Tästä sisältöön

Kiom da vortoj ekzistas en Esperanto

Lunmuso :lta, 6. maaliskuuta 2015

Viestejä: 51

Kieli: Esperanto

akueck (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2015 18.26.55

Rugxdoma:
akueck:
Rugxdoma:ĉiam iu povas uzi iun ajn vorton, kiuj ili rigardas internaciaj, kaj eĉ trovas subtenon por tiu opinio.
Per kio vi povas subteni tiun chi aserton?
Per tio:
Nach Sakaguchi (1998: 202) nimmt das Phänomen der Homonymie im
Esperanto mit der Zeit zu. Sie nennt keine Gründe dafür. Eine naheliegende
Erklärung könnte wie folgt formuliert werden: Mit der Zeit wurden einige Lexeme
ins Esperanto eingeführt, weil sie nach Ansicht der Esperanto-Sprecher
„internationale Wörter“ und damit „schon esperantisch“ (Cart 1919: 4) sind, d. h.
ihre in mehreren Ethnosprachen äquivalenten Lexeme sind unter sich ähnlich
und bilden die Grundlage für das äquivalente Esperanto-Lexem, selbst wenn
damit eine Isomerie entsteht (Beispiel 2.6.3-3):
Ĝi diras: "Laŭ Sakaguchi la fenomeno de homonimio [ne homo'ni'mi'o] en Esperanto pligrandigas iom post iom. Ŝi ne mencias la bazon de tio. Proksiman klarigon oni povus vortigi tiel: Kun tempo iuj leksemoj estas enkondukitaj en Esperanto tial, ke ili laŭ la opinio de la Esperanto-parolanto estas "internaciaj vortoj" kaj tial "jam esperantaj", t.e. ilia korespondaj leksemoj en pluraj etno-lingvoj estas similaj, kaj formas la bazon por la egalvalora Esperanto-leksemo, eĉ kiam tial estiĝas isomerio."
Sed tio chi ne validas por "iu ajn vorto", kiel vi asertas supre, sed por vortoj, kiuj estas similaj inter si en pluraj etno-lingvoj.

akueck (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2015 18.44.58

Rugxdoma:
akueck:
akueck:Pro tiu senlima vortprovizo neniu esperantisto povas atingi altan lingvo-nivelon.
Se, kiel kriterion pri lingvonivelo, oni trotaksas la konon je ankau maloftaj internaciaj vortoj, jes.
Ĉu ĉi tiu disertacio de vi ankaŭ trotaksas tiun?
Auf der Grundlage der beschriebenen statistisch untersuchten Stichprobe besteht die Esperanto-Sprecherschaft also aus Leuten, die sich in Bezug auf Esperanto als „lebenslang Lernende" sehen (was übrigens auch der subjektiven Erfahrung des Autors nicht widerspricht).
Ĝi diras: Baze de la priskribita statistike esplorita samplo, la Esperantaro konsistas el homoj, kiuj opinias sin kiel "dumvivaj lernantoj" (kio cetere ankaŭ ne kontraŭas la subjektivan sperton de la verkisto).
Ne ja estas tut-klare, al kio tiu "kio" celas. Cu la verkisto opinias ke la Esperantaranoj estas dumvivaj lernantoj aŭ ke ili taksas sin tiel?
Ambau trafas. Sed esti dumviva lernanto kaj/au vidi sin, kiel dumvivan lernanton, ne egalas al tio, ne atingi (au ne esti atinginta) altan lingvonivelon.

Rugxdoma (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2015 18.47.39

akueck:
Rugxdoma:Eĉ se o ni lernas milojn da vortoj, ĉiam senfina nombro da internaciaj vortoj restas. Kaj kontraste al aliaj vortriĉaj lingvoj, kiel la angla, oni ne povas trankviliĝi per scio, ke plej multaj el ili ne estas ofte uzataj.
Per kio vi povas subteni tiun chi aserton?
Ne per eksperimento nek statistiko empirisma.
Estus intresa havi statistika esplorado pri la ofteco de la Esperantaj vortoj, ne bazita sur tekstoj de elstaraj verkistoj, sed sur la "reale ekzistanta" lingvouzo. Eble tia jam ekzistas. Mi ne scias, kaj nur bazigis miaj aserton sur la sekvintaj argumentoj en mia teksto.

