去目錄頁

Viro/knabo kiu facile allogas virinojn/knabinojn

123xyz, 2015年4月7日

讯息: 7

语言: Esperanto

123xyz (显示个人资料) 2015年4月7日下午4:11:25

Saluton,

Ĉu iu povas diri al mi, kiel oni nomas en Esperanto viron aŭ knabon kiu facile (kaj ofte) allogas kaj gajnas virinojn aŭ knabinojn? En la angla, kelkaj terminoj estas "womanizer", "philanderer", kaj "playboy", en la itala "donnaiolo", en la rusa "бабник", en la makedona "женкар", "шмекер", kaj tiel plu.

Ĝis nun, mi estis trovinta la vorton "virseksulo" - ĉu tiu rilatas al la titola koncepto? Probable ne - vortaroj donas al mi konfuzajn kaj iome kontraŭdirajn informojn por ĉi tio vorto, sed la ĝenerala ideo kiun mi eltiris estas ke ĝia senco estas "male" (masklo).

Antaŭdankon

robbkvasnak (显示个人资料) 2015年4月7日下午4:26:06

donĵuano

123xyz (显示个人资料) 2015年4月7日下午4:32:23

Interese - Don Juan. Dankon per la respondo. Cetere, mi trovis ankaŭ "virindelogisto" en la vortaro dum mi serĉis ĉi tiun "donĵuano".

Tempodivalse (显示个人资料) 2015年4月7日下午4:39:05

Jen kelkaj ideoj, kiujn mi elpensis ... Verŝajne estas pli "normaj" terminoj, sed ĉi tiuj ankaŭ estus sufiĉe memevidentaj. Oni povas laŭvole utiligi kunmetaĵojn por transdoni la deziratan nuancon (eble uzante streketon por klarigo, se malfacilas vide disigi la vorton laŭ radikoj).

amanto/amulo de inoj/virinoj, allogulo, delogulo, delogisto, inaltirulo (in-al-tir-ul-o), virinemulo/inemulo, amindumulo, koketulo (koket-ul-o, ne kok-et-ul-o) ...

dbob (显示个人资料) 2015年4月7日下午9:15:47

Deloganto, jupĉasisto, jupĉasanto, flirtemulo.

Rugxdoma (显示个人资料) 2015年4月7日下午9:21:24

Sibarito, bonvivanto, ĉarmulo, galantulo, korkonkeristo.

123xyz (显示个人资料) 2015年4月8日上午6:29:15

Dankon por la diversaj respondoj - multaj el la proponitaj opcioj plaĉas al mi. Tamen, mi pensas ke kelkaj el ili ne taŭgas tute por la senco kiun mi serĉis, ĉar ili rilatas al malsamaj ideoj. Nome, "sibarito", "bonvinanto" kaj "galantulo" ne subkomprenigas delogajn potencojn aŭ lertojn en la kadro de amo kaj sekso - la unuaj du signifas "kiu ĝuas la vivon libere", dum la lasta signifas "kiu estas gracia kaj traktas virinojn kun respekto; kavaliro", kio ne tute indikas virindelogistecon (ĝi ja povas esti antaŭkvalifiko, sed la kaŭzo-efika interrilato ne sendube ĉeestas) - fakte, la moderna koncepto de donĵuano ĝenerale tute ne inkluzivas galantecon (almenaŭ en mia adoleskanta socia sfero ridulo.gif )

回到上端