Tin nhắn: 4
Nội dung: Esperanto
dema90 (Xem thông tin cá nhân) 10:11:05 Ngày 06 tháng 3 năm 2015
hieraŭ kiel ekzerceto mi ludis iom kun kelkaj vortoj. Nun mi tre volus scii,
a) ĉu la sekvantaj frazoj havas la saman signifon?
b) ĉu la frazoj estas gramatike ĝustaj?
1: Nia domo devas fariĝi pli bele.
2a: Nia domo devas plibeliĝi.
2b: Nia domo devas esti plibeligata.
3a: Nia domo plibeliĝendas.
3b: Nia domo plibeligatendas.
El la vidpunkto de la praktikebleco por ĉiutaga parolado verŝajne nur taŭgas la unuan (eble ankaŭ la duan), sed mi provis tion nur por ekzerci. Precipe la lasta tute ne aspektas bone. Ĉu oni povas uzi la vorton "endas" tiel?
Dankon pro viajn opiniojn!
tommjames (Xem thông tin cá nhân) 10:20:52 Ngày 06 tháng 3 năm 2015
1: Nia domo devas fariĝi pli bele.pli bela
2a: Nia domo devas plibeliĝi.Ĝusta.
2b: Nia domo devas esti plibeligata.Ĝusta, sed 'plibeligita' kutime estus pli bona.
3a: Nia domo plibeliĝendas.Ambaŭ malĝustas.
3b: Nia domo plibeligatendas.
Notu ke 'end' kaj 'ind' jam enhavas la ideon de pasiva ago, do -AT ne necesas. Kaj sekve -iĜ devus esti -IG.
La ĝusta formo estas "Nia domo plibeligendas"
Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 12:01:20 Ngày 06 tháng 3 năm 2015
dema90:Saluton al ĉiuj,Mi ĝustigis iom.
hieraŭ kiel ekzerceto mi ludis iom kun kelkaj vortoj. Nun mi tre volus scii,
a) ĉu la sekvantaj frazoj havas la saman signifon?
b) ĉu la frazoj estas gramatike ĝustaj?
dema90 (Xem thông tin cá nhân) 14:59:25 Ngày 06 tháng 3 năm 2015
Rugxdoma:Multan dankon! Mi korektis ĝin.dema90:Saluton al ĉiuj,Mi ĝustigis iom.
hieraŭ kiel ekzerceto mi ludis iom kun kelkaj vortoj. Nun mi tre volus scii,
a) ĉu la sekvantaj frazoj havas la saman signifon?
b) ĉu la frazoj estas gramatike ĝustaj?