Späť na obsah

Kiom da vortoj ekzistas en Esperanto

od Lunmuso, 6. marca 2015

Príspevky: 51

Jazyk: Esperanto

Lunmuso (Zobraziť profil) 16. marca 2015 17:36:08

akueck:
Rugxdoma:
Estus intresa havi statistika esplorado pri la ofteco de la Esperantaj vortoj, ne bazita sur tekstoj de elstaraj verkistoj, sed sur la "reale ekzistanta" lingvouzo.
Eble al vi estas interesa la "Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto" de Zlatko Tishljar.
> En 1979 Zlatko Tiŝljar surbendigis 60,000 vortojn ĉe la UK en Lucerno kaj la IJK en Austerlitz.

Bone! Zlatko ne pigris! :^)

Do, se oni povas kalkuli 60,000 vortojn, mi supozas ke 80,000 vortojn ekzistas, ĉar on ne povas kalkuli perfekte laŭ nur du Kongresoj, ĉu ne?

Mi esperas ke mia Esperanto pliboniĝos!

Dankon kaj ĝis.

Lunmuso

petitka (Zobraziť profil) 20. marca 2015 14:05:55

Rugxdoma:Ĉar Esperanto estas uzata precipe de komencantoj,
kaj poste oni forgesos ĉion, ĉu? Ne, ni havas 800-900 bazas vortradikoj kaj sufiĉas lerni tiujn-ĉi. Mi estas komencanto kaj mi klopodas ellerni ankoraŭ pli...

robbkvasnak (Zobraziť profil) 20. marca 2015 16:42:30

Certe la fakvortaj radikoj kreskos numere dum Esperanto uziĝas pli ofte en scienco. Oni devas ekkoni ke ekzistas diferenco inter la ĉiutaga lingvo kaj la scienca lingvo de unuopaj fakoj. Ankaŭ ĉar Esperanto estas parolata en ĉiam pli diversaj lokoj kun diversaj naturaj fenomenoj oni loke uzos aliajn vortojn. En nia ĝardeno, ekzemple, kaj en tuta vilaĝo nia estas arbo prae el Madigaskaro. Ĝi nomiĝas en Esperanto 'kasio'. Ni ofte manĝas kasavon de la manioka planto kaj ni havas multajn diversajn dolĉterpomojn por kioj ekzistas apartaj nomoj. Antkaŭ la loka fiŝaro malsamas al la fiŝaro de Eŭropo, la prahejmo de Esperanto. Do ni bezonas vortojn kiojn oni ne trovas en eŭropaj lernolibroj kaj vortaroj. Se ni volus uzi lingvon kiel 'toki-ponon' ni havus terure longajn nomojn kaj ni neniam finus frazon.
Mi scias ke flamas arda diskuto pri neologismoj en Esperanto, sed en malsamaj regionoj oni ja bezonas malsamajn vortojn por la ĉiutaga vivo. Kaj ankaŭ en kuraca scienco, en botaniko, biologio, ktp. oni daŭre devos enkonduki novajn radikojn - se ne ni ne plu komprenus pri kio ni parolas.

novatago (Zobraziť profil) 20. marca 2015 23:18:49

Rugxdoma:Pro tiu senlima vortprovizo neniu esperantisto povas atingi altan lingvo-nivelon.
La sola kialo, kiu emigus al mi pravigi vin estas la relative malgranda kvanto da homoj kiu havas veran altan lingvo-nivelon de la angla, eĉ inter tiuj, kiuj parolas ĝin gepatre. Tamen, via difino de alta lingvo-nivelo estas io tute hazarda, kaj la kvanto da vortoj en Esperanto, eĉ se eble tro granda nombro, estas io, kio ne rilatas, aŭ apenaŭ rilatas, al nombro de komencantoj, kiuj, eternaj aŭ ne, havas pli farendajn aferojn, ol nur bone lerni kaj praktiki Esperanton.

Ja veras tio, ke manko de oficiala centrigita lingvolernado iom pensigas al kelkaj komencantoj tion, ke oni povas fari kion ajn en Esperanto. Sed tio estas afero de komencantoj, iom de komencintoj, sed ne de parolantoj. Verdire tio okazas en ĉiu lingvo, sed malfeliĉe Esperanto ne estas vidata tiel serioze, kiel aliaj lingvoj, de ĉiu komencanto.

Se vi pravus, preskaŭ neniu altnivele parolus la anglan, kiu ofte havas du vortojn, unu latindevenan (aŭ grekdevena) kaj alian ĝermandevenan, por multaj aĵoj kaj konceptoj, ĉar fakte oftege la latindevena vortaro estas nekonata eĉ por angloparolantoj.

