Přejít k obsahu

tiom, tioma, tiome

od uživatele 123xyz ze dne 3. dubna 2015

Příspěvky: 14

Jazyk: Esperanto

123xyz (Ukázat profil) 5. dubna 2015 16:29:03

Mi bedaŭras ke mi estas skribinta "kiel ajn li volis" - mi intencis diri "kiel li pensis la plej konvena/efika/laŭcela por sia projekto" (ĉar mi ankoraŭ alkutimiĝas al Esperanto, mi fojfoje simpligas troe tion kion mi penas esprimi, kaj la fina rezulto estas tute nedezirinda). Do mi ne havas la impreson ke li kaj la aliaj laboris hazarde kaj blinde. Tamen, mi absolute ne samopinias ke la lingvo havas koherecon koncerne la morfemoj. Fakte, mi pensas ke la radikoj estas en pleno ĥaoso - la "doublets" (mi ne povas trovi la esperantan tradukon por ĉi tiu lingva termino sufiĉe specifa kaj teĥnika) abundas. Iuj el la pli rimarkindaj ekzemploj por mi estas "humuro" kontraŭ "humoro", "procezo" kontraŭ "proceso", kaj "senco" kontraŭ "senso" kontraŭ "sento" - la sama fenomeno kiel ĉe "kun-" kontraŭ "kon-", "di-" kontraŭ "de-", kaj "u" kontraŭ "o". Mi scias ke ĉi tio estas farinta por eviti ambiguojn, kiel Vi, Simon_Gauvain, demonstris tre lerte kaj klare en Viaj ekzemploj, sed la koherecon mi ne vidas. Praktikecon, efikecon, kaj taŭgecon, jes, sed koherecon, neniel.

Cetere, mi ne pradas konvinki ("venki", sed "konvinki" - alia kurioza ekzemplo) iun ajn ke Esperanto estas difekta aŭ tian ion; mi nur observas ĝiajn trajtojn kaj havas iajn personajn opiniojn pri ili kiuj ne gravas tro.

Simon_Gauvain (Ukázat profil) 5. dubna 2015 17:15:43

Dankon pro la klarigo, nun mi pli bone komprenas vian vidpunkton. Mi pensas ke via kono aŭ uzado de la latina lingvo videbligas al vi aferojn, kiuj ne tiel ĝenas la bazajn esperantistojn. Oni povas tutsimple akcepti la vortojn, kiaj ili estas (feliĉaj estu la simpluloj!).

Sed mi konsentas ke kelkaj vortoj ne sufiĉe malsimilas. Via ekzemplo kun "senso" kaj "senco" trafas min, ĉar la konsonantan sinsekvon "nc" kelkaj misprononcas kaj oni tiam aŭdas "ns".

amigueo (Ukázat profil) 6. července 2015 18:21:06

Bertilo Wennergren skribis:

- Kioma = “sur kiu loko en vicordo”: Kioma horo estas, gardisto?[FA1.127] De la kioma etaĝo vi estas?[M.11] Li demandas min, [...] en la kioman klason mi volas lin enirigi.[Gm.59] Kioma estas ofte uzata en demandoj pri horo.

- Tioma, ioma, ĉioma, nenioma = “ampleksanta tiom/iom/ĉiom/neniom”: Tioma kvanto estis troa. Post tioma laboro, ili estis tre lacaj. (= Post tiom da laboro...) Ili havis ioman sukceson. (= ...iom da sukceso.) Ilia sukceso estis ĉioma/nenioma. (= ...estis totala/nula.) Tioma ankaŭ povas signifi “sur tiu loko en vicordo” (simile al kioma): Estas nun tioma horo, ke vi devus enlitiĝi. Sed tia uzo de tioma estas malpli ofta.

Rimarku, ke kioma havas vicordan signifon same kiel nombraj vortetoj kun A-finaĵo (unua, dua...), dum la aliaj OM-vortoj (normale) ne havas tian vicordan signifon. Teorie oni povas uzi ankaŭ kioma en ne-vicorda senco, sed tiam oni riskas miskomprenon.

============

pardonu min, ke mi multe insistis alifadene kaj dezertsenresponde pri aparta vicorda signifo de KIOMA versuse kontraste de la nur kvanta signifo de TIOMA, IOMA ktp. ho, eĉ Bertilo Wennergren rimarkis tiun "preteratentindan" apartaĵon.

eble Bertilo ankaŭ klarigis pri UNUECO =/= UNUAECO, ho mi devas konfidi fidplene iun anĝelon montranta al mi teksteton pria kaj klariga.

mi ne komprenas kial en esperanto estas diraĵo "kioman klason li kursas?" sed, neeste, "tioman klason li kursas". ĉu tio ne estas evidenta malglataĵo de esperanto? kompreneble, nerimarkinda malglataĵo ridulo.gif

nornen (Ukázat profil) 10. července 2015 7:35:26

Simon_Gauvain:
123xyz:Oni havas "columbus" > "kolombo", "musculus" > "muskolo", "legumen" > "legomo", sed nun "regula" > "regulo" :S Mi scias ke ne estas logiko, ĉar Zamenhof ne derivadis la esperantajn vortojn specife el Latino, sekvante ian skemon - li simple miksis vortojn de multnombraj latinidaj lingvoj kaj adaptадis ilin kiel ajn li volis. Ĉiuokaze, ĉi tio kaŭzas konfuzon, kaj estas unu el la negativaj trajtoj de Esperanto, laŭ mi. Oni vedi ĝin ankaŭ en "derivi" kontraŭ "difini" kaj "kunmeti" kontraŭ "konsenti".
Tio ne estas tiel simpla.

muskul'o kolizius kun musk'ul'o,
legum'o kolizius kun leg'um'o,
defin'i kolizius kun de'fin'i,
kunsent'i kolizius kun kun'sent'i...

La lingvo enhavas pli da kohereco ol tio, kion vi ŝajnas pensi. Zamenhofo kaj la aliaj ne laboris hazarde kaj blinde.
Kaj regul'o kolizias kun reg'ul'o.

Kiu estas via argumento?

Zpět na začátek