Al la enhavo

Afiŝu ĉi tien kiam vi ebrias

de leporinjo, 2015-aprilo-04

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

FJDS (Montri la profilon) 2015-majo-27 21:13:17

Vi ne drinku pli, cxar viaj mesagxoj havas duoblajn literojn.

Sxak (Montri la profilon) 2015-junio-01 10:25:27

FJDS:Vi ne drinku pli,
Mi ne drinkos pli. Nek malpli

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-01 12:56:59

Por la konsolo de la drinkuloj la unua miraklo de la nazaretano estis aliformigi akvon en vinon.

leporinjo (Montri la profilon) 2015-junio-01 13:15:59

Vinisus:Por la konsolo de la drinkuloj la unua miraklo de la nazaretono estis aliformigi akvon en vinon.
Nazaretono, kia nekutima vorto! Kio okazas kiam unu estas dividita per Nazareto?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-01 15:31:37

leporinjo:
Vinisus:Por la konsolo de la drinkuloj la unua miraklo de la nazaretono estis aliformigi akvon en vinon.
Nazaretono, kia nekutima vorto! Kio okazas kiam unu estas dividita per Nazareto?
Normale, ano el la filoj de Nazareto oni nomas nazaretanon. Pardonu mi mistajpis, eble pro mia ebrieca kondiĉo.

Reen al la supro