前往目錄

Ĉu "endas" estas ĝustan vorton?

貼文者: dema90, 2015年3月6日

訊息: 4

語言: Esperanto

dema90 (顯示個人資料) 2015年3月6日上午10:11:05

Saluton al ĉiuj,

hieraŭ kiel ekzerceto mi ludis iom kun kelkaj vortoj. Nun mi tre volus scii,
a) ĉu la sekvantaj frazoj havas la saman signifon?
b) ĉu la frazoj estas gramatike ĝustaj?

1: Nia domo devas fariĝi pli bele.

2a: Nia domo devas plibeliĝi.
2b: Nia domo devas esti plibeligata.

3a: Nia domo plibeliĝendas.
3b: Nia domo plibeligatendas.

El la vidpunkto de la praktikebleco por ĉiutaga parolado verŝajne nur taŭgas la unuan (eble ankaŭ la duan), sed mi provis tion nur por ekzerci. Precipe la lasta tute ne aspektas bone. Ĉu oni povas uzi la vorton "endas" tiel?

Dankon pro viajn opiniojn!

tommjames (顯示個人資料) 2015年3月6日上午10:20:52

1: Nia domo devas fariĝi pli bele.
pli bela
2a: Nia domo devas plibeliĝi.
Ĝusta.
2b: Nia domo devas esti plibeligata.
Ĝusta, sed 'plibeligita' kutime estus pli bona.
3a: Nia domo plibeliĝendas.
3b: Nia domo plibeligatendas.
Ambaŭ malĝustas.

Notu ke 'end' kaj 'ind' jam enhavas la ideon de pasiva ago, do -AT ne necesas. Kaj sekve -iĜ devus esti -IG.

La ĝusta formo estas "Nia domo plibeligendas"

Rugxdoma (顯示個人資料) 2015年3月6日下午12:01:20

dema90:Saluton al ĉiuj,

hieraŭ kiel ekzerceto mi ludis iom kun kelkaj vortoj. Nun mi tre volus scii,
a) ĉu la sekvantaj frazoj havas la saman signifon?
b) ĉu la frazoj estas gramatike ĝustaj?
Mi ĝustigis iom.

dema90 (顯示個人資料) 2015年3月6日下午2:59:25

Rugxdoma:
dema90:Saluton al ĉiuj,

hieraŭ kiel ekzerceto mi ludis iom kun kelkaj vortoj. Nun mi tre volus scii,
a) ĉu la sekvantaj frazoj havas la saman signifon?
b) ĉu la frazoj estas gramatike ĝustaj?
Mi ĝustigis iom.
Multan dankon! Mi korektis ĝin.

回到上端