შინაარსის ნახვა

Herta Müller priskribas Putin

robbkvasnak-ისა და 5 მარტი, 2015-ის მიერ

შეტყობინებები: 64

ენა: Esperanto

robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2015 18:47:28

Herta Müller priskribas en siaj romanoj la krimojn faritajn de la iama rusa registaro kaj la iama rumana registaro kontraŭ la homoj en Rumanio kaj ŝi priskribas de unua mano la sekvojn de tiuj krimoj. Ŝia patrino estis forprenita por trudlabori en Rusio. Ŝi intervjuis multajn ekskaptitojn kiuj devis laboregi en tiaj koncentrejoj. La rakontoj estas iomete tristaj sed ĉiam kun brileto de espero. Ŝia lingvaĵo estas poezia, klara, kaj belega.

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2015 19:21:04

robbkvasnak:Herta Müller priskribas en siaj romanoj la krimojn faritajn de la iama rusa registaro kaj la iama rumana registaro kontraŭ la homoj en Rumanio kaj ŝi priskribas de unua mano la sekvojn de tiuj krimoj. Ŝia patrino estis forprenita por trudlabori en Rusio. Ŝi intervjuis multajn ekskaptitojn kiuj devis laboregi en tiaj koncentrejoj. La rakontoj estas iomete tristaj sed ĉiam kun brileto de espero. Ŝia lingvaĵo estas poezia, klara, kaj belega.
Eble kun ŝia patrino nenio malbona okazintus, se ŝia patro ne estus SSano.
Ĉu ŝi plendas pri kvin jaroj en trudlaborejo por eksaj naciistoj kaj nomas tion krimo de la rusa registaro??? Tia aroganteco insultas mian komprenon.

Lakiro (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2015 19:32:44

Lakiro (მომხმარებლის პროფილი) 10 მარტი, 2015 20:01:59

Duko (მომხმარებლის პროფილი) 11 მარტი, 2015 10:28:59

Fuzzy:Eble kun ŝia patrino nenio malbona okazintus, se ŝia patro ne estus SSano.
Bonvole montru pruvojn rilate al via aserto ke la tiame 17 jaraĝa knabino estis SS-ano.

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 11 მარტი, 2015 15:58:56

Duko:
Fuzzy:Eble kun ŝia patrino nenio malbona okazintus, se ŝia patro ne estus SSano.
Bonvole montru pruvojn rilate al via aserto ke la tiame 17 jaraĝa knabino estis SS-ano.
La deviga laboro por germandevena loĝantaro en Okcidenta Eŭropo estis milita reparacio, pro la milito, kiun aranĝis naciistoj, unu el kiuj estis la patro de Gerta Muller.
La trudlaboroj daŭris nur kvin jarojn, poste la patrino de Gerta revenis hejmen -- ĉu ne estas vera feliĉo kompare al la naciistaj koncentrejoj, el kiuj judoj eliris nur per fumtubo?

robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 11 მარტი, 2015 16:22:42

Unu faraĵo malbona de unu etna grupo ne signifas ke oni punu la tutan grupon. La nuntempa sinteno de la Esperantistoj en Rusio ŝokas min. Vi ne pensas samideane. Vi pensas kaj skribas kiel RUSOJ unue. La ideo de Esperanto estas ke ni estu samideanoj, homoj, unue, kaj landanoj due.
Mi NE estas unue usonano. Mi havas usonan pasporton. Nek Usono nek Ruslando estas piedpilkteamoj. Ni ĉiuj povas elekti ĉu subteni aŭ ne la politikojn de la landoj kie ni loĝas. Mi bedaŭras la malesperantan sintenon de niaj samideanoj en Rusio. Tute ne estas en la intereso de la progreso de la homaro.
Mi plene konscias pri similaj misfaroj flanke de la usona registaro. Proksime de mia domo estas silenta, belega memorilo pri la naŭzaj agoj de la usona registaro dum la dua mondmilito. Estas la ĝardeno Morikani, iame pacamaj vilaĝo de japandevenaj farmistoj - multe el ili naskis en Usono. Dum la dua mondmilito nia aĉa registaro forrabis ilin de sia vilaĝo kaj devigis ilin vivi en nevada dezerto sub teruraj kondiĉoj. Multaj inter ili mortis kiel la germanlingvaj rumanoj kaptitaj de la aĉa rusa registaro por venĝi sin kontraŭ la germanoj ĝenerale.
La aĉa morto de la japandevenaj usonoj ne korektigas la aĉan morton de germanlingvaj romanoj. Homa suferado estas HOMA suferado, ne usona, ne rusa, ne japana, ne germana - HOMA.
Mi apelacias al la ruslingvaj samideanoj estu homamaj unue - vere. Mi etendas la manon al vi. Kiel samideanoj vi estas ĉiam bonvenaj ĉe mi.

