前往目錄

Ĉesi ami

貼文者: 123xyz, 2015年3月29日

訊息: 4

語言: Esperanto

123xyz (顯示個人資料) 2015年3月29日上午9:48:55

Saluton,

Ĉu iu povas oferi al mi unuvortajn alternativojn por "ĉesi ami", tio estas "to fall out of love"? Se oni havas "enamiĝi" por "komenci ami", kio estus la ekvivalento por "ĉesi ami"? Eble "malenamiĝi", aŭ "disamiĝi" (laŭ la italia "disamorarsi", kun la sama senco)?

Anticipe dankon

Matthieu (顯示個人資料) 2015年3月29日上午10:23:53

Mi dirus "elamiĝi". Ankaŭ "malenamiĝi" funkcias.

sudanglo (顯示個人資料) 2015年3月29日上午11:05:12

Ne nur 'elamiĝi' estas tute logika, se oni povas enamiĝi, sed ankaŭ Kukolo rivelas ke la vorto estas uzata.

PS oferi = sacrifice (en la angla). Uzu proponi.

123xyz (顯示個人資料) 2015年3月29日下午7:24:56

Dankon - "elamiĝi" estas ekzakte tiu, kiun mi serĉis.
Ankaŭ dankon por la korekto - ne scias ke "oferi" signifas nur "sacrifice"; mi pensis ke oni uzas "foroferi" por ĉi tio senco.

回到上端