目次へ

Ĉu Unikodo estas rasisma?

Fuzzy,2015年3月20日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

Fuzzy (プロフィールを表示) 2015年3月20日 7:15:42

Jen interesa artikolo de baratano pri Unikodo (en la angla)
Mi kapablas tekstigi amaseton de merdo sed mi ne kapablas skribi mian nomon
La potenco estri skribitan vorton estas kapablo kaj plilaŭtigi voĉojn kaj silentigi ilin
Kion vi opinias pri la artikolo kaj pri Unikodo? Ĉu vi sentas vin parolantaj en duaklasaj lingvoj?

kaŝperanto (プロフィールを表示) 2015年3月20日 15:12:28

Mi pensas ke mi ne kompetentas aserti nenion pri la aferoj de unikodo aŭ hindaj lingvoj. Ŝajnas ke la aŭtoro pensas ke ĉio ajn lingvo kaj dialecto meritas siajn proprajn literojn. Laŭ mia scio restas multe da kodpunktoj por ideografiaj signoj, do eble la aŭtoro deziras ke aliaj homoj laboras aldonante la signojn al unikodo (kaj farante la teknologio). Se hindio fakte havas pli ol 200 lingvojn, ĉiu kun multaj dialektoj kaj propraj malsamaj signoj, tiam la subteno de ĉiuj estus sensencaĵo.

Laŭ mia pensado (mi ne havas sperto) la lingvoj kun ideografiaj signoj (sen veraj alfabetoj) ne tre bone subtenas multajn dialektojn rilate al komputiloj kaj la interreto. Alfabetaj lingvoj simple kunlaboras pli bone kun komputiloj kaj klavaroj. La atako kontraŭ ASCII de la aŭtoro indikas liajn "verajn kolorojn". Ŝanĝi ĝin nenecese rompus multajn programarojn/ktp.

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2015年3月20日 16:53:38

Mi tute samopinias kun la verkisto de la artikolo, kion metis ĉi-tien Fuzzy. La "estraro" "internacia" de kvazaŭ ĉio hodiaŭ konsistas el la samaj limmensaj homoj kiuj parolas nur (sian0 dialtekton de la angla kaj adaptas ĉion al tio. Tion dirita, mi iomete komprenas kial, ĉar ili volas ilon por siaj vivoj. Sed tial la aliaj homoj en la mondo devas aŭdigi sin kaj proponi solvojn KAJ realigi tiujn solvojn. Ĉi-tie, kie mi loĝas, oni uzas tri lingvojn tre ofte: la (uson-)anglan, la (novmondan) hispanan kaj la krejolan de Haitio. Kelkaj homoj - aparte la unulingvanoj de la angla - protestas kĈAR ni devas investi en la du aliajn linvojn. Mi malsamopinias. Kaj krome ni nun havas loĝantaron, kiu uzas tri diversajn majajn lingvojn. Ankaŭ ili estas homoj kaj havas rajtojn kompreni kaj partopreni en la socio.
Mi estas Esperantisto ĉar mi komprenas tion. Kiel Esperantistoj ni devas subteni diversecon kaj la homajn kreitaĵojn.

novatago (プロフィールを表示) 2015年3月20日 22:17:33

kaŝperanto:Se hindio fakte havas pli ol 200 lingvojn, ĉiu kun multaj dialektoj kaj propraj malsamaj signoj, tiam la subteno de ĉiuj estus sensencaĵo.
Mi ne legis la artikolon, sed mi ja rajtas, povas kaj devas opinii pri ĉi tio: Teknologio servu homaron, ne male.

Se estas miloj da signaroj por skribi, estu eblon por skribi tiujn signarojn per komputilo.

Kompreneble la problemo, kiel kutime, estas ekonomio. Kiu devus servi homaron, sed homaro servas ĝin.

Ĝis, Novatago.

Clarence666 (プロフィールを表示) 2015年3月21日 3:46:06

Fuzzy:Cxu Unikodo estas rasisma?
...
http://modelviewculture.com http://modelviewculture.com/pieces/i-can-text-you-... Jen interesa artikolo de baratano pri Unikodo (en la angla)
...
Kion vi opinias pri la artikolo kaj pri Unikodo? Cxu vi sentas vin parolantaj en duaklasaj lingvoj?
Ho interese ... legu la plej suban linion:

> ©2015 Feminist Technology Collective, Inc.

