Naar de inhoud

Kiom da vortoj ekzistas en Esperanto

door Lunmuso, 6 maart 2015

Berichten: 51

Taal: Esperanto

sudanglo (Profiel tonen) 23 maart 2015 12:02:43

Anglaj Esperantistoj ne malofte interĵetas vortojn de Esperanto kiam ili parolas en la angla al samlandanoj.
Se ŝajne (laŭ mia observo) la inverso - la interĵeto de anglaj vortoj en Esperanton - ankoraŭ ne okazas. Okazas pruntoj kun Esperantigo, sed tio estas alia afero.

novatago (Profiel tonen) 23 maart 2015 15:54:36

Rugxdoma:
Mi ne pensas, ke iu diris, ke la angla havis jam de la komenco senliman nombron de la vortoj.

Ankaŭ la angla estas malpli difektiĝema por multvorteco ol Esperanto. Tio pro du kialoj:
1. La angla ne havas tiom da kunmetitaj vortoj. Legante oni ne bezonas rapide eltrovi, ĉu iu vorto estas nekonata unu-radika vorto, aŭ kunmetaĵo havanta unu aŭ plurajn nekonatajn radikojn.
Ĉi tiu komparo ne sencas aŭ se sencas, nur sencas por malpravigi vin. La angla vortaro kaj vortfarado funkcias alimaniere. Ja priparolinda tiu-rilate estus la emego de la angloparolantoj por uzi nekompreneblajn “vortojn”, verdire bruojn, kiel, nur ekzemple, “pop” por krei novajn frazoverbojn, aŭ la neimagebla apero de vortoj kiel “twerk”, pri kies origino neniu 100% certas. Ĉiel vi insiste parolas pri komencantoj kaj komencitoj. Do, tion, pri kio vi parolas, ĉiam faris komencantoj en ĉiu lingvo ĉar ofte ili pli bezonas komunikiĝi, ol perfekte paroli laŭ gramatiko kaj vortaro. Ne temas pri problemo de parolantoj. Ĉi-rilate vi simple ne pravas.

Rugxdoma:Mi ne pensas, ke iu diris, ke la angla havis jam de la komenco senliman nombron de la vortoj.
Ĉar la origino de la angla kaj Esperanto estas malsama, oni povus diskuti pri ĉi tiu senlime, sed sendube, rezulto de la diskuto ne pravigus vian vidpunkton. Nur kiel ekzemplo, oni povus diri ke la anglan dekomence ne havis vere propran vortaron sed ĝermanan kaj latinidan pravortaron. Verdire ne tre malsame al, dekomence, Esperanton.

Jam estas iom laciga la kutima plendo “mi vidis/aŭdis erarojn, malĝustecojn en… (blogo, renkontiĝo, jutubaĵo)”. Lernantojn rajtas kaj devas praktiki kaj ĉar ili estas ĝuste tio, lernantoj, ili sendube eraros kaj uzos strangajn formojn. Kaj oni ne rajtas kritiki la lingvon tial, ĉar tiu-kaze ĉiu lingvo estos kritikebla, speciale en interretaj tempoj, kiam homoj ial ŝatas praktiki por la tuta homaro la lernatan lingvon.

Ja estas afero, kiu iom pravigas vin, la manko de dulingvaj vortaroj, internacie ĝustigitaj, kiuj enhavu plej kiel eble vortoj uzutaj, kaj malpli da uzeblaj vortoj elektitaj laŭ la persona opinio de la vortaristo(j). Ankaŭ oni bezonas sciigi al lernantoj pri la ReVo, kiu eĉ se ne perfekta, kaj verŝajne ne ĉiam ĝusta, estas tre trafa plurlingva verko. Tamen, ĉi tiu afero pri la vortaroj ankaŭ estas tute normala ĉar ju malpli estas parolata lingvo, des pli malbonaj estas dulingvaj vortaroj. Kaj tio, antaŭe al interreto, okazis eĉ por la dulingvaj vortaroj de la angla.

Ĝis, Novatago.

Miland (Profiel tonen) 23 maart 2015 17:15:28

Lunmuso:Saluton Ĉiuj,
Kiom da vortoj ekzistas en la Lingvo Esperanto? Mi rimarkas ke ekzistas dika papera vortaro kun
la nomo ke PIV..
Ne gravas la dikeco de libroj al kiu oni fojfoje turnas sin. Temas pri flueco uzi la kutiman lingvon - legi, skribi kaj paroli. Vi certe ricevos bonan bazon per ĉi retpaĝaro. Bonan ŝancon!