Ĝis, Novatago.

akueck (Zobraziť profil) 21. marca 2015 12:12:28

Lunmuso:
akueck:
Rugxdoma:
Estus intresa havi statistika esplorado pri la ofteco de la Esperantaj vortoj, ne bazita sur tekstoj de elstaraj verkistoj, sed sur la "reale ekzistanta" lingvouzo.
Eble al vi estas interesa la "Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto" de Zlatko Tishljar.
> En 1979 Zlatko Tiŝljar surbendigis 60,000 vortojn ĉe la UK en Lucerno kaj la IJK en Austerlitz.

Bone! Zlatko ne pigris! :^)

Do, se oni povas kalkuli 60,000 vortojn, mi supozas ke 80,000 vortojn ekzistas
Hm. Bonvole priatentu la tiean frazon plej gravan koncerne la nombrojn:
"Estis entute 1343 diversaj morfemoj kaj 3708 diversaj vortoj en la korpuso."

sudanglo (Zobraziť profil) 21. marca 2015 12:37:57

Interesa konsekvenco de tio, ke por anglalingvanoj ne estas premo lerni paroli en alia lingvo, estas, ke anglalingvanoj havas pli da tempo por ellerni sian propran lingvon.

Cetere, ili jam delonge pruntis vortojn el multaj lingvoj. Ili ne limigis sin al ĝermanaj aŭ latinaj fontoj. la Brita Imperio ja iam kovris kvaronon de la tero.

Pluse, la Britoj ne hezitis adopti kaj uzi terminojn el aliaj landoj kie la angla estas denaske parolata, kaj ankaŭ, pro longa kaj kontinua historio, ili foje revivigas vortojn el la pasinteco.

Kompari la vortaron de Esperanto kun tiu de la angla estas submeti Esperanton al iom stringa ekzameno. Kaj kial Esperanto havu sep vortojn (ne libere interŝangeblajn) por rapida (angle: fast quick rapid speedy swift express, hurried).

Ke iu esploro de la nombro de malsamaj vortoj uzataj dum interparoloj ĉe iu Esperanto kongreso ne rezultigis tre altan ciferon devus suprizi neniun. La tipa Esperantisto parolas la lingvon nur malofte. Kaj cetere la temoj priparolataj dum kongresoj certe ne okupas la tutan terenon de homa komunikado.

Justa komparo eble estus la nombro de malsamaj vortoj uzataj de ne-anglalingvanoj kiam ili uzas la anglan kiel duan lingvon ĉe iu internacia kongreso.

Rugxdoma (Zobraziť profil) 21. marca 2015 22:23:37

novatago:
Rugxdoma:Pro tiu senlima vortprovizo neniu esperantisto povas atingi altan lingvo-nivelon.
La sola kialo, kiu emigus al mi pravigi vin estas la relative malgranda kvanto da homoj kiu havas veran altan lingvo-nivelon de la angla, eĉ inter tiuj, kiuj parolas ĝin gepatre. Tamen, via difino de alta lingvo-nivelo estas io tute hazarda, kaj la kvanto da vortoj en Esperanto, eĉ se eble tro granda nombro, estas io, kio ne rilatas, aŭ apenaŭ rilatas, al nombro de komencantoj, kiuj, eternaj aŭ ne, havas pli farendajn aferojn, ol nur bone lerni kaj praktiki Esperanton.

Ja veras tio, ke manko de oficiala centrigita lingvolernado iom pensigas al kelkaj komencantoj tion, ke oni povas fari kion ajn en Esperanto. Sed tio estas afero de komencantoj, iom de komencintoj, sed ne de parolantoj. Verdire tio okazas en ĉiu lingvo, sed malfeliĉe Esperanto ne estas vidata tiel serioze, kiel aliaj lingvoj, de ĉiu komencanto.

Se vi pravus, preskaŭ neniu altnivele parolus la anglan, kiu ofte havas du vortojn, unu latindevenan (aŭ grekdevena) kaj alian ĝermandevenan, por multaj aĵoj kaj konceptoj, ĉar fakte oftege la latindevena vortaro estas nekonata eĉ por angloparolantoj.

Ĝis, Novatago.
Mi ne pensas, ke iu diris, ke la angla havis jam de la komenco senliman nombron de la vortoj.

Ankaŭ la angla estas malpli difektiĝema por multvorteco ol Esperanto. Tio pro du kialoj:
1. La angla ne havas tiom da kunmetitaj vortoj. Legante oni ne bezonas rapide eltrovi, ĉu iu vorto estas nekonata unu-radika vorto, aŭ kunmetaĵo havanta unu aŭ plurajn nekonatajn radikojn.