Temas fakte pri feminaziisma ideologiacxo.

> Out of compatibility concerns, the Unicode Consortium is unlikely
> to modify the 224,024 characters that have already been defined
> in any future updates
Pro zorgoj pri kongruo, la organizajxo Unicode Consortium plej versxajne ne plu sxangxos la jam asignitajn 224'024 skribsignojn okaze de futuraj modifoj
Jes ja, tio estas unu el la cxefaj principoj de Unikodo. Sed kie estas la jam asignitaj 224'024 skribsignoj ? LMS gxisnune nur cxirkaux 110'000 skribsignoj estas asignitaj. La teksto estas fusxa.

> They are comprised largely of white men (and a few white women)
> whose first language was either English or another European language
Ili estas konsistigitaj plejparte el blankaj masklaj personoj (kaj kelkaj malmultaj blankaj femalaj personoj) kies cxefa lingvo estis aux EN aus alia Euxropa lingvo
Tio estas tre tipa feminaziisma plendado, la feminaziistoj sxajnigas ke ili protektus cxiujn "diskriminaciantajn minoritatojn", sed fakte ili nur plialtigas sian propran povegon.

Eble jes ekzistas problemeto pri lingvo "Bengali" kaj aliaj "senfinalfabetaj" lingvoj (kiujn mi neniam lernis, do mi ne konas la detalan situacion), sed kio estus la solvo? Versxajne nia kara organizajxo Unicode Consortium iam aldonos ilin, poste ke ili jam aldonis ecx verajn Egiptajn Hieroglifojn.

> The Unicode Consortium has launched a very controversial project
> known as Han Unification: an attempt to create a limited set of characters
> that will be shared by these so-called "CJK languages." Instead
> of recognizing these languages as having their own writing systems
Organizajxo Unicode Consortium elpensis kaj efektivigis na tre kontestebla projekto "Han Unification" AKK "Unuigo Han": provo krei limigitan komunan skribsignaron uzita far tiuj tiel-nomitaj "CJK lingvoj". Anstataux agnoski ke cxiu el tiuj lingvoj havas sian propran skribsistemon
Ho mojose ... sed na kiom da lingvoj kaj skribsistemoj la mondo bezonas, por ke "rasismo" ne plu ekzistu?

Clarence666 (プロフィールを表示) 2015年3月21日 3:47:20

> To help English readers understand the absurdity of this premise, consider
> that the Latin alphabet (used by English) and the Cyrillic alphabet (used by
> Russian) are both derived from Greek. No native English speaker would ever
> think to try “Greco Unification” and consolidate the English, Russian,
> German, Swedish, Greek, and other European languages' alphabets
> into a single alphabet
Por helpi al la EN legantoj kompreni la absurdecon de cxi tiu ideo, pripensu ke kaj la Latina skribsistemo (uzita far EN) kaj la Kirila skribsistemo (uzita far RU) estas derivitaj de la Greka. Neniu indigxena EN parolanto iam povus imagi ideon ke oni unuigus na EN, RU, DE, SV, GR kaj aliaj Euxropaj alfabetoj en unu solan komunan alfabeton
Ho mojose ... cxu vere neniu? Al mi la ideo sxajnas suficxe bona.

> from our own colonial past, when the British referred
> to Indian languages pejoratively as “dialects”
el kolonia pasinteco, kiam Brituloj nomis la Indiajn lingvojn fie "dialektoj"
Jes ja, la Brita kolonia pasinteco estas hontinda, kaj ecx la estanteco (stirita far Britlando kaj ecx pli Usono) estas kolonia kaj hontinda. Sed kion faras niaj "viktimoj" de gxi? Ili kverelas, militas unu kontraux la alian, ... kopias fiajn Euxropajn pensmanierojn kaj agadmanierojn, ... do miru pri la rezulto!

Na kiom da literoj havas la EN alfabeto? Ekzakte 26 (dudek ses), jes ja kelkaj estas tre drolaj (precipe C,Q,X).

