Contenido

Herta Müller priskribas Putin

de robbkvasnak, 5 de marzo de 2015

Aportes: 64

Idioma: Esperanto

vejktoro (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 07:39:32

mihxil:
robbkvasnak:ju pli mi legas ĉi-tie de Ustra, Lakiro, Teruruĉjo kaj Fuzzy des pli mi ankaŭ timas
Mi pensas ke estas klare ke tiu kvaropo laboras por la CIA, por tiel aspektigi Ruslandon kiel landon de frenezuloj.
Ĥa, jes, pro iom da tiuj mesaĝoj, ŝajnas ke la CIA dungis la plej bonajn!

Robbkvasnak, mi neniam legis Müller-on - mi ne bone taskas la germana - ĉu vi iam legas ŝin traduke? Eble angle? Ŝia frua vivo estas interesa kaj mi kredas ke kiam oni travivas certajn afliktadojn, oni akiris unikan perspektivon.

Iam, mi laboris kun viro kiu travivis la Bulgaria revolucio (li venas ĉe mia lando kiel politika rifuĝinto.) Iu vespero ni ridis kaj parolis pri la stato de tion-ĉi kaj tion-alian kaj ni filozofias pri la mondo; mi ŝerce diris kiel mi kutime altruisme deklarus ke tiam, kiam mi estas la reĝo, tuta estos malsama.. mi faros tion, kaj mi ek estigos ĉi tion, kaj mi 'os, kaj, kaj... Li haltigis min rapide. "Ne, mi ne kredas vin," li serioze asertis, "tiam vi regos, vi tuj pekus."

Mi nur ŝercis, sed por li, la ŝercado estis finata. "Homo ne estas lando, sed reĝoj devas perdi tiun konon,"
li eksplikas, "Oni nin portis tra la stratoj; ili amis nin; ili hurais; ili ploris, ili dankas. Sed dum malmultaj tagoj poste, ili volas mortigi nin."

Mi silentis.

Nun, li estas artisto.

robbkvasnak (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 08:07:29

vejktoro, Herta estas poezia prozverkistino. Ŝi uzas tranĉilon por forigi la dikan haŭton kaj tiam ŝi karesas la koron. Mi legis "Atemschauckel" - ĝi ekzistas en kelkaj tradukoj. Legante mi ploris kaj ridetis. Mi vidis la homon Leo Auberg, juna rumano de 17 jaroj, kaptiata en sia propra vivo en malgranda vilaĝo en Rumanio post la dua mondmilito. Li estis tro juna por esti parto de la militmaŝino de la nazistoj. Li estis naivo. La rusoj kaptis lin kaj dum la kvin jaroj de kaptado kaj trulaboro, piedtretis lian animon je la nomo de kompensoj al la "rusa popolo". Li malsatis, li malvarmis, li malsanis. Ĉio tio estas egala al siaj rusaj kaptintoj. Ili primokis lin. Multaj el liaj kunkaptitoj mortis pro la aĉa traktado je la nomo de la rusa popolo. Kiam li finfine estis resendata al sia vilaĝo, il kromis en la vivo de la vilaĝanoj. Ili kredis lin jam morta kiel multaj kaptitoj de la rusoj post la milito. Finfine li formigras al Aŭstrio sed ĝis la fino de sia vivo li ne plu estas normale funkcia homo.
Mi voluntulis en loka hejmo de maltratataj infanoj. je la fino de la laboro ĉiun tagon mi ploris pro la kontraŭhoma agado de gepatroj kontraŭ tiuj senkulpaj infanoj. Mi volis adopti unu sed la ŝtato diris ke mi - ĉar mi estas geja - ne rajtas.
Ka krimoj de la homoj kontraŭ aliaj homoj NE SINKULPIGAS - vi NE povas diri: mi maltratos lin ĉar li estas xxxx-ano kaj ili perdis la militon kontraŭ ni kaj la soldatoj de lia lando detruis nian landon. KIEL VI SCIAS KE LI, NEPRE LI, KUNLABORIS ĈE LA MALFAROJ?
Ne, la ĉi-forumaj rusianoj kredas ke la vivo estas plena de piedpilkaj teamoj. Se ili ja protestus en sia lando kontraŭ la malicoj, ili finus kiel Nemtsov, pafmurditaj en malvarma nokto. Do ili preferas protekti sin kun la kovrilo de 'pro-registara' fidelo. Mi komprenas tion sed mi bedaŭras ilin. Se ili volas eskapi, mi gastigos ilin. Ili ne estas miaj malamikoj. Ili estas miaj fratoj en kakoza ludo de politiko.
Mi kredas firme je la ideoj de zamenhofa Homaranismo. Nur ni homoj povas gvidi la aliajn homojn al paca interkompreno kaj gefratemon

