Al la enhavo

Stranga epoko...

de Altebrilas, 2015-aprilo-15

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

hilex (Montri la profilon) 2015-majo-19 13:37:56

leporinjo:Post nelonge ne ekzistos bestoj krom la homo.
Se homo estu besto tiam ĝuste restos nur unu speco de bestoj.

FractalBloom (Montri la profilon) 2015-majo-19 21:32:06

hilex:
leporinjo:Post nelonge ne ekzistos bestoj krom la homo.
Se homo estu besto tiam ĝuste restos nur unu speco de bestoj.
Nu, homo ja estas animalo. Ĉu "besto" taŭgas pro iu animalo, aŭ nure nehomaj animaloj?

Tamen mi ankaŭ veganiĝis pro tiu kialo. Nia socio havas grandan koramon por niaj hejmloĝantaj animaloj, kial ne por ĉiaj animaloj? Ĉu la vivo de unu animalo pli valoras ol alia? Teruregaj nevidebvlaj aferoj ĉiutage okazas malantaŭ la konkretmuroj de "farmaj" fabrikejoj je miliardoj d'animaloj. Tiuj farmaĉoj ege dolorigas konsciajn, dolorsentajn estaĵojn antaŭ mortigi sin spertinte tre mallongan kaj mizeran vivon, la plej grandan parton de kiu ili restis en malgranda, malvasta kaĝo. Kiajn barbarajn agojn homoj farigas.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-19 22:15:25

Kompreneble homo estas besto, sed la plej danĝera besto estas la besta homo. La ŝtonoj de militaj kampoj kelkfoje banataj per sango asertas, ke la koro de la besta homo estas pli malmola ol ili.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-majo-20 15:49:12

@leporinjo
Se mi devus mortigi mem la bestojn, kijn mi manĝas, mi certe iĝus vegetarano.

Krom eble la ostroj, ĉar en mia lando, oni manĝas ilin vivaj, sed ili silentas.

Reen al la supro