Към съдържанието

Ne iri al klasoj

от 123xyz, 01 април 2015

Съобщения: 48

Език: Esperanto

Bernadox (Покажи профила) 04 април 2015, 14:00:11

Christa627:Mi vidas, ke sudanglo skribis "risurco"; sed tio estas ankoraŭ nura misliterumo, pri kiu ne indas longe diskuti.
Temas pri ofta eraro de parolantoj de la angla, kiuj pensas, ke fonto de la esperanta "resurso" estas la angla resource. Fakte la esperanta formo estas adapto de la franca-germana prononco. Falsa amiko por angloj.

Truko: Aŭ kontroli en vortaro aŭ uzi pli simplan vorton (konsultlibro, lernilo k.t.p. kiel jam skribite).

Bernadox (Покажи профила) 04 април 2015, 14:45:54

vejktoro:Mi ne havas "La vortaro de Wells 2010." Mia vortaro venis kune mia libro 'Esperanto' pro Cresswell & Hartley 1973.
Bv. estonte ŝpari mian kaj vian tempon kaj citu konkrete viajn fontojn. Ne estas la tasko de la aliaj forumanoj postkuri vin por eltrovi, al kiu verko vi eble referencas.

Do vi referencas al la vortaro de Wells de 1969 (kaj multaj senŝanĝaj represoj), p. 275:

hookey: play h. preterviziti (la lernejon)

Bone. En la aktuala eldono de 2010 Wells korektis tiun vortaran artikolon al "eviti la lernejon" (kaj hookey al hooky). Tio signifas, ke Wells mem (prave) ne plu rekomendas la formon "preterviziti", kiel vi ŝajnigis.

Vi uzas vortaron el la esperanta mezepoko (kial cetere?), tamen firmvoĉe asertas "la" traduko estas ... - tre honesta maniero diskuti.

--------

Berlina Komentita Bibliografio de la Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887 - 2014 (BKB 2015) notas:

1969 Wells, J[ohn] C[hristopher] (1939- ) [W]. The E.U.P. Concise Esperanto and English Dictionary. London: The English Universities Press Ltd, 1969. ix, 419 p. — pr. Elliott Bros & Yeoman Ltd, Liverpool. 18 x 11 cm. Kvankam nura vortlisto malfidinda, la plej disvastigita kaj uzata dudirekta vortaro angla dum jardekoj. Plurfoje ŝanĝita kovrilo, sed enhave ĉiam neŝanĝita. Plil. prilaboro estas Wells 2010, vd. tie. ĉ. 9.000 kapvortoj (eo-en); ĉ. 19.500 kapvortoj (en-eo). Inkl. de konsiloj pri prononcado kaj gramatiko. Rec.:

— 1969: A.B. [= Bormann, Arthur]. Nova vortaro Esperanta kaj angla. En: IIS 1969/1, p. 10.
— 1969: Auld, W. Vortaro tre oportuna. En: Norda Prismo 1969/3-4, p. 197-198.
— 1969: Rossetti, R[eto]. En: BritE 752, p. 43-44 (1969).
— 1969: Rossetti, R[eto]. Nova vortaro monde distribuata. En: Esperanto [UEA] 1969:2, p. 3.
— 1969: Rossetti, R[eto]. Moderna vortaro. En: HdE 1969/5, p. 4.
— 1989: Golden, Bernard. Kritikoj pri la vortaro de J. C. Wells. En: Worker Esperantist 1989:367 (Sep.-Okt.), p. 78-79.

2a repr. 1973.
3a? repr. London: Hodder & Stoughton, 1976. 20 x 11? cm.
4a respr. 1979.
Brajla eld. Hodder & Stoughton, 1980. 12 vol.
24a repr. 1999 kun la titolo Concise Esperanto and English Dictionary.

sudanglo (Покажи профила) 05 април 2015, 11:29:56

Mi vidas, ke sudanglo skribis "risurco"
Christa, mi sufiĉe ofte mistajpas, sed mia uzo de risurco ne estis mistajpaĵo.

Ŝajne Esperanto ankoraŭ ne findecidis pri la ĝusta formo por la ekvivalento de angle resource, france ressource.

Risurco estas uzata (mi serĉis per Kukolo) kaj ŝajne jam registrita en terminaro de 1982. Nur poste mi trovis resurso en NPIV.

