Postitused: 28
Keel: Esperanto
zielonamamba88 (Näita profiili) 4. märts 2015 12:02.50
Konata estas jam preciza dato de UK 2016 - 23-30.07.2016.
La urbo Nitra jam gastigis kelkajn esperantajn aranĝojn. En la jaro 2011, 2012 kaj 2014 okazis tie sukcesaj Someraj Esperanto-Studadoj kaj somere 2015 okazos en la sama urbo SAT-kongreso (Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda).
La 101-a Universala Kongreso havas jam ŝtatestran protekton! La prezidento de Slovakio, s-ro Andrej Kiska, akceptis la inviton fariĝi la Alta Protektanto de la aranĝo. Okaze de la Kongreso aperos ankaŭ en Slovakio speciala poŝtmarko. (Legu pli ĉe uea.org)
Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/
zielonamamba88 (Näita profiili) 16. märts 2015 13:02.38
La Loka Kongresa Komitato (LKK) organizas okaze de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra (Slovakio) en 2016 konkurson pri desegno de emblemo por ĝi.
Limdato por sendi la emblemproponojn estas: 15.04.2015
Premioj: la kvin plej bonaj proponoj ricevos valorajn premiojn (librojn, T-ĉemizojn, KD-jn, DVD-jn kun temoj de Esperanto kaj urbo Nitra). La unua loko, por la konkursanto kun la venkinta emblemo, estas kovrita ĉeesto en la 101-a UK en Nitra en 2016 (aliĝkotizo kaj tranokto por la tuta aranĝo).
Legu pli ĉe: http://www.nitra2016.sk/emblemkonkurso/
zielonamamba88 (Näita profiili) 8. aprill 2015 9:16.07
Estu vi kiu kreos emblemon kiun portos ĉiuj partoprenantoj de la 101-a UK kaj kiu aperados ĉie kie temos pri la 101-a UK!
Legu pli ĉe: http://www.nitra2016.sk/emblemkonkurso/
Valoraj premioj atendas!
zielonamamba88 (Näita profiili) 14. aprill 2015 16:25.06

Legu pli ĉe: http://www.nitra2016.sk/emblemkonkurso/
Urho (Näita profiili) 20. september 2015 12:58.00
zielonamamba88:Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016Ĉu la 101-a UK havas Twitter-paĝon?
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/
zielonamamba88 (Näita profiili) 21. september 2015 8:46.29
Urho:Ne, ĝi ne ekzistas. La organiza-teamo ankoraŭ pripensas ĉu ĝin krei kaj kian utilecon ĝi havus.zielonamamba88:Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016Ĉu la 101-a UK havas Twitter-paĝon?
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/
Urho (Näita profiili) 22. september 2015 10:37.30
zielonamamba88:Bedaŭrinde, ĉiuj el loĝantoj sur la Tero ne havas Facebook-paĝon. Mi do rekomendas krei la Twitter-paĝon. Krome Twitter estas tre utila kaj rapida amaskomunikilo.Urho:Ne, ĝi ne ekzistas. La organiza-teamo ankoraŭ pripensas ĉu ĝin krei kaj kian utilecon ĝi havus.zielonamamba88:Vizitu la Facebook-paĝon de UK 2016: https://www.facebook.com/uk2016Ĉu la 101-a UK havas Twitter-paĝon?
Vizitu la retpaĝon de UK 2016: http://www.nitra2016.sk/
robbkvasnak (Näita profiili) 27. september 2015 18:42.08
zielonamamba88 (Näita profiili) 3. november 2015 16:10.32
maratonisto (Näita profiili) 4. november 2015 20:33.03
Se rajtas ne membroj, kiuj estas la kotizoj?
Mi legis la paĝon, sed ne komprenis bone.