K vsebini

Ĝustatempe

od HaleBopp, 04. april 2015

Sporočila: 28

Jezik: Esperanto

HaleBopp (Prikaži profil) 04. april 2015 15:52:02

Saluton!

Tiu vorto, ĝustatempe, estas iom nebula por mi, kiel franco.

Kiel vi tradukus la jenajn nuancojn? :

(france) il est arrivé à l'heure, (aŭ angle) he arrived on time
tio estas li alvenis je la bona horo, li ne malfruis.

disde:

(france) il est arrivé juste à temps, (aŭ angle) he arrived just in time
tio estas li bonŝancis pro tio ke li alvenis je la vere lasta momento.

Dankon pro via helpo.

nornen (Prikaži profil) 04. april 2015 16:26:03

1) Li alvenis ĝustatempe.

2) Li alvenis en la lasta momento.

La esprimo "en la lasta momento" estas Z'a.

HaleBopp (Prikaži profil) 04. april 2015 16:52:14

nornen:1) Li alvenis ĝustatempe.

2) Li alvenis en la lasta momento.
Ha dankon ! "lastmomente", jen tre bona dirmaniero pri kiu mi tute ne pensis.

Simon_Gauvain (Prikaži profil) 04. april 2015 20:46:39

1) Li alvenis akurate.

altindiefanboy (Prikaži profil) 05. april 2015 01:52:05

Simon_Gauvain:1) Li alvenis akurate.
Ĉi tiun vorton mi verŝajne preferus, ĉar la vorto "akurate" specife signifas, ke ne estas pli da tempo, dum kiu li povis alveni.

Por traduki la duan frazon, mi preferus diri, "Li alvenis, sen restanta tempo", aŭ ion similan de tio.

Mi denaske parolas angle, sekve mi esperas, ke mi ne uzis frazerojn strangajn aŭ fremdan laŭ la francaj uloj en tiu ci fadeno.

Bernadox (Prikaži profil) 05. april 2015 07:20:34

altindiefanboy:
Simon_Gauvain:1) Li alvenis akurate.
Ĉi tiun vorton mi verŝajne preferus, ĉar la vorto "akurate" specife signifas, ke ne estas pli da tempo, dum kiu li povis alveni.

Por traduki la duan frazon, mi preferus diri, "Li alvenis, sen restanta tempo", aŭ ion similan de tio.

Mi denaske parolas angle, sekve mi esperas, ke mi ne uzis frazerojn strangajn aŭ fremdan laŭ la francaj uloj en tiu ci fadeno.
Kara: I would probably prefer = mi preferas; "mi verŝajne preferus" estas tipa Esperangla. Eĉ se ĝi eble (?) estas gramatike defendebla ("mi verŝajne preferus, [se oni min demandus]" ), ĝi ne estas imitinda stilo; en Esperanto la pli simpla solvo kutime estas la pli eleganta. La us-formo devigas la legantojn diveni pri la neesprimita, forlasita dua frazo-parto "se oni min demandus". Sed oni ja demandas vin, ĉar vi partoprenas en tiu ĉi formumo. Do kial semi dubojn, ĉu oni demandas vin aŭ ne?

Simpla demando de alkutimiĝo - cetere tute sama por germanlingvanoj: komence oni devas batali kontraŭ sia nacia sento pri "ĝentila" esprimado - sed tiun elementon la us-formo kutime ne "transportas" aŭ - se entute - ĉiukaze nur duarange kaj malklare "transportas".

Oni povas eĉ inversigi la aferon: En Esperanto estas malĝentile devigi la aŭskultantojn supozi kaj diveni, kiun la parolanto eble volas esprimi kaj kiun frazeron li eble ellasis (mi bone komprenas, ke vi neniel volis esprimi vin malĝentile kaj mi kompreneble ne asertas ke vi tia estas).

Temas pri postlasaĵoj de la angla kortega lingvaĵo el iama strikte hierarkia socio.

