본문으로

Nomoj de lingvoj

글쓴이: 0penny0, 2015년 3월 13일

글: 4

언어: Esperanto

0penny0 (프로필 보기) 2015년 3월 13일 오후 4:15:46

Saluton!

Mi lernis Esperanto por unu semajno kaj mi parolas kaj skribas malbone - bonvolu vi pardonos min! ridulo.gif

En nia lingvo, ĉu estas "esperanto" aŭ "Esperanto"? "Franca" aŭ "franca"? Ekzemple: "Mi parolas Esperanton/esperanton".

Grandan dankon!

Ĝis,
Penny

Duko (프로필 보기) 2015년 3월 13일 오후 4:29:47

Oni skribas nur "Esperanto" per majusklo, por distingi inter "Esperanto"-nomo de lingvo kaj "esperanto"-participo de la verbo "esperi".
Alikaze, oni ne uzas majusklojn, ekzemple:
la angla lingvo
la franca lingvo
la internacia lingvo (la origina nomo de Esperanto)

HaleBopp (프로필 보기) 2015년 3월 13일 오후 6:30:57

Laŭ PMEG, lingvoj povas esti konsiderataj kiel propraj nomoj. Do vi povas meti majusklon :
la Franca (propra nomo) = la franca lingvo (nur adjektivo).

Sed "ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco, sed estas cetere sufiĉe malgrava afero." [PMEG]
Oni kutimas meti majusklon al la vorto Esperanto, por ne konfuzi kun esperanto (= homo kiu esperas).

0penny0 (프로필 보기) 2015년 3월 13일 오후 7:50:13

Dankon, Duko kaj HaleBopp! Mi komprenas ridulo.gif Vi estas tre helpema.

Salutojn de Anglio!
Penny

다시 위로