Fajro_Ruso (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 08:23:43

Mi ne havas eblecon tralegi la libron "Atemschauckel" de Muller kaj mi volas demandi robbkvasnak-on: ĉu en ĉi tiu libro ekzistas almenaŭ unu bona ruso aŭ ni ĉiuj estas senkoraj kaj senanimaj sovaĝbestoj? Anticipan dankon.

Fuzzy (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 08:36:57

spreecamper:
Fuzzy:Do, se mi uzas Esperanton, tio ne signifas, ke mi devas ĉesi esti ruso, kaj iĝi ia abstrakta homo. Male, mi devas resti rusa, kaj vi usonana, kaj ni provu kompreni unu la alian per utilega komuna neŭtrala lingvo.
Mi nur volas paroli pri mi. Neniu devigas min por agu patriotema. Ekzistas esceptojn, jes. Ekzemple, se oni elektiĝis por posteno en kaj registaro, kaj armeo, kaj ŝtata instruisto, k.t.p., tiam oni 'patriotema' truddevigas sin laŭ principoj de germanio. En paca tempo, neniu ŝtata organizo povas truddevigi 'normalan' civitanon por agus patriotema. Mia denaska lingvo, la germana lingvo, estas instruita unue de mia gepatroj, nur due plibonigita de ŝtataj instruistoj. Mi ne ŝuldas ion de patriotemon al nuntempa registaro de germanio. Plu mi estas truddevigita por zorgu pri miaj gepatroj en sia maljuneco.

Absoluta mi entute ne sentas truddevigi min por reprezentus (nuntempa registaro) de germanio. Mia gepatra lingvo estas mia baza identeco, ĉeflingvo de mia oficiala imposteco ne estas mia baza identeco. Mi ne estas sklavo de germano, mi estas germanlingva denaskulo. Se mi agas, tiam mi agas kia germanlingva denaskulo, ne kia reprezentanto de germanio.
Bone, vi rakontis pri via sinteno al la ŝtato. Mi povas kompreni tion, malgraŭ tio, ke mi -- ruso -- rilatas al la ŝtato alie. Mi sentas la ŝtaton kiel io defendanta mian vivon, dank'al kio mi povas trankvile vivi, labori tie kie mi volas, naski infanojn, paroli mian lingvon. Tial mi preferas ke la ŝtato estu forta, ĉar malforta ŝtato ne kapablas bone plenumi tiun taskon, laŭ mia opinio.
Kiam oni kulpigas mian landon je io, mi iel asocias mian ŝtaton kun mi mem, kaj provas eltrovi -- kial mia Patrujo agis tiel aŭ tiel; kion mi mem farus se mi estus la ĉefa estro, se mi respondecus pri la tuta lando kaj ties sendanĝereco kaj prospero? Se mi ne trovas bonan kaj justan kialon, mi certe agnoskas ke la ŝtato fuŝis.
Kaj jes, mi certe rajtas kiel civitano de Rusio eldiri mian malaprobon de agoj de la ŝtato iel ajn, en ĉi forumo aŭ en TV aŭ radio. Kiel ekzemplo: mi opinias ke Rusio perfidis Libion per konsento en UN pri la establo tie "senflugan areon". Estis vere aĉa ago, mi hontas pri ĝi.

