Kwa maudhui

Ne iri al klasoj

ya 123xyz, 1 Aprili 2015

Ujumbe: 48

Lugha: Esperanto

Bernadox (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2015 6:17:50 alasiri

vejktoro:
Sxak:

vejktoro:La vorto estas "preterviziti."
Ne.
?? ekspliku.
Laŭ mi Ŝak pravas. Vi klarigu vian tradukproponon (ekz. per aplik-ekzemplo el la literaturo).

123xyz (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2015 6:18:53 alasiri

Dankon por la respondoj - vi donis al mi multnombrajn alternativojn. Tamen, ili ĉiuj estas laŭvortaj, t.e. nefiguraj, kio estas iome elreviganta - "forpigra", kiu ja estas figura, evidente ne estas valida.

Bernadox (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2015 7:10:20 alasiri

123xyz:Dankon por la respondoj - vi donis al mi multnombrajn alternativojn. Tamen, ili ĉiuj estas laŭvortaj, t.e. nefiguraj, kio estas iome elreviganta - "forpigra", kiu ja estas figura, evidente ne estas valida.
Kiel jam skribite en iu alia fadeno de vi, laŭ mi vi estas tro fiksita al la angla originalo. Post kiam vi komprenis, kion ĝi volas diri, vi ekpensu nur en Esperanto. Kaj tuj venas multaj eblecoj esprimi la ideon metafore:

"anstataŭ iri al lernejo li ludis ekstran dimanĉon" / festis amatan tagon de mallaboruloj (Z) / festis tagon de sankta neniofarado / ĝuis pian litrestadon / agrablan devoeviton / perdiĝon en revoj k.t.p., k.t.p.

Simon_Gauvain (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2015 8:21:20 alasiri

123xyz:Dankon por la respondoj - vi donis al mi multnombrajn alternativojn. Tamen, ili ĉiuj estas laŭvortaj, t.e. nefiguraj, kio estas iome elreviganta - "forpigra", kiu ja estas figura, evidente ne estas valida.
Al mi tre plaĉas "forpigri". Oni pigras for de la loko, kie oni devus esti.
La instruisto iom paŭtis, kiam li vidis ke preskaŭ duono de siaj studentoj forpigras.

Ankaŭ mi dirus "preterlasi" kurso(j)n.
Mi preterlasas la kursojn, kiuj ne interesas min.

vejktoro (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2015 12:53:55 asubuhi

Bernadox:
vejktoro:
Sxak:

vejktoro:La vorto estas "preterviziti."
Ne.
?? ekspliku.
Laŭ mi Ŝak pravas. Vi klarigu vian tradukproponon (ekz. per aplik-ekzemplo el la literaturo).
Ne estis mia tradukpropono. Fakte, ne estas propono. Ĝi venas el la fama vortaro de J.C. Wells. La vorto ankaŭ akordas kun PIV senco III de 'preter-' ke oni lasas flanke iun aferon, pro malatento aŭ malŝato.

Mi nur volas helpi 123xyz, do mi donis la vorton ke mi konas. Mi ne volas batali pri simpla vorto... (mi trovas Lernu-n ioma malamike iam kaj ofte nebezone kontraŭbatalema.) Se oni volas, oni povus trovi J.C. Wells-on kaj demandi al li pri la vortaro, kaj diras al li, ke laŭ vi, li malpravas. Min ne interesas.

Bernadox (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2015 7:20:44 asubuhi

vejktoro:Ne estis mia tradukpropono. Fakte, ne estas propono. Ĝi venas el la fama vortaro de J.C. Wells. La vorto ankaŭ akordas kun PIV senco III de 'preter-' ke oni lasas flanke iun aferon, pro malatento aŭ malŝato.

Mi nur volas helpi 123xyz, do mi donis la vorton ke mi konas. Mi ne volas batali pri simpla vorto... (mi trovas Lernu-n ioma malamike iam kaj ofte nebezone kontraŭbatalema.) Se oni volas, oni povus trovi J.C. Wells-on kaj demandi al li pri la vortaro, kaj diras al li, ke laŭ vi, li malpravas. Min ne interesas.
Dankon Vejktoro, pro via klarigo. Mi ne trovis "preterviziti" en la Wells-vortaro, nek ĉe "preter" aŭ "viziti", nek ĉe "skip". Ĉu mi pretervidis la kunmetaĵon? Kie precize ĝi estas notita?

Ne necesas kontakti sinjoron Wells pri lia misfama "vortaro". Li bone scias, ke laŭ mi ĝi eĉ ne meritas esti nomita "vortaro". Fakte temas nur pri oftege erarigaj vortlistetoj, kiujn mi nepre malrekomendas al nespertaj esperantistoj. Mi recenzis ĝin en 2010:

Unreliable, misleading, dilettantish, insignificant ...

John C. Wells' English-Esperanto-English Dictionary is the botch book of the year.

La kialojn de mia juĝo oni povas legi en ĉ. 15 blogeroj pri unuopaj aspektoj de la fuŝverko.

Tipa ekzemplo por la erariga misinfluo de l' Wells-a diletantaĵo ĝuste estas la neklara kaj pro tio malbona kunmetaĵo "preterviziti".

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2015 11:19:50 asubuhi

mi nepre malrekomendas al nespertaj esperantistoj
Tio estas via opinio. Tamen mi neniam aŭdis malfavoran komenton pri ĝi inter anglaj Esperantistoj. Por tiuj kiuj estas denaskaj parolantoj de la angla kaj iom konas Esperanton ĝi estus utila risurco

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2015 11:43:37 asubuhi

Ĉu ekzistas kelka idiotismo, alivorte frazos kiu ne estas rekta priskribo de la situacio?
Tute pro neceso, Esperanto ne estas lingvo farĉita per idiotismoj.

En la angla vi devus diri 'skip lessons', kaj se vi dirus 'jump lessons' aŭ 'hop lessons', kiu ja utiligas la saman figuran imagon, vi misparolus.

Figura aŭ metafora uzo de vortoj ne estas fremda al Esperanto, sed estas limigata al tia uzo kiun oni povas anticipi kiel komprenebla al la parolantoj de aliaj lingvoj.

Oni ne povas esti certa, ke la bildo de trans-salto de leciono estus senĝene rekonata kiel malĉeesto far alilandanoj.

Multego da fiksitaj frazoj, io karakteriza por la naciaj lingvoj, ne konvenas en interlingvo, kiu devas resti relative facila por lerni.

Kelli (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2015 12:25:28 alasiri

Ĉi tie en mia lando - Brazilo - ni kutimas diri simple "mortigi la lecionon" ridulo.gif

Bernadox (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2015 1:46:59 alasiri

sudanglo:
mi nepre malrekomendas al nespertaj esperantistoj
Tio estas via opinio. Tamen mi neniam aŭdis malfavoran komenton pri ĝi inter anglaj Esperantistoj. Por tiuj kiuj estas denaskaj parolantoj de la angla kaj iom konas Esperanton ĝi estus utila risurco
Jes, mia opinio, kiun mi detale motivis per multaj ekzemploj kaj komparoj kun aliaj vortaroj, dum vi donas eĉ ne unu argumenton.

Ĝi krome estas la opinio de William Auld (1924-2006), kiu ja estis "nur" skota, ne angla esperantisto, tamen unu el la plej famaj poetoj de Esperantujo kaj plurfoje proponita por la Nobel-premio pri literaturo: "novicaj uzantoj ... tro facile povas trompiĝi pri signifo aŭ pluformado".

Kurudi juu