Al la enhavo

Stranga epoko...

de Altebrilas, 2015-aprilo-15

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-aprilo-15 09:37:28

Stranga epoko kiam anstattauxatas
Bona kaj Malbona per Fascina kaj Enua
Bela kaj Malbela per Laux- kaj Eks-moda
Malvera kaj Vera per Tabua kaj Politike Korekta.

tommjames (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 09:59:20

Ĉu vi havas konkretajn ekzemplojn de la fenomenoj kiujn vi mencias? Mi ne komprenas la esencon de la strangeco al kiu vi aludas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 22:24:58

Bono kaj Malbono:

En mia junaĝo, oni prezentis la bestojn laŭ du kategorioj: Utilaj bestoj kaj Malutilaj bestoj. Estis la pensmaniero de tiu epoko. Nun, oni distingas la endanĝerigitajn bestojn, pri kiuj oni parolas en la medioj (lupo, urso, ktp...), kaj oni preteratentas la bestojn kiuj nutras nin aŭ estas oferataj en sciencaj eksperimentoj.

La sama sinteno okazas pri homoj. La publiko pli interesiĝas pri la sorto de murdisto, pri kiu la medioj paroladis, ol pri tiu de senkulpaj viktimoj de militoj, de mizero, de malsanoj aŭ de naturaj katastrofoj.

Tio, kion la publiko ŝatas, ne estas ke iu ulo utilu al la socio, sed ke li eltiru ĝin el ĝia enuo.

"Panem et circenses", diris la romianoj.

leporinjo (Montri la profilon) 2015-aprilo-19 10:47:59

"Nihil sub sole novum," diris la judoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-aprilo-19 21:38:07

Ĉar ni devas skribi esperante en tiu-ĉi fadeno prefere ni uzu la biblian tradukon de Zamenhof (Predikanto 1,9)
Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno .

http://www.steloj.de/esperanto/biblio/libro_pre.ht...
Same "Panem et circenses" tradukeblas per "pano kaj cirkaj ludoj" [...estu donata al popolo por ke ĝi lasu la imperiestron diktatori trankvile]

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pano_kaj_ludoj

Koracio (Montri la profilon) 2015-aprilo-22 13:54:22

Malutilaj bestoj vivas ne en la naturo kaj zooj, sed en la socio. La homo volas uzi la naturajn fontojn, sed li misuzas kaj misuzis ilin. Ekzemplo estas, ke oni reguligis la riveroj, por antaŭmalhelpi la abundon. Oni instruas en la lernejoj, ke tiu estis granda sukceso, kiu helpas por la agrokulturantoj. Nun estas la teroj printempe abunditaj, somere sekaj. La homo ofte kredas, ke li estas dio.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aprilo-22 14:24:10

Oni ne devu forgesi, ke la Tero ne dependas de ni kontraŭe, estas ni kiuj depentas de ĝi. Mirigas min, kiam mi aŭdas iun diri: --Ni klopodu savi la Teron, anstataŭ diri: -- Ni ne malpurigu la medion, kie ni vivas, por ke ni ne pereigu nin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-majo-19 10:03:58

Vinisus:Oni ne devu forgesi, ke la Tero ne dependas de ni kontraŭe, estas ni kiuj depentas de ĝi. Mirigas min, kiam mi aŭdas iun diri: --Ni klopodu savi la Teron, anstataŭ diri: -- Ni ne malpurigu la medion, kie ni vivas, por ke ni ne pereigu nin.
Individua agado ne sufiĉas. Iom antaŭe oni petis, ke ĉiuj homoj en Francio malŝaltu la lumojn kaj la aparatojn kiuj dependas de ili, je fiksita horo, por protesti kontraŭ energia malŝparo. Sed oni konstatis malaltiĝon de nur 2% de la elektro liverita de la centraloj.

La ceteraj 98% dependas de la fabrikoj, de la transportoj, hospitaloj, ktp. kiuj ne estas laŭvole malŝalteblaj sen kaŭzi gravajn problemojn aŭ eĉ danĝerojn. Tial oni devas pripensi la aferon naci- aŭ mondskale. Individua instigo estas ĉefe simbola kaj pedagogia, por ke la mensoj pretiĝu por ŝanĝo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-majo-19 10:10:40

Koracio:Malutilaj bestoj vivas ne en la naturo kaj zooj, sed en la socio. La homo volas uzi la naturajn fontojn, sed li misuzas kaj misuzis ilin. Ekzemplo estas, ke oni reguligis la riveroj, por antaŭmalhelpi la abundon. Oni instruas en la lernejoj, ke tiu estis granda sukceso, kiu helpas por la agrokulturantoj. Nun estas la teroj printempe abunditaj, somere sekaj. La homo ofte kredas, ke li estas dio.
Kompreneble, laŭ vidpunkto de la naturo, homo estas malutila besto, eĉ la plej malutila. Iuj kredas je "Gaia", inteligenteco kiu ekzistas en la naturo kaj ebligas al ĝi reagi al atakoj, kiel nia korpo reagas al atakoj de bakterioj kaj virusoj. Eble la nuna multobligo de naturaj katastrofoj estas tia reago...

leporinjo (Montri la profilon) 2015-majo-19 13:22:09

Post nelonge ne ekzistos bestoj krom la homo. Iome tial mi jam veganiĝis- mi volas esti preta. (Tamen, la ĉefa kialo estas, ĉar mi mem ne volas dolorigi bestojn.)

Reen al la supro