Sed eble ion ni povas konjekti. Lingvo-sciencistoj provas klarigi konstatitajn vortofteco-distribuojn, modelitaj de George Zipf kaj aliaj, per la ideo, ke homo ne povus memori tre multajn malofte uzitajn vortojn. Oni bezonas ĉiaman ripeton, aliokaze oni forgesas la vortojn kaj emas kontentiĝi per la pli oftaj. Tio validas kaj pri parolantoj kaj pri aŭskultantoj.

La proceso de ripetado estas alia pri Esperanto. Ankaŭ la uzo de vortaro gravas kiam oni skribas Esperante. Kredeble esperantisto kio devenas de lingvo kiu ne estas grave influita de la fontolingvoj de Esperanto trovas sian vortprovizon de iu vortaro. Eble la kadro de la vortaro tial farigas la distribuon pli rektangula. Se la vortaro de tiu lingvo estas malgranda, post kiam la uzanto ne plu bezonas la vortaron, li konas la tieajn vortojn tre bone, sed la forestajn vortojn neniom. Abrupta ŝanĝo en la distribuo.

Pri anglalingvanoj, parolantoj de latinidan lingvon, kaj homoj kiuj alie konas internaciajn vortojn, post lerno de la bazaj vortoj la vortaron ili eble ne taksas tiom necesa plu. Plej ofte ili povas preni iun maloftan vorton de sian lingvon, esperantigi ĝin per -o, -a, -as k.t.p. Plej ofte tio bone funkcias, almenaŭ dum oni parolas precipe kun aliaj personoj kun la sama lingvo. Por la skribantoj la situacio do estas komforta. Sed por la legantoj ne. Ili devas kompreni kaj maloftajn anglajn vortojn, kaj maloftajn francajn vortojn, kaj maloftajn grekan vortojn, kaj.... Mi konjektas, ke la malproksima parto de la vosto de la distribua kurbo tiam kaj plidikiĝas kaj plilongiĝas.
Tio estas nur mia konjekto.

Kvankam mi ne povis subteni mian aserton pli, mi volis averti pri tiu problemo en la strebado por atingi facile lerneblan lingvon.

Kaj mi ankaŭ volis plendi iom, ke mi tiom malmulte komprenas, kiam mi legas la lernu-forumeraĵojn.

Rugxdoma (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2015 19.13.57

akueck:
Rugxdoma:
akueck:
Rugxdoma:ĉiam iu povas uzi iun ajn vorton, kiuj ili rigardas internaciaj, kaj eĉ trovas subtenon por tiu opinio.
Per kio vi povas subteni tiun chi aserton?
Per tio:
Nach Sakaguchi (1998: 202) nimmt das Phänomen der Homonymie im
Esperanto mit der Zeit zu. Sie nennt keine Gründe dafür. Eine naheliegende
Erklärung könnte wie folgt formuliert werden: Mit der Zeit wurden einige Lexeme
ins Esperanto eingeführt, weil sie nach Ansicht der Esperanto-Sprecher
„internationale Wörter“ und damit „schon esperantisch“ (Cart 1919: 4) sind, d. h.
ihre in mehreren Ethnosprachen äquivalenten Lexeme sind unter sich ähnlich
und bilden die Grundlage für das äquivalente Esperanto-Lexem, selbst wenn
damit eine Isomerie entsteht (Beispiel 2.6.3-3):
Ĝi diras: "Laŭ Sakaguchi la fenomeno de homonimio [ne homo'ni'mi'o] en Esperanto pligrandigas iom post iom. Ŝi ne mencias la bazon de tio. Proksiman klarigon oni povus vortigi tiel: Kun tempo iuj leksemoj estas enkondukitaj en Esperanto tial, ke ili laŭ la opinio de la Esperanto-parolanto estas "internaciaj vortoj" kaj tial "jam esperantaj", t.e. ilia korespondaj leksemoj en pluraj etno-lingvoj estas similaj, kaj formas la bazon por la egalvalora Esperanto-leksemo, eĉ kiam tial estiĝas isomerio."
Sed tio chi ne validas por "iu ajn vorto", kiel vi asertas supre, sed por vortoj, kiuj estas similaj inter si en pluraj etno-lingvoj.
Mi skribis malĝuste: "kiuj" anstataŭ "kiun", kaj "ili" anstataŭ "li" aŭ "ĝi". Mi ne intencis diri "iun ajn vorton", sed "iun ajn vorton, kiun ĝi taksas internacia"
Ofte tiuj vortoj, kiujn iuj rigardas internaciaj, vere estas similaj en pluraj etnolingvoj. La problemoj povas esti, ke tiuj etnolingvoj ĉiuj estas proksimaj geografie aŭ kulture aŭ filologie, aŭ ke la vortoj estas treege maloftaj en iuj el ili, aŭ ke ili estas uzitaj iom malsame en la lingvoj, do estas konfuzaj. Kaj neniu aŭ preskaŭ neniu internacia vorto estas facile komprenita de la plejmulto de la homaro.

