글: 4
언어: Esperanto
123xyz (프로필 보기) 2015년 4월 7일 오후 3:26:59
Mi serĉas aliajn vortojn por diri "sensencaĵo, stultaĵo" (ĉar mi skribadas ion kaj mi iam uzis ĉi tiujn du vortojn multfoje, tiel ke la teksto grade fariĝas ripeta) - ĉu iu havas kelkajn interesajn proponojn, eble figuraj kaj artaj, kun klaraj malestimaj kunsencoj?
Por inspiro, en la angla oni havas multajn kuriozajn opciojn, kial "balderdash", "hogwash", "poppycock", kaj "tommyrot" (el kiuj mi uzas ĉiujn).
Antaŭdankon
robbkvasnak (프로필 보기) 2015년 4월 7일 오후 4:12:44
123xyz (프로필 보기) 2015년 4월 8일 오전 6:40:39
Cetere, mi serĉas sinonimojn per "stuljtaĵo" en la senco de "stulta diro" kaj ne "stulta ago", tiel ke "tempomalŝparo" ne rilatas al mia celo (kvankam mi estas feliĉa ke mi estas malkovrinta ĉi tiun novan vorton), sed mi devis specifigi en mia unua afiŝo.
Rugxdoma (프로필 보기) 2015년 4월 8일 오전 11:49:58
123xyz:Intertempe, "tombakaĵo" venas el "tombako", la metalo? Se jes, ĉi tio plaĉas pleje al mi, kaj mi vidas la asocion kun stultaĵoj.Vortaro.net diras pri tombako ankaŭ: "Maldelikata, malmultekosta imitaĵo". Tio estas kiel oni uzas tombakon anstataŭ uzi oron.