Rugxdoma (Profiel tonen) 24 maart 2015 10:36:06

Al novatago
Ni preskaŭ ĉiuj estas komencantoj, aŭ almenaŭ ne treege spertaj (laŭ kriterioj uzataj pri aliaj lingvoj). Ni ofte ne komprenas unu la alian. Mi ne komprenis vian mesaĝon, kaj vi verŝajne ne komprenis mian. Okaze de via teksto ne temas pri trouzo de importitaj vortoj. Vi vere sukcesis uzi nur bazajn vortojn. Do mia kritiko ne trafas vin. Ĝi ankaŭ ne celas aŭ trafas la lingvon Esperanto, nur kion mi trovas esti malbona aplikmaniero de la Regulo 15.

Antaŭ 100 jaroj la internacia lingvo Esperanto havis malmultajn vortojn. Tiam helpis multe, ke iu ajn povis uzi libere grekajn aŭ latindevenajn vortojn. La kriterioj pri internacieco ŝajne ne estis tre eksplicite vortigitaj. Iuj el la tiamaj uzantoj studis la grekan aŭ latinan dum siajn knabjaroj en la lernejo - do sciis. Aliaj studis iun eŭropan lingvon, kaj spertis tiel, ke multaj vortoj estis komunaj - do internaciaj vortoj. Tiuj, kiuj nur konis sian propran lingvon ofte povis eltrovi baze de la formo de la vorto en sia lingvo, ke temas pri pruntvorto - do internacia vorto. Ekzemple en la germana, vortoj kun la finaĝoj -ek, -ik, -ie, -ion, -tät, -ur, -nz estas franc- aŭ latindevenaj.

Nuntempe la vortprovizo de Esperanto estas granda, kaj tial malfacile lernebla. Eĉ se oni ne vere kredas, ke oni devas lerni senliman nombron da vortoj, oni foje trovas, ke onia vortprovizo ne sufiĉas por bona kompreno de teksto. Oni ne scias, ĉu la skribanto mistajpis aŭ ĉu li uzis vorton kiun oni ne konas.

Do helpus la leganton, se la skribantojn bridis pli strikta aplikmaniero de la Regulo 15, ol tiu efektive uzita antaŭ 100 jaroj.

Ĉu mankas en Esperanto multaj radikoj, farante tial Esperanton nekapabla esprimi ion? Mi ne kredas tion. Bezonatajn vortojn oni jam trovis. Se dum 100 jaroj oni ne trovis motivon oficialigi aŭ aprovi aŭ rekomendi certan vorton, verŝajne la lingvo bone funkcios sen tiu.

Vere, teknika kaj socia evoluo foje postulas kelkajn novajn substantivojn, eĉ novajn radikojn, sed tiuj estas malgranda parto de la vortprovizo, do nek vera nek grava problemo.

Se oni dum la estontaj 100 jaroj importus tiom da vortoj, kiom oni ĝis nun dum 100 jaroj importis, tiam tio ŝangus la karakteron de la lingvo. Mi kredas, ke tiam ĝi ne plu estus facillernebla.

La solvo estas simpla. Oni ne uzu vortojn laŭ Regulo 15, se oni ne vere scias, ke multaj ne-esperantistoj - kaj eŭropanoj kaj ne-europanoj, kaj kleruloj kaj ne-kleruloj - rekonas ilin.

novatago (Profiel tonen) 24 maart 2015 22:36:31

Rugxdoma:Al novatago
Ni preskaŭ ĉiuj estas komencantoj, aŭ almenaŭ ne treege spertaj (laŭ kriterioj uzataj pri aliaj lingvoj). Ni ofte ne komprenas unu la alian. Mi ne komprenis vian mesaĝon, kaj vi verŝajne ne komprenis mian.

La solvo estas simpla. Oni ne uzu vortojn laŭ Regulo 15, se oni ne vere scias, ke multaj ne-esperantistoj - kaj eŭropanoj kaj ne-europanoj, kaj kleruloj kaj ne-kleruloj - rekonas ilin.
Verdire, la afero tute estas via persona vidpunkto. Mi simple tute ne sentas la aferon, kiel vi sentas ĝin. Mi vidas personojn, kiuj bone uzas lingvon (eĉ se ne perfekte), mi vidas lernantojn, kiuj tute ne scias pri la 15-a regulo, mi vidas aparte kelkajn homojn, bonŝance ne multajn, kiuj tute ne komprenas la celon de la 15-a regulo, kaj aliajn kiujn preskaŭ preferas ne uzi tiun regulon eĉ kiam indus.