akueck (Näytä profiilli) 9. maaliskuuta 2015 17.31.44

Rugxdoma:
Estus intresa havi statistika esplorado pri la ofteco de la Esperantaj vortoj, ne bazita sur tekstoj de elstaraj verkistoj, sed sur la "reale ekzistanta" lingvouzo.
Eble al vi estas interesa la "Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto" de Zlatko Tishljar.

Christa627 (Näytä profiilli) 12. maaliskuuta 2015 21.11.38

Mi ne komprenas la problemon. Mi lernas Esperanton dum unu jaro kaj preskaŭ kvar monatoj, kaj povas facile legi preskaŭ ĉion, kion mi trovas skribite en Esperanto. Tio, kion mi ne komprenas, estas plejofte io, kion mi ne komprenus eĉ en la angla. Mi havas vortojn por esprimi la proprajn pensojn, sen granda kvanto da neoftaj vortoj, kaj povas kompreni preskaŭ ĉion en la forumo; iufoje mi ne facile komprenas la skibaĵojn de tiuj, kiuj ĵus komencis lerni kaj pro tio uzas malĝustajn vortojn aŭ gramatikon, kiuj konfuzas min, sed krom tio, mi ne havas problemon.

Rugxdoma (Näytä profiilli) 14. maaliskuuta 2015 0.19.05

Christa627:Mi ne komprenas la problemon. Mi lernas Esperanton dum unu jaro kaj preskaŭ kvar monatoj, kaj povas facile legi preskaŭ ĉion, kion mi trovas skribite en Esperanto. Tio, kion mi ne komprenas, estas plejofte io, kion mi ne komprenus eĉ en la angla. Mi havas vortojn por esprimi la proprajn pensojn, sen granda kvanto da neoftaj vortoj, kaj povas kompreni preskaŭ ĉion en la forumo; iufoje mi ne facile komprenas la skibaĵojn de tiuj, kiuj ĵus komencis lerni kaj pro tio uzas malĝustajn vortojn aŭ gramatikon, kiuj konfuzas min, sed krom tio, mi ne havas problemon.
Unu kialo certe estas, ke vi estas talenta pri lingvolernado. Dua kialo estas, ke vi bone konis la anglan antaŭe. La angla havas multajn internaciajn vortojn. Ankaŭ multaj lernu-anoj estas angla-ligvanoj aŭ latinid-lingvanoj. Ili kaj vi do havas similan vortprovizon, kaj tial vi povas facile kompreni unu la alian ĉi tie en la fadenoj.

robbkvasnak (Näytä profiilli) 14. maaliskuuta 2015 2.26.40

Ĉu iu scias el kiu lingvo venas la vorto "laca"?

nornen (Näytä profiilli) 14. maaliskuuta 2015 2.32.15

robbkvasnak:Ĉu iu scias el kiu lingvo venas la vorto "laca"?
Serĉinte lac' en la Z'a Universala Vortaro, mi supozas, ke ĝi estas prunteprenita el la franca, t.e. de la vorto las:

LLZ:lac' las, fatigué | weary | müde | усталый | zmęczony.
La franca vorto estas la nepo de la latina vorto lassus (-a, -um).

Pater vir lassus est. = La patro estas laca viro.

akueck (Näytä profiilli) 14. maaliskuuta 2015 13.17.12

Christa627:Mi ne komprenas la problemon.
Nu, komence ne estis problemo, sed du respondoj al la deir-demando legebla en la temlinio. Sed poste Rugxdoma afishis kelkajn strangajn asertojn. Ili postulis mian intervenon.

Takaisin ylös