Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ne iri al klasoj

ca, kivuye

Ubutumwa 48

ururimi: Esperanto

Christa627 (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 20:45:18

Bernadox:
Jen la kerna punkto: Ĉu vi konscias, kiel malĝentile kaj malrespekte kontraŭ komencantoj estas verki preskaŭ 5000 blogerojn plenaj de eĉ plej bazaj lingvaj eraroj, blogeroj nek lingve, nek stile imitindajn? Blogeroj plenaj de enhavaj malĝustaĵoj.
ridego.gif

Bernadox:Blogeroj sen kontroli eĉ facilajn vortojn kiel "resurso" en vortaro?
La sola diferenco inter "resurso" kaj "risurso" estas la anstataŭigo de "e" per "i". Por uzantoj de qwerty-klavaro, tio estas tre ofta tajperaro (oni nomas ĝin "spegul-bilda eraro" ), kiun mi mem ofte neintence faras. Kial longe paroli pri tia eta mistajpaĵo? senkulpa.gif

======

Redakto: Mi vidas, ke sudanglo skribis "risurco"; sed tio estas ankoraŭ nura misliterumo, pri kiu ne indas longe diskuti.

Sed mi vidas, tajpante tion, ke la Esperanta literum-kontrolilo por FajroVulpo rekonas "risurco" kaj ne "resurso"; eble li uzas la saman kontrolilon.

Bernadox (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 20:54:46

Christa627:
Bernadox:
Jen la kerna punkto: Ĉu vi konscias, kiel malĝentile kaj malrespekte kontraŭ komencantoj estas verki preskaŭ 5000 blogerojn plenaj[n] de eĉ plej bazaj lingvaj eraroj, blogeroj[n] nek lingve, nek stile imitindajn? Blogeroj plenaj de enhavaj malĝustaĵoj.
ridego.gif
okulumo.gif Ups, dankon pro via ĝustigo, Christa. Vi kompreneble pravas. Evidente mi estis tro furioza, ĝuste je tiu tekstero, tiel ke mi mi forglutis la akuzativojn - shit happens, kiel ni diras en Esperanto okulumo.gif

Christa627 (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 20:54:51

Kaj se "preterviziti" ja aperas en iu vortaro aŭ ne, mi ne komprenis ĝin, kaj verŝajne estas aliaj, kiuj ne komprenas ĝin. Do, ĝi evidente estas neklara vorto.

Christa627 (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 21:02:11

Bernadox:
Christa627:
Bernadox:
Jen la kerna punkto: Ĉu vi konscias, kiel malĝentile kaj malrespekte kontraŭ komencantoj estas verki preskaŭ 5000 blogerojn plenaj[n] de eĉ plej bazaj lingvaj eraroj, blogeroj[n] nek lingve, nek stile imitindajn? Blogeroj plenaj de enhavaj malĝustaĵoj.
ridego.gif
okulumo.gif Ups, dankon pro via ĝustigo, Christa. Vi kompreneble pravas. Evidente mi estis tro furioza, ĝuste je tiu tekstero, tiel ke mi mi forglutis la akuzativojn - shit happens, kiel ni diras en Esperanto okulumo.gif
Ĉu la postaj aperoj de "Blogeroj" ankaŭ havu akuzativon? Ili ne estas en la sama frazo, sed ŝajnas ankoraŭ esti objektoj de "verki".

Bernadox (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 21:21:50

Christa627:Ĉu la postaj aperoj de "Blogeroj" ankaŭ havu akuzativon? Ili ne estas en la sama frazo, sed ŝajnas ankoraŭ esti objektoj de "verki".
Laŭ mi ne. Kiel vi prave konstatas, la frazo kun la verbo "verki" finiĝas je la demando-signo. Sekvas nova (senverba) "stumpa" frazo, en kiu estas ellasita "Blogeroj, kiuj estas plenaj de enhavaj malĝustaĵoj". -- Ĉu mi pretervidis ion?

novatago (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 21:53:31

Mi ne scias ĉu estas vorto por ĉi tio. Tamen, eĉ se jam vorto ekzistas, ĉi tio temas pri umado, do oni povus fari iun vorton per la -um sufikso.

Jen tri ebloj:
  • neklasumi (laŭ la 6-a senco de klaso en PIV). Uzenda nur en klara kunteksto.
  • mallernejumi.
  • forpupitrumi. Eble pli bona por ĉia instruejo, ne nur por lernantoj, kaj iaj laborejoj.
Ĉi tio estas nur ideoj. Do, ne prenu ilin, eĉ kiel sugestojn.

Ĝis, Novatago.

vejktoro (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 22:13:01

Bernadox:
vejktoro:"play hook(e)y," : preterviziti (la lernejon)
Pardonu Vejktoro, kial vi mensogas?

La vortaro de Wells 2010 havas (p. 285):

hooky: play ~ eviti la lernejon

Ĝi eble (probable) estas karikaturo de vortaro kaj aĉe misfamigas la tutan esperantan leksikografion en la anglalingva mondo, kiu rifuzas okupiĝi pri ĉinaj, ĉeĥaj, hispanaj, italaj, ukrainaj, rusaj, hungaraj, japanaj, vjetnamaj, germanaj k.m.a. vortaroj (ĉiuj sendiskute je jarmiloj pli bonaj ol la Wells-listetoj).

Sed la formon "preterviziti" eĉ Wells ne havas.

Pardonu Vejktoro, sed pri tiu punkto mi estas tre strikta kaj dogma. Ni ĉiuj daŭre eraras kaj rajtas erari, niaj opinioj evoluas pro la kritiko kaj impulsoj de aliaj. Sed kiu mensogas, ne plu kunludas.

