본문으로

Kiom da vortoj ekzistas en Esperanto

글쓴이: Lunmuso, 2015년 3월 6일

글: 51

언어: Esperanto

Lunmuso (프로필 보기) 2015년 3월 6일 오후 5:22:59

Saluton Ĉiuj,

Kiom da vortoj ekzistas en la Lingvo Esperanto?
Mi rimarkas ke ekzistas dika papera vortaro kun
la nomo ke PIV. Ankaŭ ekzistas elektronika
versio de PIV. Ĉu la du estas la same? Ĉu la
du havas malsamajn enhavaĵonj? Mi neniam tenis
la paperan version. Ankaŭ ekzistas alian
vortarojn.

Do, Kiom? 250,000? Oni povas babili per nur
4,000 aŭ 5,000 vortoj plejeble... sed....

Lunmuso.

tommjames (프로필 보기) 2015년 3월 6일 오후 5:38:11

Dependas de tio, kiel vi difinas "ekzistas". Kvankam el vortaroj oni povas kalkuli kvanton de ofte uzataj vortoj (16,780 vortoj en PIV2002 laŭ tiu paĝo), teorie senlima kvanto 'ekzistas', ĉar Esperanto permesas liberan vortkonstruon surbaze de la principo de 'simpla kunmetado'. En Esperanto oni sufiĉe ofte uzas vortojn kiuj troveblas en neniu vortaro.

akueck (프로필 보기) 2015년 3월 6일 오후 6:05:20

tommjames:Dependas de tio, kiel vi difinas "ekzistas". Kvankam el vortaroj oni povas kalkuli kvanton de ofte uzataj vortoj (16,780 vortoj en PIV2002 laŭ tiu paĝo), teorie senlima kvanto 'ekzistas', ĉar Esperanto permesas liberan vortkonstruon surbaze de la principo de 'simpla kunmetado'. En Esperanto oni sufiĉe ofte uzas vortojn kiuj troveblas en neniu vortaro.
Prave. Kaj aldonighas ne-konata nombro da internaciaj vortoj. Lau Zamenhof ili apartenas al Esperanto jam ekde la momento de ghia naskigho (1887). Fakte estas kelkaj internaciaj vortoj, pri kiuj ni ekscias multajn jardekojn post 1887, char la aferoj, kiujn tiaj vortoj nomas, aperas tiel malfrue en la realo, ekzemple "smartfono", "blogo" kaj "diodo".

Rugxdoma (프로필 보기) 2015년 3월 6일 오후 6:29:54

akueck:Prave. Kaj aldonighas ne-konata nombro da internaciaj vortoj. Lau Zamenhof ili apartenas al Esperanto jam ekde la momento de ghia naskigho (1887). Fakte estas kelkaj internaciaj vortoj, pri kiuj ni ekscias multajn jardekojn post 1887, char la aferoj, kiujn tiaj vortoj nomas, aperas tiel malfrue en la realo, ekzemple "smartfono", "blogo" kaj "diodo".
Pro tiu senlima vortprovizo neniu esperantisto povas atingi altan lingvo-nivelon. Eĉ se oni lernas milojn da vortoj, ĉiam senfina nombro da internaciaj vortoj restas. Kaj kontraste al aliaj vortriĉaj lingvoj, kiel la angla, oni ne povas trankviliĝi per scio, ke plej multaj el ili ne estas ofte uzataj. Ĉar Esperanto estas uzata precipe de komencantoj, ĉiam iu povas uzi iun ajn vorton, kiun li rigardas internacia, kaj eĉ trovas subtenon por tiu opinio.

Redaktita

akueck (프로필 보기) 2015년 3월 7일 오후 1:17:12

Rugxdoma:
akueck:Prave. Kaj aldonighas ne-konata nombro da internaciaj vortoj. Lau Zamenhof ili apartenas al Esperanto jam ekde la momento de ghia naskigho (1887). Fakte estas kelkaj internaciaj vortoj, pri kiuj ni ekscias multajn jardekojn post 1887, char la aferoj, kiujn tiaj vortoj nomas, aperas tiel malfrue en la realo, ekzemple "smartfono", "blogo" kaj "diodo".
Pro tiu senlima vortprovizo neniu esperantisto povas atingi altan lingvo-nivelon.
Se, kiel kriterion pri lingvonivelo, oni trotaksas la konon je ankau maloftaj internaciaj vortoj, jes.

Rugxdoma:Eĉ se o ni lernas milojn da vortoj, ĉiam senfina nombro da internaciaj vortoj restas. Kaj kontraste al aliaj vortriĉaj lingvoj, kiel la angla, oni ne povas trankviliĝi per scio, ke plej multaj el ili ne estas ofte uzataj.
Per kio vi povas subteni tiun chi aserton?

Rugxdoma:Ĉar Esperanto estas uzata precipe de komencantoj,
Per kio vi povas subteni tiun chi aserton?

Rugxdoma:ĉiam iu povas uzi iun ajn vorton, kiuj ili rigardas internaciaj, kaj eĉ trovas subtenon por tiu opinio.
Per kio vi povas subteni tiun chi aserton?

