До змісту

Kiom da vortoj ekzistas en Esperanto

від Lunmuso, 6 березня 2015 р.

Повідомлення: 51

Мова: Esperanto

Bernadox (Переглянути профіль) 26 березня 2015 р. 06:53:26

Rugxdoma: Senlima scio ne postulas senliman radikprovizon.
Vi argumentas per "radikŝparemo", Harri Ruĝdoma. "Radikŝparemo" prave estas eksterfundamenta kriterio pri "ĝusta kaj bona" Esperanto, do tre malforta argumento. Eĉ pli: vi ŝanĝas la Fundamentan sistemon, kaprice enkondukante iun fremdan aspekton kaj semas malĝustajn kaj nepravigeblajn dubojn pri miloj da tute ĝustaj kaj bonaj Esperanto-vortoj. Per tio vi lezas kaj la netuŝeblecon de la F-to kaj ties plej gravan celon: gardi la unuecon de la lingvo kaj inter la lingvanoj (A 1.1 kaj multloke).

Kiel iuj aliaj lingvoj (ekz. ĉina, japana) solvas iujn komunikajn problemojn nur tre rande gravas, ĉar tiu argumento same estas eksterfundamenta. Iuj lingvoj funkcias laŭ siaj reguloj, Esperanto funkcias laŭ siaj propraj.

Rugxdoma:Pri lingvo, kiun oni lernas post la gepatra, granda radikprovizo ĝenas.
Tio estas per faktoj aŭ esploroj neniel pruvigita nek pruvigebla aserto. Por iuj homoj la vorto "konstelacio" povas esti pli facila, por aliaj la sinonimo "stelfiguro". La kriterio ne estas rekte aplikebla. Por fari ĝin aplikebla oni bezonas multajn pliajn interkonsentojn (kiujn persono-grupojn oni konkrete komparas?). El la neceso unue atingi pliajn interkonsentojn sekvas senfinaj disputoj. Sed ilin la F-to ja ĝuste volas eviti.

Ĉiuj kriterioj de la F-to ĉiam estas senpere, rekte aplikeblaj. Se iuj kriterioj kiel "radikŝparemo" tiaj ne estas, ili simple estas kontraŭfundamentaj.

Ĉu vi ne pensas, Harri, ke "Akademiano" kiel vi, devus scii tiujn tre bazajn faktojn? Kial vi tiel malamas la Zamenhofan kaj Fundamentan sistemon? Kial klasika Esperanto tiom naŭzas kaj forpuŝas vin? Kial vi nepre volas misformi Esperanton?

Lunmuso (Переглянути профіль) 26 березня 2015 р. 16:43:52

> Jes, kaj kelkaj estas multe pli ampleksaj ol PIV 2005, ekz.

> * Hron, Esperanto-Ĉeĥa: pli ol 300.000 leksemoj
> * Wang, Esperanto-Ĉina: pli ol 120.000 leksemoj
> * Krause, Esperanto-Germana: ĉ. 80.000 leksemoj
> * Kondratjev, Esperanto-Rusa: ĉ. 70.000 leksemoj

> Krom la 300.000 leksemoj, kiujn registras Hron, ekzistas multaj pliaj troveblaj
> en fakaj vortaroj (t.n. terminaroj). La Esperanto-terminaro de la homa anatomio

Dankon por via rekta respondo!

Do..... eble ekzistas pli malpli 350.000 entute?
Ho Ve! Mi neniam skolos? :^)

Lm

Peccavimus (Переглянути профіль) 26 березня 2015 р. 18:01:27

Lunmuso:>

Do..... eble ekzistas pli malpli 350.000 entute?
Ho Ve! Mi neniam skolos? :^)

Lm
Ne zorgu! La angla lingvo havas milionojn da vortoj, sed neniu scias tutajn vortojn anglajn. Do vi ne bezonas lerni (kion signifas "skoli"? Mi ne scias ĉi tiun vorton) ĉiujn vortojn. Kaj, feliĉe, la vortoj esperantaj estas plejparte logikaj.

Rugxdoma (Переглянути профіль) 27 березня 2015 р. 14:28:07

Bernadox:Per tio vi lezas kaj la netuŝeblecon de la F-to kaj ties plej gravan celon: gardi la unuecon de la lingvo kaj inter la lingvanoj...
...
Por iuj homoj la vorto "konstelacio" povas esti pli facila, por aliaj la sinonimo "stelfiguro".
Se latinidanoj komprenas kaj uzan la vorton "konstelacio" inter si, dum anoj de aliaj lingvoj uzas kaj konas "stelfiguro", tio certe ne gardas la unuecon.

La Fundamento ne devigas onin uzi iun ajn vorton, do ankaŭ ne regulo-dekkvinajn. Oni decidas mem, kiujn el la ĝustaj radikoj oni volas uzi.
Pri tio, kio ne kontraŭas la fundamenton, ne eĉ Z taksis sin havanta rajton kondamni. Vi kontraŭe ne nur postulas ke oni ne diras ion kontraŭ la fundamento. Vi ankaŭ postulas, ke oni nur diras tion, kion la fundamento jam diris. La fundamento ne diras ke oni rajtas eviti certan vorton, do laŭ vi estas kontraŭfundamente eviti ĝin aŭ esprimi sian ŝaton pri tio.
Tut-kompreneble la fundamento ne diras, ke oni ne rajtas eviti vortojn. Neniu povas uzi ĉiunj vortojn. Precipe ne, se oni inkludas nedetermineble multajn internaciajn vortojn. Uzi ĉiujn do postulus nedetermineble longan vivdaŭron.

