目次へ

Afiŝu ĉi tien kiam vi ebrias

leporinjo,2015年4月4日の

メッセージ: 15

言語: Esperanto

leporinjo (プロフィールを表示) 2015年4月4日 1:14:20

Mi ne ebrias, do mi ribelas kontraŭ mia propra regulo lango.gif

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年4月4日 1:20:11

Do ĉu mi, estante plene abstinulo, neniam rajtos partopreni ĉi-fadene? Diskriminacio! malgajo.gif

leporinjo (プロフィールを表示) 2015年4月4日 2:00:12

Vi ebrias je indigno.

ustra (プロフィールを表示) 2015年4月4日 9:12:48

Nur en du okazoj: kiam mi estas en kompanio kaj kiam mi estas sola.

petitka (プロフィールを表示) 2015年5月3日 7:11:01

Ne gravas, kie kaj kun kiu, se bezonas forigi vaporon...

Altebrilas (プロフィールを表示) 2015年5月4日 15:50:10

Mi ebrias, sed nur per altkvalita vino: mi... alt-ebrias. okulumo.gif

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年5月4日 18:19:54

Mi fariĝas ebria viro por forgesi la virinon, kiun mi amas kaj forlasis min. Nun mi drinkas por rememori ŝin, sed mi ne sukcesas. Jen estas la motivo de mia ebrieco. D-rino leporinjo, ĉu mia malsaneco estas kuracebla? Kian religion mi devas sekvi, Anonimajn drinkulojn aŭ konatajn ebriulojn?

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年5月4日 18:28:24

La ununura okazo, kiam mi alproksimiĝas ebriecon, estas kiam mi rapide tromanĝas krenon. La subita eksplodiĝo de l'sinusoj estas io supernatura ... Mi rekomendas tion al ĉiu serĉanta novan nekutiman eŭforion. Kaj apenaŭ estas riskoj al la sano!

Lakiro (プロフィールを表示) 2015年5月27日 17:55:41

Mi ŝatas raran kulturan drinkadon sen eksplicita ebrieco.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年5月27日 18:32:58

leporinjo:Mi ne ebrias, do mi ribelas kontraŭ mia propra regulo lango.gif
Do mi konsilas al vi ebriiĝi por mildigi vian ribelecon kontraŭ via regulo. ridulo.gif

先頭にもどる