去目錄頁

Ĉu "disidi" bone tradukas la anglan "fork"

psychoslave, 2015年3月10日

讯息: 8

语言: Esperanto

psychoslave (显示个人资料) 2015年3月10日上午9:30:27

En la komputil-fako, la anglan "fork" estas ofte uzata por signi idon de projekto kiu de nun aparte evoluas.

Do mi pensas ke mi povus uzi dis-idi. Aŭ eble mi devus diri disidigi? Kio opinias vi?

tommjames (显示个人资料) 2015年3月10日上午9:48:57

Vi povas pli simple uzi forko, aŭ forkiĝo.

Simon_Gauvain (显示个人资料) 2015年3月10日下午12:58:17

psychoslave:En la komputil-fako, la anglan "fork" estas ofte uzata por signi idon de projekto kiu de nun aparte evoluas.
tommjames:Vi povas pli simple uzi forko, aŭ forkiĝo.
Laŭ mi, "forko", same kiel "disbranĉiĝo", figurasence difinas la eventon kiu naskas projektidon el patra projekto. Parolante pri tiu ido, oni do povas uzi la vorton "branĉo".

Ubuntu estas branĉo el Debian.
Ido estas konkuranta branĉo el Esperanto.

psychoslave:Do mi pensas ke mi povus uzi dis-idi. Aŭ eble mi devus diri disidigi? Kio opinias vi?
Se vi serĉas verbon, depende de la vidpunkto, mi proponas "disiĝi" kaj "apartiĝi".

La originala projekto disiĝas en pluraj projektidoj kun malsamaj celoj.
LibreOffice apartiĝis el OpenOffice.

psychoslave (显示个人资料) 2015年3月11日下午9:28:37

Mi ŝatas 'disiĝi', dankon.

Pri la 'ido' vorto, ĉu "malido" sinomiĝas je "(ge)patro"?

Kaj pri mia lasta frazo, ĉu mi bone uzas citilojn kaj la "je" prepozicion? Ĉu ekzistas prepozicio signi la nominativon?

Simon_Gauvain (显示个人资料) 2015年3月14日上午11:56:20

"malido" ne sonas klare al mi, ĉar oni ne povas logike diri kio estas la malo de estaĵo... Tamen, se oni konsideras ke "ido" signifas "naskiton", "malido" do signifas "malnaskiton"... kio signifas malnaski ? Remeti en la utero ? lango.gif

psychoslave:Kaj pri mia lasta frazo, ĉu mi bone uzas citilojn kaj la "je" prepozicion? Ĉu ekzistas prepozicio signi la nominativon?
Mi perfekte komprenis vian frazon. Mi pensas ke oni ankaŭ povas uzi la prepozicion "al". Sed ĉu tio vere estas nominativo ?

sinonimiĝi = iĝi sinonima
Do vi povus diri :
Ĉu "malido" iĝas sinonima al "(ge)patro"?

psychoslave (显示个人资料) 2015年3月14日下午2:10:24

La kombinado "al + nominativo (-o vorto)" temas la dativon. Generale nominativo kaj akuzativon facile esprimiĝas, respektive kun -o kaj -on vortojn. Sed kiam pruntojn aperas, ĉi sintakso sole ne sufiĉas. Generale, konteksto donas sufiĉe informojn por ke homoj korekte interpretas.

Sed mi interesas pri esperante programado. Por komputile tradukili, la programlingvo prefereble havas regulan, simplan, eksplisitan gramatikon.

Do ekskludi la pruntojn solvas la problemon. Sed mi scivolemas se ekzistas aliaj solvoj. Ekzemple, ekzistas "na" kiel akuzativa prepozicio. Do, ĉu ekzistas ekvivalenta pri nominativo?

Rugxdoma (显示个人资料) 2015年3月14日下午9:50:55

psychoslave:La kombinado "al + nominativo (-o vorto)" temas la dativon. Generale nominativo kaj akuzativon facile esprimiĝas, respektive kun -o kaj -on vortojn. Sed kiam pruntojn aperas, ĉi sintakso sole ne sufiĉas. Generale, konteksto donas sufiĉe informojn por ke homoj korekte interpretas.

Sed mi interesas pri esperante programado. Por komputile tradukili, la programlingvo prefereble havas regulan, simplan, eksplisitan gramatikon.

Do ekskludi la pruntojn solvas la problemon. Sed mi scivolemas se ekzistas aliaj solvoj. Ekzemple, ekzistas "na" kiel akuzativa prepozicio. Do, ĉu ekzistas ekvivalenta pri nominativo?
Malna...

psychoslave (显示个人资料) 2015年3月15日上午8:04:29

Probable ne, kiel oni diris al mi kiel mi demandas ĉu "malido" sinonimas je "patro", la signifo de la maligo ne ĉiam evidentas.

Mi ne certas ke la nominativo klare malas la akuzativon.

回到上端