Elhana2 (Переглянути профіль) 27 березня 2015 р. 15:01:08

Rugxdoma:Por iuj homoj la vorto "konstelacio" povas esti pli facila, por aliaj la sinonimo "stelfiguro".
Nur ĝermanaj popoloj "stelfiguro" komprenas, por popoloj latinidaj, grekaj kaj slavaj "konstelacio" estas la vorto konado. "Konstelacio" estas pli internacia, "stelfiguro" estas evitinda.

Lunmuso (Переглянути профіль) 27 березня 2015 р. 16:52:19

Peccavimus:
(kion signifas "skoli"? Mi ne scias ĉi tiun vorton)
el ePIV

skolo. Tuto de la disĉiploj de filozofo, verkisto artisto, sciencisto ktp, kiun ili rigardas kiel sian majstron; aro aŭ sinsekvo de adeptoj de la sama doktrino, principo aŭ afero: la skolo de Epikuro, de Rafaelo, de Rubenso; la Venecia, Bolonja, Pariza skolo de pentristoj; la scienculoj parolas pri skolo klasika k skolo romantika; la skolo de la «ne intervenu», de la libera konkurenco, de la direktismo.

Lm

Rugxdoma (Переглянути профіль) 27 березня 2015 р. 18:07:55

Elhana2:
Rugxdoma:Por iuj homoj la vorto "konstelacio" povas esti pli facila, por aliaj la sinonimo "stelfiguro".
Nur ĝermanaj popoloj "stelfiguro" komprenas, por popoloj latinidaj, grekaj kaj slavaj "konstelacio" estas la vorto konado. "Konstelacio" estas pli internacia, "stelfiguro" estas evitinda.
Ne nur germanoj povas kompreni la vorton "stelfiguro". Ĉina: 星座 (stelstablo), la finna: tähtikuvio (stelfiguro), la sveda: stjärnbild (stelbido), la nederlanda: sterrenbeeld (sterbido). Ŝajnas, ke eĉ la rusoj uzas alian vorton pli ofte ol iu kiu similas al "konstelacio".
Sendepende de gepatra lingvo ĉiuoj lernantoj povas lerni la vorton "stelfiguro" sufiĉe facile, dum "konstelacio" donas malpravan asocion al "kono" kaj ŝajnas havi ankoraŭ ne konatan finaĝon -acio.

robbkvasnak (Переглянути профіль) 27 березня 2015 р. 18:13:37

La stelfiguroj aŭ stelbildoj dependas de la kulturo en kio oni parolas pri ili. Ili estas imago homa, ne io reala. Ke oni vidas tie ĉerpilon aŭ urseton aŭ ĉareton aŭ ion ajn dependas de la klarigoj de via kulturo. Esperanto devas malfermi al ni la pordojn de aliaj kulturoj. Uzado de Esperanto estas bonega ekzerco de internacia esprimo - oni devas lasi sian "kulturdomon" malantaŭe kaj esprimi sin en la vasta komunumo internacia.

Elhana2 (Переглянути профіль) 28 березня 2015 р. 07:15:31

Rugxdoma:Ne nur germanoj povas kompreni la vorton "stelfiguro".
Svedoj kaj nederlandanoj estas ĝermanoj, kaj finnoj prenis tion de svedoj.
Ŝajnas, ke eĉ la rusoj uzas alian vorton pli ofte ol iu kiu similas al "konstelacio".
En la rusa estas nur unu vorto kio estas la pausaĵo de 'con+stella+tion'. Bonvolu provi viajn faktojn.

Bernadox (Переглянути профіль) 28 березня 2015 р. 08:10:40

Elhana2:Bonvolu provi viajn [tiujn de Ruĝdoma] faktojn.
Vi tute pravas, Elhana. Akademiano "Ruĝdoma" Harry Lainen konstante "argumentas" per iu miksaĵo el veroj, kvaronveroj kaj facile ekkoneblaj rektaj malveroj. Estas lia metodo, kiu semu dubojn ĉe esperantistoj kun averaĝa scio pri "ĝusta" Esperanto laŭ la Fundamento (= laŭ nia ĝenerala interkonsento pri "ĝusta" kaj "bona" Esperanto).

Per tiu metodo li devigas aliajn daŭre rebati per multaj klarigaj vortoj liajn falsaĵojn (por malĝusta aserto oni bezonas nur frazeton - por elmontri ĝian malĝustecon multe pli da vortoj). - Laŭ mi tre malhonesta kaj fitruka metodo.

Sufiĉas scii, ke oni ne fidu al Ruĝdoma. Li "argumentas" surbaze de lia persona kaprica ideologio kaj ne surbaze de nia komuna interkonsento. Disputi kun tiaj personoj estas kvazaŭ disputi kun Idisto: Kompreneble oni povas aranĝi planlingvon laŭ la maniero de Ido. Sed kiel tio rilatas al lingvaj demandoj de Esperanto?

Vi pravas: Neniel.

Назад до початку