Al la enhavo

Afiŝu ĉi tien kiam vi ebrias

de leporinjo, 2015-aprilo-04

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

leporinjo (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 01:14:20

Mi ne ebrias, do mi ribelas kontraŭ mia propra regulo lango.gif

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 01:20:11

Do ĉu mi, estante plene abstinulo, neniam rajtos partopreni ĉi-fadene? Diskriminacio! malgajo.gif

leporinjo (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 02:00:12

Vi ebrias je indigno.

ustra (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 09:12:48

Nur en du okazoj: kiam mi estas en kompanio kaj kiam mi estas sola.

petitka (Montri la profilon) 2015-majo-03 07:11:01

Ne gravas, kie kaj kun kiu, se bezonas forigi vaporon...

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-majo-04 15:50:10

Mi ebrias, sed nur per altkvalita vino: mi... alt-ebrias. okulumo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-04 18:19:54

Mi fariĝas ebria viro por forgesi la virinon, kiun mi amas kaj forlasis min. Nun mi drinkas por rememori ŝin, sed mi ne sukcesas. Jen estas la motivo de mia ebrieco. D-rino leporinjo, ĉu mia malsaneco estas kuracebla? Kian religion mi devas sekvi, Anonimajn drinkulojn aŭ konatajn ebriulojn?

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-04 18:28:24

La ununura okazo, kiam mi alproksimiĝas ebriecon, estas kiam mi rapide tromanĝas krenon. La subita eksplodiĝo de l'sinusoj estas io supernatura ... Mi rekomendas tion al ĉiu serĉanta novan nekutiman eŭforion. Kaj apenaŭ estas riskoj al la sano!

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-27 17:55:41

Mi ŝatas raran kulturan drinkadon sen eksplicita ebrieco.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-27 18:32:58

leporinjo:Mi ne ebrias, do mi ribelas kontraŭ mia propra regulo lango.gif
Do mi konsilas al vi ebriiĝi por mildigi vian ribelecon kontraŭ via regulo. ridulo.gif

Reen al la supro