Bernadox (Покажи профила) 05 април 2015, 17:17:18

sudanglo:Nur poste mi trovis resurso en NPIV.
Nur ĉar tio ĉi estas lern-cela forumo (kaj pardonu, ke eble ŝajnas al vi pedante):

Ekzistas jenaj tri ĉefaj eldonoj de PIV:

PIV 1970 (oficiala nomo "PIV" )
PIV 2002 (oficiala nomo "NPIV" )
PIV 2005 (oficiala nomo "PIV" )

PIV 2002 ("NPIV" ) estas historio. Kiu uzas la siglon "NPIV" tuj malkaŝas, ke li ne scias, kiuj (kaj kiom da) ŝanĝoj okazis inter PIV 2002 kaj PIV 2005.

Mia rekomendo al seriozaj lernantoj: Simple forgesu la siglon "NPIV". Plej multaj lernantoj ja ĉiukaze uzas vortaro.net, kiu egalas al PIV 2005.

Bernadox (Покажи профила) 05 април 2015, 18:15:01

sudanglo:Risurco estas uzata (mi serĉis per Kukolo) kaj ŝajne jam registrita en terminaro de 1982.
Jes kompreneble. La diskuto pri la esperantigo de "computer" daŭris preskaŭ 30 jarojn. Kiu nun ankoraŭ uzas la formon "komputoro", kiel mi faris en la 1980aj kaj 1990aj jaroj, tuj vekos protestojn. La honora "komputoro"-tendaro perdis la vetkuradon, la "komputilo"-tendaro venkis. Nu bone, kio do?

Simile pri resurso, risurco kaj ankoraŭ multaj pliaj proponitaj adaptoj al Eo (detale: Golden, Bernard (1996) La neologismo "resurso". En: Travailleur Espérantiste 1996:214 (Apr) p. 5-6). Ŝajnas, ke "resurso" venkis. Nu bone, kio do? - simple uzu ĝin kaj punkto-fino.

-----

Uzi la Guglo-fasadon "Kukolo" estas bona.

De 2012 ni nun disponas pri (eble) eĉ pli bona helpilo, nome pri "Lepsika Korpuso".

Kiu ŝatas, povas kompari la rezultojn, kiujn donas Kukolo, kun tiuj de Lepsika Korpuso pri la demando resurso / risurco. Ĉefa avantaĝo de LepKorp: la fontoj estas pli zorge selektitaj kaj ofte iom pli "aŭtoritataj".

Belmiro (Покажи профила) 05 април 2015, 21:33:15

Bernadox:
Uzi la Guglo-fasadon "Kukolo" estas bona.

De 2012 ni nun disponas pri (eble) eĉ pli bona helpilo, nome pri "Lepsika Korpuso".

Kiu ŝatas, povas kompari la rezultojn, kiujn donas Kukolo, kun tiuj de Lepsika Korpuso pri la demando resurso / risurco. Ĉefa avantaĝo de LepKorp: la fontoj estas pli zorge selektitaj kaj ofte iom pli "aŭtoritataj".
Indas ankaŭ uzi [url=www.tekstaro.com]Tekstaro[/url]
Belmiro

Bernadox (Покажи профила) 07 април 2015, 04:28:39

Belmiro:Indas ankaŭ uzi [url=www.tekstaro.com]Tekstaro[/url]
Belmiro
Ĝuste. Ĝi estas la plej malgranda korpuso, sed la plej klasika (kerno estas verkoj el la epoko de Z).

Krome ekzistas "CorpusEye". La diversajn korpusojn mi iom prezentis en la apuda fadeno.

vejktoro (Покажи профила) 11 април 2015, 07:02:23

Bernadox:Bv. estonte ŝpari mian kaj vian tempon kaj citu konkrete viajn fontojn. Ne estas la tasko de la aliaj forumanoj postkuri vin por eltrovi, al kiu verko vi eble referencas.
Ĥa!
La vorton ne al mi koncernas. Ke vi erare kaj publike kulpigis iun kiel mensogulo mi miras. Ke vi sajne ne eblas tiun agnoski, mi ne komprenas.
Sed nun, pro via respondo, mi komprenas vian egoon. Dankon pro la klareco.

Обратно нагоре