituloj? Mi devas nun vivi de fiksa enpreno de mia emeritaĵo kaj ĝi ne estas tre alta. Jam vojaĝi al alia kontinento kaj loĝi kaj manĝi tie estas multekosta. Eble tio estos malpli en Slovakio. Mi ŝatus iri sed mi timas ke mi ne povos pro la financaj problemoj

zielonamamba88 (Montri la profilon) 2015-novembro-03 16:10:32

Estraro de Universala Esperanto-Asocio jam decidis - temo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto estos "Socia justeco — lingva justeco". Legu pli en la gazetara komuniko de UEA: http://www.uea.org/gk/590a1

maratonisto (Montri la profilon) 2015-novembro-04 20:33:03

Ĉu rajtas partopreni nur membroj de UEA aŭ de iu landa E-asociacio?
Se rajtas ne membroj, kiuj estas la kotizoj?
Mi legis la paĝon, sed ne komprenis bone.

Reen al la supro