2. Kiel sudanglo diris, tre granda parto de la anglalingvanoj havis multe da tempo por ellerni sian lingvon. La linvosistemo tial jam evoluis tiel, ke iuj vortoj estas infanecaj, aliaj bazaj, normalaj, aliaj eroj de iuj specialaj registroj. La parolantoj scias, kiujn vortojn oni uzu, kiam oni parolas kun infano, kun eksterlandano, kun maljunulo, kun ĵurnalisto ktp. Kontraŭ tio, Esperanto-skribanto emas preni vortojn el iu vortaro aŭ esperantigi vortojn, ekzistantajn en la propra lingvo, ofte sen scii sufiĉe ĉu ĉi tiu vorto estos komprenebla por la leganto.
Se iu anglalingvano farus tiel, uzante iun strangan vortoj trovitan en iu malnova vortaro, tiam la nativuloj kondamnus tian uzadon kiel malĝusta. Kontraŭ tio, Esperantaj denaskuloj ne rajtas juĝi pri tio. Laŭ Z neniu, ne eĉ ka kreanto de la internacia lingvo mem rajtas diri, ke io estas malĝusta, se ĝi ne kontraŭas la fundamenton. Kaj laŭ la fundamento ĉiuj Regulo-15-aj vortoj estas de komenco parto de la fundamento. Laŭ certa interpreto la kvanto de tiuj vortoj esta senlima.

robbkvasnak (Zobraziť profil) 21. marca 2015 23:34:38

Al mi interesas ankaŭ kiel nuntempaj eŭropanoj uzas la (britan) anglan por montri sian klason aŭ nivelon de edukado. Aparte nordeŭropanoj faras tion. Eĉ kiam ili parolas la nacian lingvon ili enmetas - foje sensencajn - anglajn esprimojn. Ekzemple en Deutsche Welle iu virino estris babilselsendon. Ŝi volis klarigi ion kaj subite - vere en la konteksto iomete konfuzige - uzis la esprimon "any way" meze de germanlingva frazo. Ni ambaŭ eksplodis je rido - ne kun sed pri ŝi. Temas pri Anne Will. Kaj interese tiuj homoj neniam uzas la italan aŭ la ĉeĥan tiel - nur la anglan kaj aparte kun klopodo elparoli la vortojn kiel en Anglio.

sudanglo (Zobraziť profil) 22. marca 2015 13:31:33

Kaj rigardante la francan televidon, Robb, mi rimarkis:

1. Allez go ('allez' jam signifas go)
2. Yes (por triumfe esprimi sukceson)

Aliflanke la britoj sufiĉe ofte uzas francajn (kaj alilingvajn) esprimojn

Jen bela listo de francaĵoj ofte uzataj en la brita angla.

Mi supozus ke vi estas 'au courant' with many of them.

Have you sent off your 'aliĝilo' yet for Lille?
I didn't know that you were 'denaska'


Anglaj Esperantistoj ne malofte interĵetas vortojn de Esperanto kiam ili parolas en la angla al samlandanoj.

robbkvasnak (Zobraziť profil) 22. marca 2015 18:47:23

Sudanglo, verŝajne la angloj/britoj uzas la fancajn esprimojn ĉar tio venas iomete el la historio de Anglio post 1066 kaj ĉar estas forta rilato de amo/malamo inter Francio kaj Anglio. Sed ĝenerale kiam denaska anglalingvano provas paroli fremdan lingvon li/ŝi evitas uzi anglajn vortojn - eble por pruvi kiom bone li/ŝi akiris la fremdan lingvon. Mi devas uzi la hispanan tagtage ĉi-tie kaj mi tute ne volas imponi la aŭskultantojn pri mia scipovo de la angla - male. Mi serĉas uzi nur hispanajn esprimojn - same en Esperanto aŭ en la portugala aŭ en la angla.
La temo pri denasko ĉe mi metiĝas tiel: mi naskiĝis en Usono. Miaj gepatroj nur parolis la usonan anglan. Sed kiam mi estis eteta oni donis min por kelkaj jaroj al mia germanparolanta avino. Mi vere akiris la anglan en la infanĝardeno - do kvazaŭ denaske - dum mi parolis la germanan kun mia avino kaj nur lernis la "lernejan" germanan 12-14 jara en sabata lernejo por germanlingvaj infanoj en najbara urbo. Kiam mi estis 13-jara oni sendis min al "loĝlernejo" en Lausanne (Svisio) kie la lerneja lingvo estis la franca. Do mi ekde sufiĉe juna aĝo devis akiri la francan.
dankon por la listo de francaj esprimoj en la angla. Ĉirkaŭ triono uziĝas ofte en ĉiutaga usona - kvankam oni ofte fuŝskribas ilin (ekz soup de jour) - kaj oni devus aldoni francismajn esprimojn kiel "secretary general" anstataŭ "general secretary" al la listo.
Mi studis unu semestron pri la historio de la angla lingvo (samtempe kun kurso pri la historio de la germana lingvo). Estis tre interesa tempo por mi. La aliaj studentoj malŝatis ke mi senprobleme facillernis legi la malnovajn anglajn tekstojn. Mi trovis Anglisc tre ineresa kaj ege ŝatis ĝin.

Nahor