Fuzzy (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 09:02:12

robbkvasnak:Kaj al Fuzzy (lanugulo?) mi diras ke se VI devus labori en alia lando pro la politiko de Rusio, eĉ se vi neniam faris ion kontraŭ tiu alia lando persone, vi ne vidus tiun laboron, mankon de varmo, manĝoj, klinika helpo, ktp tra la okuloj de venkinto. Ĉu vi ne konas la vorton 'empation'?
Kompreneble mi kompatas senkulpajn homojn. Mi kompatas la tutan germanan popolon pri tio, kio al ĝi okazis. Mi esperas ke iam ĝi fine liberiĝos de la milita okupacio kaj iĝos sendependa.

Sed kiam filino de SSano akuzas la sovetunian registaron je troa krueleco, tio estas senhonte impertinenta. Se la sovetunianoj estus duone tiom kruelaj kiel kunuloj de ŝia patro, ŝi entute ne naskiĝus, ĉu ŝi (kaj vi) komprenas tion?

ustra (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 09:39:40

robbkvasnak:Jes, agresema Usono ...
Mi supozas, ke oni nomas tion kognitiva disonanco. Tia ridinda neado de realeco memorigas min pri tiamaj germanoj, kiuj firme apogis siajn Führer...

vejktoro (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 09:45:30

Fajro_Ruso:Mi ne havas eblecon tralegi la libron "Atemschauckel" de Muller kaj mi volas demandi robbkvasnak-on: ĉu en ĉi tiu libro ekzistas almenaŭ unu bona ruso aŭ ni ĉiuj estas senkoraj kaj senanimaj sovaĝbestoj? Anticipan dankon.
Jes, tio estas bona demando. Sed mi ne scias la respondon. Mi skribis antaŭe tial la sperto povas ŝanĝi perspektivon. Iam, se iu reĝimo agas iel, oni ofte kulpas la tutan popolon. Pro la vortoj de robbkvasnak, mi kredas ke li ne pensas tiel, kaj do, mi volas lerni de Herta Müller. Se robb ŝatas ŝian verkon, mi kredas ke devus valoro en la libroj. Mi esperas ke Müller eksponis la maljusteco sen kulpigi la senkulpan; la unuopulo povas eviti la reĝimo eĉ se nur filozofie. Rusianoj estas (kaj estis) homoj same kiel ĉiu.. Usonanoj estas (kaj estis) homoj same kiel ĉiu. Mi esperas ke ni povas vidi tra niaj landlimoj.

vejktoro (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 10:08:56

robbkvasnak: mi gastigos ilin. Ili ne estas miaj malamikoj. Ili estas miaj fratoj en kakoza ludo de politiko.
Mi kredas firme je la ideoj de zamenhofa Homaranismo. Nur ni homoj povas gvidi la aliajn homojn al paca interkompreno kaj gefratemon
Kara Robbkvasnak,
Vi sonĝas de iu alia speco de finvenko.
Bonŝancon,
Mi sonĝas kun vi.

klmn (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 10:18:09

ustra:
robbkvasnak:Jes, agresema Usono ...
Mi supozas, ke oni nomas tion kognitiva disonanco. Tia ridinda neado de realeco memorigas min pri tiamaj germanoj, kiuj firme apogis siajn Führer...
Vi ĵus ĉesis paroli pri Usono kaj komencis temi pri Rusio?
io nova

Fuzzy (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2015 10:34:39

robbkvasnak:
Ka krimoj de la homoj kontraŭ aliaj homoj NE SINKULPIGAS - vi NE povas diri: mi maltratos lin ĉar li estas xxxx-ano kaj ili perdis la militon kontraŭ ni kaj la soldatoj de lia lando detruis nian landon. KIEL VI SCIAS KE LI, NEPRE LI, KUNLABORIS ĈE LA MALFAROJ?
Por pli bone kompreni vian vidpunkton -- kion farus vi, se vi estus simpla rusa sovetia soldato en 1941 apud Moskvo? Ĉu vi pafus al atakanta germana soldato?
robbkvasnak:
Mi kredas firme je la ideoj de zamenhofa Homaranismo. Nur ni homoj povas gvidi la aliajn homojn al paca interkompreno kaj gefratemon
Ankaŭ ŝajnas ke vi firme kredas ke ĉiuj esperantistoj devas esti homaranistoj kiel vi.

Volver arriba