Tartalom

Kiom da vortoj ekzistas en Esperanto

Lunmuso-tól, 2015. március 6.

Hozzászólások: 51

Nyelv: Esperanto

Bernadox (Profil megtekintése) 2015. március 28. 8:28:22

Rugxdoma:Vi [= Bernadox] kontraŭe ne nur postulas ke oni ne diras ion kontraŭ la fundamento. Vi ankaŭ postulas, ke oni nur diras tion, kion la fundamento jam diris.
Jen tipa fitruko de Ruĝdoma Harri Lainen: Li asertas, ke mi "postulis" ion, kion mi fakte neniam postulis, por poste rebati tiun (inventitan) "postulon". Tipa metodo de malhonestaj politikistoj.

Mian opinion kaj miajn argumentojn ĉiu detale povas legi en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (mi ĉiam estas danka pro atentigoj pri misoj kaj mankoj). En la komentoj pri R 15 mi i.a. skribis:

----------------------------------------------------------
4. R 15 – permeso, sed ne devigo

488 R 15 donas permeson uzi „vortojn fremdajn“, sed ne devigas uzi ilin. Esperantistoj mem rajtas decidi, ĉu ili ekz. preferas kunmetaĵon laŭ R 11. Zamenhof klarigis tion tiel:

LR 24 (1907) [Pri ero – erao]: „Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian vorton anstataŭ “ero”, kiu havas jam difinitan signifon en la Universala Vortaro. Sed ĉar la vorto “ero” en la senco de tempokalkulo [„erao“] estas vorto pure internacia, tial laŭ la №15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton ĝin uzi. Ĉar la “ero” de la Universala Vortaro kaj la “ero” science internacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto “ero” laŭ la №15 de nia gramatiko estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga, kaj ni havas plenan rajton uzi anstataŭ ĝi “tempokalkulo” aŭ ion similan, kion proponos niaj specialistoj. [LR 24. Respondo 24, La Revuo, 1907, Aŭgusto].
----------------------------------------------------------

Daŭre saĝa respondo de Zamenhof, ĉu? Almenaŭ multe pli saĝa ol la argumenta pelmelo de iu anonimulo "Ruĝdoma".

Vissza a tetejére