Đi đến phần nội dung

Sensencaĵo, stultaĵo

viết bởi 123xyz, Ngày 07 tháng 4 năm 2015

Tin nhắn: 4

Nội dung: Esperanto

123xyz (Xem thông tin cá nhân) 15:26:59 Ngày 07 tháng 4 năm 2015

Saluton,

Mi serĉas aliajn vortojn por diri "sensencaĵo, stultaĵo" (ĉar mi skribadas ion kaj mi iam uzis ĉi tiujn du vortojn multfoje, tiel ke la teksto grade fariĝas ripeta) - ĉu iu havas kelkajn interesajn proponojn, eble figuraj kaj artaj, kun klaraj malestimaj kunsencoj?

Por inspiro, en la angla oni havas multajn kuriozajn opciojn, kial "balderdash", "hogwash", "poppycock", kaj "tommyrot" (el kiuj mi uzas ĉiujn).

Antaŭdankon

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 16:12:44 Ngày 07 tháng 4 năm 2015

Eble; "rubaĵo" "frakaĵo", "idiotaĵo", "tempomalŝparo", "ideaĉo", "tombakaĵo", "aerdensa aĵo" - vi povas krei ion - ne devas esti en la vortaro. Neniu el tiuj proponoj estas tute samsignifaj sed ili komunikas la ideojn de vi celatajn ridulo.gif

123xyz (Xem thông tin cá nhân) 06:40:39 Ngày 08 tháng 4 năm 2015

Dankon por la respondo - ĉi tiuj opcioj ŝajnas belaj. Tamen, mi estas konfuzita kun "frakaĵo" - kio estas la logiko en ĉi tiu kunmetaĵo? Ĉu "frako" ne signifas tipo de vestaĵo, tiu estas "coat" aŭ io tia? Kial la frako havas negativan kunsencon? Intertempe, "tombakaĵo" venas el "tombako", la metalo? Se jes, ĉi tio plaĉas pleje al mi, kaj mi vidas la asocion kun stultaĵoj.

Cetere, mi serĉas sinonimojn per "stuljtaĵo" en la senco de "stulta diro" kaj ne "stulta ago", tiel ke "tempomalŝparo" ne rilatas al mia celo (kvankam mi estas feliĉa ke mi estas malkovrinta ĉi tiun novan vorton), sed mi devis specifigi en mia unua afiŝo.

Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 11:49:58 Ngày 08 tháng 4 năm 2015

123xyz:Intertempe, "tombakaĵo" venas el "tombako", la metalo? Se jes, ĉi tio plaĉas pleje al mi, kaj mi vidas la asocion kun stultaĵoj.
Vortaro.net diras pri tombako ankaŭ: "Maldelikata, malmultekosta imitaĵo". Tio estas kiel oni uzas tombakon anstataŭ uzi oron.

Quay lại