La celo de la 15-a regulo iam estis facile grandigi la vortaron, nuntempe nur devus esti uzata kiam vorto por koncepto ne ekzistas, ja ne, kiel iu sugestas (tiu “iu” ne estas vi, Ruĝdoma, mi komprenas tion, kion vi cela diri), por akcepti la “tutan” vortaron de la plej parolataj lingvoj.

Sendube estas “multaj” lernantoj de Esperanto, kiuj agas kiel ili povas laŭ sia scio, sed laŭ mi ne indas obsediĝi pri kiel parolas lernantoj kaj eternaj komencantoj. Ja eblas atingi altan nivelon en Esperanto, tial ekzistas oficialaj ekzamenoj por eŭropa C1 nivelo. Se la afero estus kiel vi eksplikas, tio, laŭ mi, ne eblus.

Ĝis, Novatago.

Vinisus (Profiel tonen) 24 maart 2015 23:21:02

Laŭ mi por ellerni Esperanton oni bezonas specialan talenton, inspiron, sufiĉe energion, paciencon kaj senfine amon al la lingvo. Ni devas adapti nin al Esperanto kaj ne Esperanton al ni. Ne gravas, kiom da vortoj ekzistas, sed kiel ni devas uzi ilin en nia ĉiutaga skribado, pro tio ni klopodu akiri tagon post tago la spiriton de la lingvo.

Elhana2 (Profiel tonen) 25 maart 2015 02:19:47

novatago:ekzistas oficialaj ekzamenoj por eŭropa C1 nivelo
Tiaj ekzamenoj ne estas oficialaj, ĉar nenio aprobas ilin. Vi ricevos senutilan paperaĉon.

Bernadox (Profiel tonen) 25 maart 2015 08:40:33

Lunmuso:Kiom da vortoj ekzistas en la Lingvo Esperanto?
Mi rimarkas ke ekzistas dika papera vortaro kun
la nomo ke PIV. Ankaŭ ekzistas elektronika
versio de PIV. Ĉu la du estas la same?
Jes, ePIV 2010 (http://vortaro.net) estas enhave identa al PIV 2005.

Lunmuso:Ankaŭ ekzistas alian vortarojn.
Jes, kaj kelkaj estas multe pli ampleksaj ol PIV 2005, ekz.

* Hron, Esperanto-Ĉeĥa: pli ol 300.000 leksemoj
* Wang, Esperanto-Ĉina: pli ol 120.000 leksemoj
* Krause, Esperanto-Germana: ĉ. 80.000 leksemoj
* Kondratjev, Esperanto-Rusa: ĉ. 70.000 leksemoj

Kp. kun PIV 2005: eĉ ne 50.000 leksemoj, do sufiĉe postrestinta.
Kp. kun ReVo: eĉ ne 15.000 (!!), fakte do neglektinda post la plej unua lerno-ŝtupo.

"Leksemoj" signifas kaj bazaj elementoj ("radikoj" ) kaj kunmetaĵoj; ekz. la vorto "kun-met-aĵ-o" konsistas el kvar bazaj vortoj, entute do kvin leksemoj.

Lunmuso:Do, Kiom? 250,000? Oni povas babili per nur
4,000 aŭ 5,000 vortoj plejeble... sed....
Krom la 300.000 leksemoj, kiujn registras Hron, ekzistas multaj pliaj troveblaj en fakaj vortaroj (t.n. terminaroj). La Esperanto-terminaro de la homa anatomio sole havas pli ol 650 grandformatajn paĝojn. Ĝi notas la precizajn terminojn de ĉiu unuopa nervo, glando, vejno, muskolo. Grandaj datumbazoj havas pliajn milojn kaj milojn de ekz. botanikaj, zoologiaj aŭ kemiaj terminoj (planto- kaj bestonomoj, nomoj de kemiaĵoj), astronomiaj objektoj k.t.p.

Forumano "Ruĝdoma" evidente miksas du aspektojn: La problemo ne estas tiu de lingvo, sed de "mondoscio". Mondoscio principe estas senfina. Eĉ en niaj gepatraj lingvoj ni ne konas ĉiujn "vortojn", simple ĉar ni ne konas la objektojn kaj konceptojn (t.n. "nociojn" ), kiujn ili nomas. Testu vin mem: kiom da hundorasoj vi konas en via gepatra lingvo? ĉu dek, ĉu dudek? Hrom jam havas pli ol 80 kaj pliajn vi trovas en la Esperanta Bildvortaro.

