Contenido

Herta Müller priskribas Putin

de robbkvasnak, 5 de marzo de 2015

Aportes: 64

Idioma: Esperanto

robbkvasnak (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2015 18:22:56

Kiom bedaŭre ke la ĉi-forumaj rusianoj reagas kun tiom da agresemo. Ja estas libera forumo kaj ĉiu rajtas esprimi sin libere. Tiel kelkaj homo demaskas sin kiaj ili vere estas. Kaj tial la mondo timas ilin, ilian landon kaj ilian estraron. Ilia cinika sinteno al la homaro, ilia ŝovinismo ne konvinkas iun ajn subteni ilin aŭ la landon kion ili reprezentas. Male. Tiu senkritika tronaciamo kaŭzas aliajn homojn timi. Eble tio estas ilia celo - timigi. Eble tio estas la ununura sistemo de regado, kion ili vere konas - subpremo de unuopulaj ideoj sub unu fortega estro

mihxil (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2015 18:56:09

robbkvasnak:Ilia cinika sinteno al la homaro, ilia ŝovinismo ne konvinkas iun ajn subteni ilin aŭ la landon kion ili reprezentas. Male. Tiu senkritika tronaciamo kaŭzas aliajn homojn timi. Eble tio estas ilia celo - timigi. Eble tio estas la ununura sistemo de regado, kion ili vere konas - subpremo de unuopulaj ideoj sub unu fortega estro
Mi ne timas ilin, sed mi ja estas, ŝajne kiel vi, seniluziigita pri la homaro kaj la esperantistaro, kaj mia bildo pri ruslando pli kaj pli nigriĝas, kaj la sinkonduto de kelkaj de ties landanoj ĉi-forumo ne malmulte kontribuis al tio.

Lakiro (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2015 19:23:12

mihxil: mi ja estas, ŝajne kiel vi, seniluziigita pri la homaro kaj la esperantistaro
Hoo, mi de nun scios, ke esperantistaro estas nacieco. ridulo.gif
Sed al mi ne plaĉas unu sinjoro el Nederlando.
Kaj afro-azio-eŭrousonanoj jam tedis. Sufiĉas ekvidi novaĵojn el Usono, kie usona eksa generalo alvokas murdi rusojn, kaj mi ĉesas ŝati afro-azio-eŭrousonanojn (krom indianoj).
Scales alvokas murdi kiel eblas plimulte da rusoj

robbkvasnak (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2015 19:43:34

Lou Dobbs (la elsendisto en la filmo de Lakiro) estas fanatika dekstremulo, ŝovinista rasisto. Jes, li rajtas havi televidelsendon. Se vi volas vidi malan opinion, rigardu Rachael Maddow (mi preferas ŝian sendon). En Usono vi rajtas prezenti ideojn kontraŭ la registaro sen timi ke iu mortpafos vin - ĝenerale. Bedaŭrinde estas gravega problemo de pafiloj permesitaj en Usono. En la ĉi-tiea gazetaro oni nun lernis ke en multaj urboj la policanoj misuzas sian povon por ŝikani negrulojn. Iu preĝejestro en Kalifornio proponis ke oni mortpafu ĉiujn gejulojn sen kulpo. En Fort Lauderdale, kie mi loĝas, la urbestro malliberigis 90-jarulon ĉar li donacis manĝojn al la senhejmuloj. Mia eksa-ĉefino (ŝi nur estis tie kiel ĉefino dum 3 monatoj) maldungis min ĉar mi estas geja. Laŭ la ŝtata leĝaro tio estas permesata en Florido.
Ne, mi tute ne subtenas multajn agojn de la ĉi-tiea registaro. Estas multaj malicaj homoj en Usono.
SED ankaŭ estas bonaj homoj ĉi-tie.
KAJ mi rajtas publike diri kaj skribi mian opinion. Mi NE bezonas senpekan prezidenton. La prezidento de Usono nun estas vivanta homo - li faras erarojn. Mi ne ĉiam ŝatas lian politikon. Mi NE mortus por Usono. Mi NE batalus por Usono. Mi loĝas ĉi-tie. Mi helpas la homojn kiuj bezonas mian helpon. Mi kampanjas kontraŭ tiuj, kies politiko mi ne bontrovas.
Kaj mi laboras por Esperanto.

robbkvasnak (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2015 19:47:37

Kaj al Fuzzy (lanugulo?) mi diras ke se VI devus labori en alia lando pro la politiko de Rusio, eĉ se vi neniam faris ion kontraŭ tiu alia lando persone, vi ne vidus tiun laboron, mankon de varmo, manĝoj, klinika helpo, ktp tra la okuloj de venkinto. Ĉu vi ne konas la vorton 'empation'?
Jes, mi timas Rusion kaj la ĉi-forumajn rusianojn. Se ili kontrolus la mondon, ni aliaj homoj vivus en mizero.

Lakiro (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2015 19:56:03

robbkvasnak: en la filmo de Lakiro
Eeeee! Ne surpendigu la etikedon... ridulo.gif

ustra (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2015 20:19:14

robbkvasnak:Jes, mi timas Rusion kaj la ĉi-forumajn rusianojn. Se ili kontrolus la mondon, ni aliaj homoj vivus en mizero.
Dume, la usona reĝimo renovigas siajn atomajn armilojn en Germanio.

robbkvasnak (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2015 20:58:53

memkompreneble, kun tiaj frenezuloj en Rusio kiuj atakas aliajn landojn kaj okupas fremdan teritorion, kiuj amikegiĝas kun nordkorea diktatoro.... oni timas - ju pli mi legas ĉi-tie de Ustra, Lakiro, Teruruĉjo kaj Fuzzy des pli mi ankaŭ timas

mihxil (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 00:13:48

robbkvasnak:ju pli mi legas ĉi-tie de Ustra, Lakiro, Teruruĉjo kaj Fuzzy des pli mi ankaŭ timas
Mi pensas ke estas klare ke tiu kvaropo laboras por la CIA, por tiel aspektigi Ruslandon kiel landon de frenezuloj.

robbkvasnak (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 00:19:43

Jes, agresema Usono ...

Volver arriba