Fidon oni perdas nur unu fojon.
Vi, Bernadox estas tre tre malamika. Vi devas ĉi tiun sekundo pardonpeti al mi pro viaj malbonaj vortojn. Kaj ankaŭ, vi plej bone pardonpeti al la denaskaj anglaparolantaj esperantistoj.

Ŝajnas ke vi ne nur prijuĝas vortojn sed homojn ankaŭ. Via opinio pri vortoj estas nur tiu kaj mi ne povas diri ke vi malpravas (nek vi mi), sed pri via publika atako pri mia karaktero, vi ege malpravas, kaj nerajtas.

Mi ne havas "La vortaro de Wells 2010." Mia vortaro venis kune mia libro 'Esperanto' pro Cresswell & Hartley 1973.

Vi ne trovas ĝin en via libro, do tuj supozas ke vi rajtas kondamni min kaj unu popolo, kulpigi min kiel mensoganto kaj atakas la anglalingvaj homoj!?

Min ne tre interesas batali pri iu vorto sed, via akuzo tre gravas al mi. Mi nemiam mensogIS, mi nemiam mensogOS. Wells-o estas mia sola angla vortaro. Mi havas aliajn je aliaj lingvoj sed vere, mi ne volas aŭ devas pruvi al vi ion ajn.

Fidon oni perdas nur unu fojon.

Simon_Gauvain (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 22:27:46

Bernardox:Ne. Ankaŭ pri stilo ekzistas tradicia interkonsento. Ne pri ĉiuj detaloj, sed pri la kerno ja. Unu ekzemplo inter pluraj estas la verketo de Faulhaber. Legu ĝin kaj poste ni povas diskuti pri konkretaj demandoj.
Dankon pro la ligilo, mi legos tion kun intereso.
Simon_Gauvain:
Tiel Esperanto ne estas. Ĝi havas sian propran stilon. Imitu Zamenhofon, ne Sudanglon.
Ĉi tiu aserto estas dogma. Mi pensas ke ĉiu rajtas elekti la propran stilon. Estas multaj esprimmanieroj por esti komprenata.
Jes, kompreneble. La Fundamento estas dogma, por tio ĝi estas farita. Ĝi mem diras tion tute klare: "la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco" (A 4.6). Ĝi lasas vastan liberecon nur ene de la limoj, kiujn ĝi difinas. La Fundamento estas la malo de "ĉio eblas".
Fakte mi konsentas kun vi pri tio. Sed "respekti la Fundamenton" kaj "imiti la stilon de Zamenhofo" estas du malsamaj aferoj. Oni povas havi netradician stilon kaj perfekte respekti la Fundamenton. Mi taksis kiel nenecesa dogmo vian instigon al imitado de Zamenhofo, ne la Fundamenton.

Simon_Gauvain (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 22:54:06

Bernardox:
Simon_Gauvain:
Bernardox:Pri kelkaj pliaj "floroj de l'malbono" el la bedo de Sudanglo legu en la apuda fadeno.
Preskaŭ ĉiu frazeto de li elŝvitas anglalingvan pensadon, pene iel-tiel tradukita al Esperanto.
Ĉu vi konscias pri via malĝentila kaj malrespekta sinteno ?
Jen la kerna punkto: Ĉu vi konscias, kiel malĝentile kaj malrespekte kontraŭ komencantoj estas verki preskaŭ 5000 blogerojn plenaj de eĉ plej bazaj lingvaj eraroj, blogeroj nek lingve, nek stile imitindajn? Blogeroj plenaj de enhavaj malĝustaĵoj. Blogeroj sen kontroli eĉ facilajn vortojn kiel "resurso" en vortaro?
Mi pensas ke vi troigas. Vi ja rajtas pensi ke la aliaj helpantoj de tiu konsultejo ne sufiĉe spertas, sed vi povus diri tion kun iom pli da... takto. Aŭ eĉ ne diri.

Tempodivalse (Kwerekana umwidondoro) 3 Ndamukiza 2015 23:04:11

"Dogma" estas iomete tro severa adjektivo, ĉu?

Jes, tiel skribiĝas en la Fundamento, sed l'adjektivo, per kiu mi priskribus la Fundamenton, estas "norma": la Fundamento difinas je larĝa skalo tion, kio estas Esperanto, kaj tion, kio ne estas Esperanto. Homo intence eliranta la limojn de la Fundamento simple ne plu parolas Esperanton; jen ĉio. Neniu dio vin frakasos per feraĵo se vi malobeas ĝin.

Ne temas pri "dogmeco" en iu religia aŭ emocia senco; male, ekzistas plene racia kialo por sekvi la Fundamenton, nome: agante tiel, oni garantias ke oni troviĝos ĉiam en unu eskalono de kompreno kun aliuloj.

Kaj pri la stilo de Zamenhofo - ni memoru, ke Zamenhof mem faris nemalmultajn eksperimentojn en siaj lingvaĵoj, kiujn li post nelonge forlasis. Ne ĉio skribata de li estas sanktaĵo.

Kaj la Zamenhofa stilo, malgraŭ sia alta nivelo, ne estas la ununura imitinda. Hodiaŭa leganto de la Fundamenta Krestomatio, ekzemple, trovus ĝiajn lingvaĵojn foje arĥaikaj. Analogie, Ernest Hemingway neriproĉeble regis l'anglan, sed oni ne ĉiam sinesprimus kiel li, simple ĉar gustoj kaj manieroj ŝanĝiĝas laŭ la tempo.

Tia estas evoluado! Esperanto povas evolui (kaj ja evoluadas) sen iri ekster la Fundamentajn limojn.

Subira ku ntango