May I suggest: mi proponas, ke ... Kutime, do se vi ne parolas ĉe la reĝa kortego, NE: ĉu mi rajtas proponi, ke ...

I would probably prefer: Laŭ mi / laŭ mia opinio / miaopinie la ĝusta formo estas ... - Mi preferas ...

------

Por mi tiaj diskutoj ofte estas malfacile kompreneblaj. Ĉiu, kiu regas Esperanton en tia grado, ke li aŭ ŝi povas partopreni en tiu ĉi forumo, jam estas sufiĉe progresinta (gratulon al ĉiuj!!), ke li povas konsulti PIV-on. La salut- kaj pasvortoj estas la samaj kiel por lernu.net. Do nenio malhelpas, simple rapide informiĝi tie:

http://vortaro.net/#akurate
http://vortaro.net/#%C4%9Dustatempe

Tiu konstanta legado de PIV bone efikas pli kaj pli pensi en Esperanto (cetere nenio specifa por lerni Esperanton: lernante iun lingvon, oni post la komenca etapo laŭeble alkutimiĝu al konsultado de unulingvaj difinvortaroj).

------

Tiu "ĝustatempe" estas paŭsaĵo, kalkeo (laŭelementa traduko) de la germana "recht'zeit'ig" - rechtzeitig. Iom ofta en Esperanto, ĉar Z parolis plej bone rusan, polan kaj germanan / jidan, nur iom bone francan kaj preskaŭ tute ne la anglan.

Amike kaj ĝentileme okulumo.gif

Bernadox

Bernadox (Prikaži profil) 05. april 2015 09:17:06

Simon_Gauvain:Li alvenis akurate.
Laŭ Z kaj PIV vi tute pravas, Simon. Laŭ tiuj fontoj "akurate" havas nur tempan sencon (sinonimo: "ĝustatempe" ).

En iuj lingvoj, la naciaj formoj de "akurate" havas kroman sencon de "ĝustaorde", "laŭorde, "precize", "fidinde". Ekz.:

"Al la decida kunsido li alvenis - xy-e vestita kun kravato - akurate je la deka."

Germanlingvanoj eble emas uzi "akurate" ankaŭ en la pozicio de "xy-e". Ĉu malimitinda germanismo aŭ ĉu (jam) akceptebla, "ĝusta" Esperanto?

Oni povas informiĝi pri moderna uzo en la Lepsika Korpuso 2012. Simple klavu "akurate" kaj ordonu Find!

En la rezulto-paĝo klaku more examples. La sistemo montras nun longan liston kun ekzemplo-frazoj enhavantaj la vorton "akurate" kun indiko de la interneta fonto. Jam ĉe la kvara trafo oni povas dubi, ĉu temas pri tempa signifo:

- Mi faros ion tute Esperantan; mi celas riĉigi Esperantan literaturon, pli ol akurate [ĉu ĝustatempe aŭ fidinde?] konigi la nian.
- Post unu minuto li ekstaris, ekvidis apude sur seĝo siajn vestaĵojn, akurate metitajn kaj jam purigitajn ... [relative klare: ne ĝustatempe, sed precize, laŭorde, en bona ordo].
- Tamen en hiperbola spaco, sufiĉe grandaj dekduedroj povas havi duedrajn angulojn je akurate [= precize] 72 gradoj ...

k.m.a.

Laŭ kiuj kriterioj oni decidu, ĉu tio estas misuzoj ("eraroj" ) aŭ ĉu tio simple estas moderna, ĝusta Esperanto, kiun PIV (baza stato de 1968) ankoraŭ ne registras?

Mi ne scias. Ĉiukaze estas helpe, aldoni iun elementon al "akurate", kiu klare montras, ke temas pri tempa uzo:

"Li alvenis akurate je la deka / je la interkonsentita horo, bonorde vestita kun kravato."

sudanglo (Prikaži profil) 05. april 2015 11:46:37

La us-formo devigas la legantojn diveni pri la neesprimita, forlasita dua frazo-parto
La uzo de -us ne ĉiam subomprenigas tutan frazon.