Rugxdoma (프로필 보기) 2015년 3월 8일 오후 4:09:50

akueck:
akueck:Pro tiu senlima vortprovizo neniu esperantisto povas atingi altan lingvo-nivelon.
Se, kiel kriterion pri lingvonivelo, oni trotaksas la konon je ankau maloftaj internaciaj vortoj, jes.
Ĉu ĉi tiu disertacio de vi ankaŭ trotaksas tiun?
Auf der Grundlage der beschriebenen statistisch untersuchten Stichprobe besteht die Esperanto-Sprecherschaft also aus Leuten, die sich in Bezug auf Esperanto als „lebenslang Lernende" sehen (was übrigens auch der subjektiven Erfahrung des Autors nicht widerspricht).
Ĝi diras: Baze de la priskribita statistike esplorita samplo, la Esperantaro konsistas el homoj, kiuj opinias sin kiel "dumvivaj lernantoj" (kio cetere ankaŭ ne kontraŭas la subjektivan sperton de la verkisto).
Ne ja estas tut-klare, al kio tiu "kio" celas. Cu la verkisto opinias ke la Esperantaranoj estas dumvivaj lernantoj aŭ ke ili taksas sin tiel?

Rugxdoma (프로필 보기) 2015년 3월 8일 오후 4:38:25

akueck:
Rugxdoma:Ĉar Esperanto estas uzata precipe de komencantoj,
Per kio vi povas subteni tiun chi aserton?
Eble mi dirus anstataŭe: "...de komencantoj kaj preskaŭ-komencantoj". Ĉu vi konsentas tiam? Almenaŭ la kvoto de la denaskuloj estas treege pli granda ol en ĉiuj aliaj grandaj lingvoj. Kaj neniu uzas Esperanton tuttempe, kiel plejmulto de la parolantoj de preskaŭ ĉiuj grandaj lingvoj faras. Mi scias, ke ekzistas iuj tre aktivaj spertaj esperantistoj, kiuj ĉiu skribas kaj parolas multe. Sed ĉu tiuj per sia uzo vere povus superi ĉiujn aliajn diligentajn, lernantajn blogistojn, forumanojn, tujmesaĝilistoj ktp.

Rugxdoma (프로필 보기) 2015년 3월 8일 오후 5:18:15

akueck:
Rugxdoma:ĉiam iu povas uzi iun ajn vorton, kiuj ili rigardas internaciaj, kaj eĉ trovas subtenon por tiu opinio.
Per kio vi povas subteni tiun chi aserton?
Per tio:
Nach Sakaguchi (1998: 202) nimmt das Phänomen der Homonymie im
Esperanto mit der Zeit zu. Sie nennt keine Gründe dafür. Eine naheliegende
Erklärung könnte wie folgt formuliert werden: Mit der Zeit wurden einige Lexeme
ins Esperanto eingeführt, weil sie nach Ansicht der Esperanto-Sprecher
„internationale Wörter“ und damit „schon esperantisch“ (Cart 1919: 4) sind, d. h.
ihre in mehreren Ethnosprachen äquivalenten Lexeme sind unter sich ähnlich
und bilden die Grundlage für das äquivalente Esperanto-Lexem, selbst wenn
damit eine Isomerie entsteht (Beispiel 2.6.3-3):
Ĝi diras: "Laŭ Sakaguchi la fenomeno de homonimio [ne homo'ni'mi'o] en Esperanto pligrandigas iom post iom. Ŝi ne mencias la bazon de tio. Proksiman klarigon oni povus vortigi tiel: Kun tempo iuj leksemoj estas enkondukitaj en Esperanto tial, ke ili laŭ la opinio de la Esperanto-parolanto estas "internaciaj vortoj" kaj tial "jam esperantaj", t.e. ilia korespondaj leksemoj en pluraj etno-lingvoj estas similaj, kaj formas la bazon por la egalvalora Esperanto-leksemo, eĉ kiam tial estiĝas isomerio."

akueck (프로필 보기) 2015년 3월 8일 오후 6:15:55

Rugxdoma:
akueck:
akueck:Pro tiu senlima vortprovizo neniu esperantisto povas atingi altan lingvo-nivelon.
Se, kiel kriterion pri lingvonivelo, oni trotaksas la konon je ankau maloftaj internaciaj vortoj, jes.
Ĉu ĉi tiu disertacio de vi ankaŭ trotaksas tiun?
Ne, char en la fokuso de la esploro ne estis maloftaj internaciaj vortoj, sed vortoj apartenantaj al la grupoj 1 ghis 9 de Baza Radikaro Oficiala. (Chiuj el tiuj vortoj estas Fundamentaj au oficialaj.)

akueck (프로필 보기) 2015년 3월 8일 오후 6:17:57

Rugxdoma:
akueck:
Rugxdoma:Ĉar Esperanto estas uzata precipe de komencantoj,
Per kio vi povas subteni tiun chi aserton?
Eble mi dirus anstataŭe: "...de komencantoj kaj preskaŭ-komencantoj". Ĉu vi konsentas tiam?
Nö.

다시 위로