Tartalom

La du versioj de Volapuko?

DuckFiasco-tól, 2015. március 6.

Hozzászólások: 6

Nyelv: Esperanto

DuckFiasco (Profil megtekintése) 2015. március 6. 19:20:58

Saluton al ĉiuj!

Mi estas iom scivola pri Volapuko. Mi legis, ke ekzistas du versioj de ĝi, tiu kreita de la lingvo-aŭtoro Schleyer, kaj posta "reformita" versio de Arie de Jong (Volapük Nudik).

Se mi hazarde trovas iun kursaron de Volapuko interrete, kiu versio ĝi plej verŝajne estos? Ĉu la malsameco inter ambaŭ estas vere granda?

Antaŭdankon pro via informo!

bartlett22183 (Profil megtekintése) 2015. március 6. 20:26:32

Mi ne estas fakulo de volapuko, sed je mia komprenpovo, la malsamecoj inter la du versioj ne estas grandaj: eble similante al malsamecoj inter esperanto kaj ido, aŭ eble malpli. Mi havas tri ligilojn al volapukaj dokumentaj:

Gramatika resumo (anglalingve)
Mallonga Volapük-English vortaro
Mallonga English-Volapük vortaro

Tempodivalse (Profil megtekintése) 2015. március 6. 20:44:22

DuckFiasco:Saluton al ĉiuj!

Mi estas iom scivola pri Volapuko. Mi legis, ke ekzistas du versioj de ĝi, tiu kreita de la lingvo-aŭtoro Schleyer, kaj posta "reformita" versio de Arie de Jong (Volapük Nudik).

Se mi hazarde trovas iun kursaron de Volapuko interrete, kiu versio ĝi plej verŝajne estos? Ĉu la malsameco inter ambaŭ estas vere granda?

Antaŭdankon pro via informo!
La unua versio de Volapuko ne plu uziĝas. Ĉiuj el la malmultegaj parolantoj de Volapuko parolas la reformitan version. Vikipedio Volapuka skribiĝas laŭreforme. Vi nur en la plej malnovaj Volapukaj lernolibroj (antaŭ ĉ. 1930) trovos la antaŭreformitan.

La ŝanĝoj enigitaj de de Jong ne estas tro radikalaj - certe ne tiel radikalaj, kiel la ŝanĝoj Idaj al Esperanto. Interalie li iom ŝanĝis la vortaron (inkluzivinte la literon "r", kiun Schleyer evitis), forigis la jusivan (ordonegan) modon -öz kaj aldonis predikativan kazon -u. La baza strukturo ne malsamiĝis.

Volapuko estas tre esprimebla kaj ampleksa lingvo nemeritanta la obskurecon kaj malfamecon al kiuj historio ĝin kondamnis. Mi certas ke, se vi decidos iomete esplori ĝin, vi trovos multajn interesaĵojn kaj belaĵojn. Bonŝancon!

ratkaptisto (Profil megtekintése) 2015. március 27. 21:05:29

Ĉu ekzistas Volapuko-grupoj aŭ -kursoj en Germanio?

petitka (Profil megtekintése) 2015. március 28. 8:55:31

Certe Esperanto sufiĉas por komuniki...

Elhana2 (Profil megtekintése) 2015. március 28. 10:26:33

Volapuko estas la bona ekzemplo de la lingvo neutrala kaj sen okcidenta biaso. Ne estas mirinde ke la riĉa kaj klera Europo preferis Esperanton.

Vissza a tetejére