1. Ĉu vi ŝatus kafon?

2. Ĉu vi ŝatas kafon?

La taŭga respondo al 1. ne estas 'se kio?

En Esperanto, kiel en ĉiu alia lingvo, oni povas elekti inter diversaj stiloj de lingvouzo. Por influi alian personon silenti, mi povus diri ekzemple ‘Bonvolu silenti!’. Pli krude estus diri nur ‘Silentu!’, vere malĝentile estus ‘Fermu la faŭkon!’. Pli ĝentile, efektive tre ĝentile, estus jam nur hezita demando, “Ĉu vi bonvolus paroli iom pli mallaŭte, mi petas?”. Oni povus aserti, ke tiuj kvar frazoj estas samsignifaj, do sinonimaj; sed ilia malsama valoro el vidpunkto de interhomaj sociaj rilatoj estas memevidenta.

Citaĵo el 'Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

Bernadox (Prikaži profil) 05. april 2015 16:55:35

sudanglo:Citaĵo el 'Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
Konata verko de John C. Wells, 1978, germana traduko 1987 (tie la citaĵo sur p. 84).

Wells estis prez. de la Akademio kaj daŭre estas akademiano. Kiel akademiano li publike promesis fidele "konservi kaj protekti" Esperanton laŭ la Fundamento. En lia vortara blogo li elmontradis hontinde mizeran nekonon de la eĉ plej bazaj faktoj pri la Fundamento. Kiel li volas esti fidela al io, kion li apenaŭ konas, mi ne komprenas. - Ĉiu mem juĝu, kio estas adekvata vorto por persono, kiu senĝene kaj publike rompadas promeson.

Wells neniel estas aŭtoritata, se temas pri ĝusta Esperanto laŭ la Fundamento. Male: Se la alarm-vorto "Wells" aperas sur iu kovrilo, oni nepre kontrolu ĉiun aserton, kiu koncernas lingvan ĝustecon laŭ la Fundamento (pri liaj profesiaj fakoj mi ne juĝas, ĉar mi ne estas kompetenta pri ili).

------

En "Lingvistikaj Aspektoj" Wells uzas la "silentu"-ekzemplon por klarigi diversajn nivelojn de stilo. Li simple asertas, ke la frazo “Ĉu vi bonvolus paroli iom pli mallaŭte, mi petas?” estas ĝusta kaj bonstila Esperanto. Neniu argumento, neniu referenco, neniu klarigo. La aserto valoras same kiel la aserto "la Tero estas disko" - nome nenion.

--------

Jam en 2009 mi skribis, ke tiu tragikomika figuro Wells plenumis "intelektan mem-buĉadon". Kial angloj daŭre pensas, ke tiu ulo estas iuspeca "korifero" pri ĝusta Esperanto? Li eĉ serioza diskutanto ne estas.

Simon_Gauvain (Prikaži profil) 05. april 2015 18:02:20

sudanglo:La uzo de -us ne ĉiam subomprenigas tutan frazon.
-Ĉu vi ŝatus kafon [se mi donus al vi iom de ĝi] ?
-Ĉu vi bonvolus paroli iom pli mallaŭte, mi petas [se tio eblus] ?

Mi ne certas, ĉu la kritiko de Bernardox celis la uzado de us-formo en kunteksto de ĝentilaĵoj.

Bernardox:Kara: I would probably prefer = mi preferas; "mi verŝajne preferus" estas tipa Esperangla. Eĉ se ĝi eble (?) estas gramatike defendebla ("mi verŝajne preferus, [se oni min demandus]" ), ĝi ne estas imitinda stilo
En "mi verŝajne preferus" mi sentas specon de manko de memfido, de nefirmeco, kiun mi ne vidas en "mi preferas". Tiun hezitemon, eĉ se ligitan al la angla parolmaniero, oni rajtas esprimi per la internacia lingvo, ĉu ne?

(korektita)

Nazaj na začetek