Na kiom da literoj havas la Cxina alfabeto? Mi ne scias ... miloj? pli ol 10'000?

Do kiu alfabeto estas pli facile lernebla, kaj uzebla (manskribado, legado, printado, perkomputila procezado, OCR (optika skribsingorekonado), ...). Eble la EN?

Lauxsence la artikolo (apud cxiama feminaziisma plendado) plendas pri Euxropocentrisma Unikodo kaj komputiko. Ho kiel pri Esperanto? Niaj "gravaj" Esperantistoj preferas dauxre negi la problemon de la lingvo. Ili ankaux fieras pri tiel nomita "Fundamento" skribita en 5 (kvin) krokodilaj dialektoj (EN,FR,DE,PL,RU). Do kio estas aux estu Esperanto? Utila projekto de mondlingvo, aux nur neaktuala historia Euxropa drolajxo?

Eble niaj Bengaliuloj proponunu iun solvon (de universala skribsignokodo, aux ecx pli bone de universala lingvo), anstataux nur plendi.

Eble niaj "gravaj" Esperantistoj pensu pri eblaj reformoj de la lingvo, kiuj, inter aliaj, alportus almenaux kelkajn vortojn el ne-Euxropaj lingvoj (Bengali, CN, KO, JP, ID, Afriko, antauxkolonia Ameriko, ...) en Esperanton.

novatago (プロフィールを表示) 2015年3月21日 14:14:05

Ĉu vere ĉi-supra kontraŭesperantisto ĉi-tieas ankoraŭ? Ni jam scias tion, ke vi preferas la anglan por ĉio. Simple ne ĝenu.

Sen Fundamento ne estus Esperanto, almenaŭ viva ne. Kaj estas hontinda afero ne kompreni ĉi tion. Tamen, kontraŭesperantistoj bone komprenas tion, tial ili atakas la Fundamenton.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2015年3月22日 11:00:06

Clarence666:> To help English readers understand the absurdity of this premise, consider
> that the Latin alphabet (used by English) and the Cyrillic alphabet (used by
> Russian) are both derived from Greek. No native English speaker would ever
> think to try “Greco Unification” and consolidate the English, Russian,
> German, Swedish, Greek, and other European languages' alphabets
> into a single alphabet
Por helpi al la EN legantoj kompreni la absurdecon de cxi tiu ideo, pripensu ke kaj la Latina skribsistemo (uzita far EN) kaj la Kirila skribsistemo (uzita far RU) estas derivitaj de la Greka. Neniu indigxena EN parolanto iam povus imagi ideon ke oni unuigus na EN, RU, DE, SV, GR kaj aliaj Euxropaj alfabetoj en unu solan komunan alfabeton
Ho mojose ... cxu vere neniu? Al mi la ideo sxajnas suficxe bona.
Ĉu ekzistas iu-ajn projekto pri unuigado de grekidaj alfabetoj? Mi serĉis iun, sed trovis neniun en TTT.

Mi supozas, ke tio estas ĉar tia projekto estigus pli da problemoj ol ĝi solvus.

novatago (プロフィールを表示) 2015年3月23日 0:06:28

Altebrilas:

tio pli-malpli estas, kion la verkanto de la artikolo celas diri. Tamen, kiel eblas vidi, iaj personoj preferas rigardi la fingron, kiu montras la Lunon, anstataŭ rigardi la montratan Lunon, aŭ tiuj eble eĉ preferas rekte loĝi sur la Luno kaj neglekti ĉion alian.

Ĝis, Novatago.

nornen (プロフィールを表示) 2015年3月23日 2:10:00

Clarence666:Do kiu alfabeto estas pli facile lernebla, kaj uzebla (manskribado, legado, printado, perkomputila procezado, OCR (optika skribsingorekonado), ...). Eble la EN?
Mi serĉis TTTe, tamen mi ne povis trovi komparon inter latinida kaj ĉina OCR.
Ĉu vi havas informaĵojn pri tiu ĉi temo?
Ĉu fakte estas pli facile legi per OCR anglan tekston ol ĉinan?

先頭にもどる