Neniu povas esti fakulo pri ĉiuj homaj scio-sferoj. Pri Esperanto estas tute same. Esperanto ne estas magia sorĉilo, per kiu oni fingro-klake ekhavas la tutan scion de la homaro. Tio estas ofta, tamen naiva kaj infaneca miskompreno.

Bernadox (Profiel tonen) 25 maart 2015 09:20:41

Rugxdoma:La solvo estas simpla. Oni ne uzu vortojn laŭ Regulo 15, se oni ne vere scias, ke multaj ne-esperantistoj - kaj eŭropanoj kaj ne-europanoj, kaj kleruloj kaj ne-kleruloj - rekonas ilin.
La tuta kontribuo de anonimulo "Ruĝdomo" (ĉu Harri Lainen?) estas plena de miskomprenoj, kvaronveraĵoj, nescio kaj naivaĵoj. Esence li kaŝe propagandas la programon de la t.n. "bonlingvismo". Ĝi estas parte kontraŭ la Fundamento de Esperanto (FdE). Laŭ la FdE estas tute same bona diri - ekzemple - aŭ "konstelacio" aŭ "stelfiguro", aŭ "dikfingro" aŭ "polekso", aŭ "medicino" aŭ "scienco pri kuracado". Elektu unu aŭ la alian laŭ la komunika situacio (= laŭ tio al kiu vi konkrete parolas).

La principoj de la misa Esperantido (Esperanto-variaĵo, Esperanto-deformiĝo) nomita "bonlingvismo" delonge estas refutitaj kaj nur malmultaj beton-kapoj kiel Harri Lainen daŭre insistas pri ĝi.

Ne falu en duboj pro tiaj malkleraj misinstruoj. Simple sekvu la vojon de la Fundamento. Detale vd. en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, Sept. 2014.

Rugxdoma (Profiel tonen) 25 maart 2015 23:56:43

Bernadox:
Forumano "Ruĝdoma" evidente miksas du aspektojn: La problemo ne estas tiu de lingvo, sed de "mondoscio". Mondoscio principe estas senfina. Eĉ en niaj gepatraj lingvoj ni ne konas ĉiujn "vortojn", simple ĉar ni ne konas la objektojn kaj konceptojn (t.n. "nociojn" ), kiujn ili nomas. Testu vin mem: kiom da hundorasoj vi konas en via gepatra lingvo? ĉu dek, ĉu dudek? Hrom jam havas pli ol 80 kaj pliajn vi trovas en la Esperanta Bildvortaro.

Neniu povas esti fakulo pri ĉiuj homaj scio-sferoj. Pri Esperanto estas tute same. Esperanto ne estas magia sorĉilo, per kiu oni fingro-klake ekhavas la tutan scion de la homaro. Tio estas ofta, tamen naiva kaj infaneca miskompreno.
Ne, mi ne miksis tiujn, sed mi foje uzis la vorton "vorto", kie mi pli klare skribus "radiko". Sed mi kredas, ke de la kunteksto oni tamen povis kompreni.

Senlima scio ne postulas senliman radikprovizon. Ekzemple la ĉina nur havas kelkajn milojn da skribsignojn, kaj tamen bone funkcias. La ĉinaj skribsignoj sufiĉe bone respondas al la radikoj de Esperanto: Preskaŭ ĉiuj el ili havas propran difinitan signifon. Kunmetitaj unu kun alia ili donas novajn vortojn, ofte sufiĉe regulece. La proceso krei novajn skribsignojn preskaŭ tute haltiĝis antaŭ multe pli ol 1000 jaroj.

En iuj lingvoj partoj de la radikaro estas pli malferma ol la ĉina. Eŭropaj lingvoj ofte havas fermitan prepoziciaro sed malfermitan substantivaron. La japana ŝajne funkcias kontraŭmaniere.

Pri lingvo, kiun oni lernas post la gepatra, granda radikprovizo ĝenas. Verdire ekzistas tiuj personoj, kiuj povas facile lerni milojn da radikoj. Helpas, se oni jam konas eŭropajn ligvojn, helpas se oni estas juna, klera k.t.p. Sed ne necesas limi la rajto uzi Esperaton bone al ili.

Terug naar boven