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 11 მარტი, 2015 17:51:05

robbkvasnak:Unu faraĵo malbona de unu etna grupo ne signifas ke oni punu la tutan grupon. La nuntempa sinteno de la Esperantistoj en Rusio ŝokas min. Vi ne pensas samideane. Vi pensas kaj skribas kiel RUSOJ unue. La ideo de Esperanto estas ke ni estu samideanoj, homoj, unue, kaj landanoj due.
Mi NE estas unue usonano. Mi havas usonan pasporton. Nek Usono nek Ruslando estas piedpilkteamoj. Ni ĉiuj povas elekti ĉu subteni aŭ ne la politikojn de la landoj kie ni loĝas. Mi bedaŭras la malesperantan sintenon de niaj samideanoj en Rusio. Tute ne estas en la intereso de la progreso de la homaro.
Mi plene konscias pri similaj misfaroj flanke de la usona registaro. Proksime de mia domo estas silenta, belega memorilo pri la naŭzaj agoj de la usona registaro dum la dua mondmilito. Estas la ĝardeno Morikani, iame pacamaj vilaĝo de japandevenaj farmistoj - multe el ili naskis en Usono. Dum la dua mondmilito nia aĉa registaro forrabis ilin de sia vilaĝo kaj devigis ilin vivi en nevada dezerto sub teruraj kondiĉoj. Multaj inter ili mortis kiel la germanlingvaj rumanoj kaptitaj de la aĉa rusa registaro por venĝi sin kontraŭ la germanoj ĝenerale.
La aĉa morto de la japandevenaj usonoj ne korektigas la aĉan morton de germanlingvaj romanoj. Homa suferado estas HOMA suferado, ne usona, ne rusa, ne japana, ne germana - HOMA.
Mi apelacias al la ruslingvaj samideanoj estu homamaj unue - vere. Mi etendas la manon al vi. Kiel samideanoj vi estas ĉiam bonvenaj ĉe mi.
Mi tute ne konsentas kun vi.

Unue, la deviglaboroj tute ne estis venĝo, kiel vi skribis. Temis pri reparacioj, rekonstruado de la plene ruinigita far de la milito lando, en la tempo, kiam propra sovetunia loĝantaro estis ne sufiĉa por tio pro grandegaj homaj perdoj. Ĉu laŭ vi estus plene justa se nur neniom kulpaj sovetuniaj civitanoj mem restarigus kaj riparus ĉion, kion malkonstruis la germanaj naciistoj?

Due, Esperanto laŭ mi ne estas religio, aŭ politika ideo aŭ io simila. Ĝi estas lingvo neŭtrala, per kiu homoj povus interkomuniki, restante si mem -- mi ruso, vi usonano. Tio ĉi ja estas ĉefa ideo de la lingvo. Se ni komunikus ekzemple en la angla, tiam nepre mi, ruso, estus devigita esprimi miajn pensojn per lingvo, en kiu homoj pensas alie, ol mi kutimas. Rezulte vi perceptus ne miajn pensojn kiel ili estas, sed nur adaptiĝon de ili al via lingvo. Kompreneble tio veras ankaŭ se ni komunikus en la rusa, tiam vi devus espimi viajn usonanajn opiniojn per rimedoj, kiuj pli kutimas al esprimo de rusaj pensoj.
Do, se mi uzas Esperanton, tio ne signifas, ke mi devas ĉesi esti ruso, kaj iĝi ia abstrakta homo. Male, mi devas resti rusa, kaj vi usonana, kaj ni provu kompreni unu la alian per utilega komuna neŭtrala lingvo. Malgraŭ eventuala abomeno, kiun ni eble recipoke sentas. Ĝuste tio pliriĉigas la mondon, kaj ne tio kiam ĉiuj iĝas samopiniaj kaj nedistingeblaj mense.

lagtendisto (მომხმარებლის პროფილი) 11 მარტი, 2015 22:04:52

Fuzzy:Do, se mi uzas Esperanton, tio ne signifas, ke mi devas ĉesi esti ruso, kaj iĝi ia abstrakta homo. Male, mi devas resti rusa, kaj vi usonana, kaj ni provu kompreni unu la alian per utilega komuna neŭtrala lingvo.
Mi nur volas paroli pri mi. Neniu devigas min por agu patriotema. Ekzistas esceptojn, jes. Ekzemple, se oni elektiĝis por posteno en kaj registaro, kaj armeo, kaj ŝtata instruisto, k.t.p., tiam oni 'patriotema' truddevigas sin laŭ principoj de germanio. En paca tempo, neniu ŝtata organizo povas truddevigi 'normalan' civitanon por agus patriotema. Mia denaska lingvo, la germana lingvo, estas instruita unue de mia gepatroj, nur due plibonigita de ŝtataj instruistoj. Mi ne ŝuldas ion de patriotemon al nuntempa registaro de germanio. Plu mi estas truddevigita por zorgu pri miaj gepatroj en sia maljuneco.

Absoluta mi entute ne sentas truddevigi min por reprezentus (nuntempa registaro) de germanio. Mia gepatra lingvo estas mia baza identeco, ĉeflingvo de mia oficiala imposteco ne estas mia baza identeco. Mi ne estas sklavo de germano, mi estas germanlingva denaskulo. Se mi agas, tiam mi agas kia germanlingva denaskulo, ne kia reprezentanto de germanio.

Lakiro (მომხმარებლის პროფილი) 12 მარტი, 2015 16:45:51

spreecamper:Mi ne ŝuldas ion de patriotemon al nuntempa registaro de germanio. Plu mi estas truddevigita por zorgu pri miaj gepatroj en sia maljuneco.

Absoluta mi entute ne sentas truddevigi min por reprezentus (nuntempa registaro) de germanio. Mia gepatra lingvo estas mia baza identeco, ĉeflingvo de mia oficiala imposteco ne estas mia baza identeco. Mi ne estas sklavo de germano, mi estas germanlingva denaskulo. Se mi agas, tiam mi agas kia germanlingva denaskulo, ne kia reprezentanto de germanio.
Pardonu, mi nenion komprenis.
Cu vi aludis vian patriotismon aŭ egoismon?

ზემოთ დაბრუნება